Psalms 77

למנצח על ידיתון לאסף מזמור קולי אל אלהים ואצעקה קולי אל אלהים והאזין אלי׃
Mia voĉo iras al Dio, kaj mi krias; Mia voĉo iras al Dio, ke Li aŭskultu min.
ביום צרתי אדני דרשתי ידי לילה נגרה ולא תפוג מאנה הנחם נפשי׃
En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas; Mia animo ne volas konsoliĝi.
אזכרה אלהים ואהמיה אשיחה ותתעטף רוחי סלה׃
Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas; Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas. Sela.
אחזת שמרות עיני נפעמתי ולא אדבר׃
Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
חשבתי ימים מקדם שנות עולמים׃
Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj.
אזכרה נגינתי בלילה עם לבבי אשיחה ויחפש רוחי׃
Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.
הלעולמים יזנח אדני ולא יסיף לרצות עוד׃
Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis? Kaj ĉu Li ne plu favoros?
האפס לנצח חסדו גמר אמר לדר ודר׃
Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco? Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?
השכח חנות אל אם קפץ באף רחמיו סלה׃
Ĉu Dio forgesis indulgi? Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.
ואמר חלותי היא שנות ימין עליון׃
Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto, Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo.
אזכיר מעללי יה כי אזכרה מקדם פלאך׃
Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.
והגיתי בכל פעלך ובעלילותיך אשיחה׃
Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos.
אלהים בקדש דרכך מי אל גדול כאלהים׃
Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?
אתה האל עשה פלא הודעת בעמים עזך׃
Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj.
גאלת בזרוע עמך בני יעקב ויוסף סלה׃
Vi liberigis per Via brako Vian popolon, La filojn de Jakob kaj Jozef. Sela.
ראוך מים אלהים ראוך מים יחילו אף ירגזו תהמות׃
Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuiĝis.
זרמו מים עבות קול נתנו שחקים אף חצציך יתהלכו׃
Nubegoj verŝis akvon, La ĉielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis.
קול רעמך בגלגל האירו ברקים תבל רגזה ותרעש הארץ׃
La voĉo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj ŝanceliĝis la tero.
בים דרכך ושביליך במים רבים ועקבותיך לא נדעו׃
Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj.
נחית כצאן עמך ביד משה ואהרן׃
Vi kondukis Vian popolon kiel ŝafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron.