Lamentations 3

אני הגבר ראה עני בשבט עברתו׃
Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.
אותי נהג וילך חשך ולא אור׃
Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.
אך בי ישב יהפך ידו כל היום׃
Nur sur min Li turnas Sian manon ĉiutage denove.
בלה בשרי ועורי שבר עצמותי׃
Li maljunigis mian karnon kaj haŭton, rompis miajn ostojn.
בנה עלי ויקף ראש ותלאה׃
Li konstruis ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭis min per maldolĉaĵoj kaj malfacilaĵoj.
במחשכים הושיבני כמתי עולם׃
En mallumon Li lokis min, kiel porĉiamajn mortintojn.
גדר בעדי ולא אצא הכביד נחשתי׃
Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj ĉenoj.
גם כי אזעק ואשוע שתם תפלתי׃
Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaŭ mia preĝo.
גדר דרכי בגזית נתיבתי עוה׃
Li baris miajn vojojn per hakitaj ŝtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.
דב ארב הוא לי אריה במסתרים׃
Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko.
דרכי סורר ויפשחני שמני שמם׃
Li depuŝis min de miaj vojoj, kaj disŝiris min; Li faris min objekto de teruro.
דרך קשתו ויציבני כמטרא לחץ׃
Li streĉis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj.
הביא בכליותי בני אשפתו׃
En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.
הייתי שחק לכל עמי נגינתם כל היום׃
Mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo, ilia ĉiutaga rekantaĵo.
השביעני במרורים הרוני לענה׃
Li satigis min per maldolĉaĵo, trinkoplenigis min per vermuto.
ויגרס בחצץ שני הכפישני באפר׃
Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpuŝis min en cindron.
ותזנח משלום נפשי נשיתי טובה׃
Mia animo estas forpuŝita for de paco; bonstaton mi forgesis.
ואמר אבד נצחי ותוחלתי מיהוה׃
Kaj mi diris: Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo.
זכר עניי ומרודי לענה וראש׃
La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.
זכור תזכור ותשיח עלי נפשי׃
Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo.
זאת אשיב אל לבי על כן אוחיל׃
Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:
חסדי יהוה כי לא תמנו כי לא כלו רחמיו׃
Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis,
חדשים לבקרים רבה אמונתך׃
Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.
חלקי יהוה אמרה נפשי על כן אוחיל לו׃
Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.
טוב יהוה לקוו לנפש תדרשנו׃
La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin.
טוב ויחיל ודומם לתשועת יהוה׃
Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.
טוב לגבר כי ישא על בנעוריו׃
Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;
ישב בדד וידם כי נטל עליו׃
Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita;
יתן בעפר פיהו אולי יש תקוה׃
Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;
יתן למכהו לחי ישבע בחרפה׃
Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro.
כי לא יזנח לעולם אדני׃
Ĉar ne por eterne forlasas la Sinjoro;
כי אם הוגה ורחם כרב חסדו׃
Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda favorkoreco;
כי לא ענה מלבו ויגה בני איש׃
Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.
לדכא תחת רגליו כל אסירי ארץ׃
Kiam oni premas sub siaj piedoj ĉiujn malliberulojn de la tero,
להטות משפט גבר נגד פני עליון׃
Kiam oni forklinas la rajton de homo antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo,
לעות אדם בריבו אדני לא ראה׃
Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero — Ĉu la Sinjoro tion ne vidas?
מי זה אמר ותהי אדני לא צוה׃
Kiu povas per sia diro atingi, ke io fariĝu, se la Sinjoro tion ne ordonis?
מפי עליון לא תצא הרעות והטוב׃
Ĉu ne el la buŝo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono?
מה יתאונן אדם חי גבר על חטאו׃
Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj.
נחפשה דרכינו ונחקרה ונשובה עד יהוה׃
Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo;
נשא לבבנו אל כפים אל אל בשמים׃
Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo.
נחנו פשענו ומרינו אתה לא סלחת׃
Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.
סכתה באף ותרדפנו הרגת לא חמלת׃
Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.
סכותה בענן לך מעבור תפלה׃
Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la preĝo.
סחי ומאוס תשימנו בקרב העמים׃
Vi faris nin balaindaĵo kaj abomenindaĵo inter la popoloj.
פצו עלינו פיהם כל איבינו׃
Malfermegis kontraŭ ni sian buŝon ĉiuj niaj malamikoj.
פחד ופחת היה לנו השאת והשבר׃
Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfeliĉo.
פלגי מים תרד עיני על שבר בת עמי׃
Torentojn da akvo verŝas mia okulo pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.
עיני נגרה ולא תדמה מאין הפגות׃
Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto,
עד ישקיף וירא יהוה משמים׃
Ĝis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la ĉielo.
עיני עוללה לנפשי מכל בנות עירי׃
Mia okulo suferigas mian animon pri ĉiuj filinoj de mia urbo.
צוד צדוני כצפור איבי חנם׃
Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj;
צמתו בבור חיי וידו אבן בי׃
Ili pereigas mian vivon en kavo, ili ĵetas sur min ŝtonojn.
צפו מים על ראשי אמרתי נגזרתי׃
Akvo leviĝis kontraŭ mian kapon, kaj mi diris: Mi tute pereis.
קראתי שמך יהוה מבור תחתיות׃
Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;
קולי שמעת אל תעלם אזנך לרוחתי לשועתי׃
Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon antaŭ mia vokado pri liberigo.
קרבת ביום אקראך אמרת אל תירא׃
Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu.
רבת אדני ריבי נפשי גאלת חיי׃
Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon.
ראיתה יהוה עותתי שפטה משפטי׃
Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon, kiun mi suferas; juĝu mian aferon.
ראיתה כל נקמתם כל מחשבתם לי׃
Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi.
שמעת חרפתם יהוה כל מחשבתם עלי׃
Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi,
שפתי קמי והגיונם עלי כל היום׃
La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ min, kaj iliajn pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago.
שבתם וקימתם הביטה אני מנגינתם׃
Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili leviĝas; mi ĉiam estas ilia rekantaĵo.
תשיב להם גמול יהוה כמעשה ידיהם׃
Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ la faroj de iliaj manoj.
תתן להם מגנת לב תאלתך להם׃
Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon.
תרדף באף ותשמידם מתחת שמי יהוה׃
Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la ĉielo de la Eternulo.