Psalms 78

משכיל לאסף האזינה עמי תורתי הטו אזנכם לאמרי פי׃
Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo.
אפתחה במשל פי אביעה חידות מני קדם׃
Mi malfermos per sentenco mian buŝon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
אשר שמענו ונדעם ואבותינו ספרו לנו׃
Kion ni aŭdis kaj sciiĝis, Kion rakontis al ni niaj patroj,
לא נכחד מבניהם לדור אחרון מספרים תהלות יהוה ועזוזו ונפלאותיו אשר עשה׃
Tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.
ויקם עדות ביעקב ותורה שם בישראל אשר צוה את אבותינו להודיעם לבניהם׃
Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis leĝon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj,
למען ידעו דור אחרון בנים יולדו יקמו ויספרו לבניהם׃
Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskiĝos, Ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj.
וישימו באלהים כסלם ולא ישכחו מעללי אל ומצותיו ינצרו׃
Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;
ולא יהיו כאבותם דור סורר ומרה דור לא הכין לבו ולא נאמנה את אל רוחו׃
Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.
בני אפרים נושקי רומי קשת הפכו ביום קרב׃
La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turniĝis malantaŭen en tago de batalo;
לא שמרו ברית אלהים ובתורתו מאנו ללכת׃
Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;
וישכחו עלילותיו ונפלאותיו אשר הראם׃
Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.
נגד אבותם עשה פלא בארץ מצרים שדה צען׃
Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan.
בקע ים ויעבירם ויצב מים כמו נד׃
Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaŭ muron;
וינחם בענן יומם וכל הלילה באור אש׃
Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;
יבקע צרים במדבר וישק כתהמות רבה׃
Li fendis ŝtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo;
ויוצא נוזלים מסלע ויורד כנהרות מים׃
Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.
ויוסיפו עוד לחטא לו למרות עליון בציה׃
Sed ili plue pekis antaŭ Li, Ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto;
וינסו אל בלבבם לשאל אכל לנפשם׃
Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante manĝon pro sia kaprico;
וידברו באלהים אמרו היוכל אל לערך שלחן במדבר׃
Kaj ili parolis kontraŭ Dio, Kaj diris: Ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto?
הן הכה צור ויזובו מים ונחלים ישטפו הגם לחם יוכל תת אם יכין שאר לעמו׃
Jen Li frapis rokon, Kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj: Ĉu Li povas ankaŭ panon doni? Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo?
לכן שמע יהוה ויתעבר ואש נשקה ביעקב וגם אף עלה בישראל׃
Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis; Kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob, Kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael;
כי לא האמינו באלהים ולא בטחו בישועתו׃
Ĉar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon.
ויצו שחקים ממעל ודלתי שמים פתח׃
Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo;
וימטר עליהם מן לאכל ודגן שמים נתן למו׃
Kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi, Kaj Li donis al ili ĉielan grenon.
לחם אבירים אכל איש צידה שלח להם לשבע׃
Panon de potenculoj ĉiu manĝis; Li sendis al ili manĝon satege.
יסע קדים בשמים וינהג בעזו תימן׃
Li kurigis tra la ĉielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;
וימטר עליהם כעפר שאר וכחול ימים עוף כנף׃
Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;
ויפל בקרב מחנהו סביב למשכנתיו׃
Kaj Li faligis ĉion mezen de ilia tendaro, Ĉirkaŭe de iliaj loĝejoj.
ויאכלו וישבעו מאד ותאותם יבא להם׃
Kaj ili manĝis kaj tre satiĝis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris.
לא זרו מתאותם עוד אכלם בפיהם׃
Sed kiam ili ankoraŭ ne forlasis sian deziron Kaj ilia manĝaĵo estis ankoraŭ en ilia buŝo,
ואף אלהים עלה בהם ויהרג במשמניהם ובחורי ישראל הכריע׃
La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis.
בכל זאת חטאו עוד ולא האמינו בנפלאותיו׃
Malgraŭ ĉio ĉi tio ili plue ankoraŭ pekis Kaj ne kredis je Liaj mirakloj.
ויכל בהבל ימיהם ושנותם בבהלה׃
Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro.
אם הרגם ודרשוהו ושבו ושחרו אל׃
Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin ekserĉis, Returniĝis kaj fervore vokis Dion;
ויזכרו כי אלהים צורם ואל עליון גאלם׃
Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.
ויפתוהו בפיהם ובלשונם יכזבו לו׃
Sed ili flatis al Li per sia buŝo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li;
ולבם לא נכון עמו ולא נאמנו בבריתו׃
Ĉar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.
והוא רחום יכפר עון ולא ישחית והרבה להשיב אפו ולא יעיר כל חמתו׃
Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.
ויזכר כי בשר המה רוח הולך ולא ישוב׃
Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, Vento, kiu iras kaj ne revenas.
כמה ימרוהו במדבר יעציבוהו בישימון׃
Kiom da fojoj ili ĉagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo!
וישובו וינסו אל וקדוש ישראל התוו׃
Ripete ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael.
לא זכרו את ידו יום אשר פדם מני צר׃
Ili ne rememoris Lian manon, La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto,
אשר שם במצרים אתותיו ומופתיו בשדה צען׃
Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;
ויהפך לדם יאריהם ונזליהם בל ישתיון׃
Kiam Li ŝanĝis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki.
ישלח בהם ערב ויאכלם וצפרדע ותשחיתם׃
Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin manĝis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis;
ויתן לחסיל יבולם ויגיעם לארבה׃
Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj;
יהרג בברד גפנם ושקמותם בחנמל׃
Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto;
ויסגר לברד בעירם ומקניהם לרשפים׃
Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn paŝtatarojn al fulmo;
ישלח בם חרון אפו עברה וזעם וצרה משלחת מלאכי רעים׃
Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Taĉmenton da malbonaj anĝeloj.
יפלס נתיב לאפו לא חשך ממות נפשם וחיתם לדבר הסגיר׃
Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne ŝirmis kontraŭ la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;
ויך כל בכור במצרים ראשית אונים באהלי חם׃
Li mortigis ĉiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de Ĥam.
ויסע כצאן עמו וינהגם כעדר במדבר׃
Kaj Li kondukis kiel ŝafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel paŝtataron tra la dezerto;
וינחם לבטח ולא פחדו ואת אויביהם כסה הים׃
Li kondukis ilin en sendanĝereco, kaj ili ne timis, Kaj iliajn malamikojn kovris la maro;
ויביאם אל גבול קדשו הר זה קנתה ימינו׃
Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;
ויגרש מפניהם גוים ויפילם בחבל נחלה וישכן באהליהם שבטי ישראל׃
Li forpelis antaŭ ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj loĝigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.
וינסו וימרו את אלהים עליון ועדותיו לא שמרו׃
Sed ili incitis kaj ĉagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn leĝojn ili ne observis;
ויסגו ויבגדו כאבותם נהפכו כקשת רמיה׃
Ili defalis kaj perfidiĝis, kiel iliaj patroj, Returniĝis, kiel malfidinda pafarko;
ויכעיסוהו בבמותם ובפסיליהם יקניאוהו׃
Ili kolerigis Lin per siaj altaĵoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.
שמע אלהים ויתעבר וימאס מאד בישראל׃
Dio aŭdis kaj flamiĝis, Kaj forte ekindignis kontraŭ Izrael;
ויטש משכן שלו אהל שכן באדם׃
Li forlasis Sian loĝejon en Ŝilo, La tendon, en kiu Li loĝis inter la homoj;
ויתן לשבי עזו ותפארתו ביד צר׃
Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;
ויסגר לחרב עמו ובנחלתו התעבר׃
Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, Kaj kontraŭ Sia heredo Li flamiĝis.
בחוריו אכלה אש ובתולתיו לא הוללו׃
Ĝiajn junulojn formanĝis fajro, Kaj ĝiaj junulinoj ne estis prikantataj;
כהניו בחרב נפלו ואלמנתיו לא תבכינה׃
Ĝiaj pastroj falis de glavo, Kaj ĝiaj vidvinoj ne ploris.
ויקץ כישן אדני כגבור מתרונן מיין׃
Sed mia Sinjoro vekiĝis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.
ויך צריו אחור חרפת עולם נתן למו׃
Kaj Li batis ĝiajn malamikojn malantaŭen: Eternan malhonoron Li donis al ili.
וימאס באהל יוסף ובשבט אפרים לא בחר׃
Kaj Li malŝatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;
ויבחר את שבט יהודה את הר ציון אשר אהב׃
Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;
ויבן כמו רמים מקדשו כארץ יסדה לעולם׃
Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam.
ויבחר בדוד עבדו ויקחהו ממכלאת צאן׃
Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de ŝafoj.
מאחר עלות הביאו לרעות ביעקב עמו ובישראל נחלתו׃
De apud la ŝafinoj Li venigis lin, Por paŝti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.
וירעם כתם לבבו ובתבונות כפיו ינחם׃
Kaj li paŝtis ilin laŭ la fideleco de sia koro, Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.