Matthew 26

ויהי ככלות ישוע לדבר את כל הדברים האלה ויאמר אל תלמידיו׃
Kaj kiam Jesuo finis ĉiujn tiujn vortojn, li diris al siaj disĉiploj:
אתם ידעתם כי אחרי יומים יהיה הפסח ובן האדם ימסר להצלב׃
Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita.
ויקהלו הכהנים הגדולים והסופרים וזקני העם אל חצר הכהן הגדול הנקרא קיפא׃
Tiam kunvenis la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo, en la korto de la ĉefpastro, kies nomo estis Kajafas;
ויועצו יחדו לתפש את ישוע בערמה ולהמיתו׃
kaj ili konsiliĝis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin.
ויאמרו אך לא בחג פן תהיה מהומה בעם׃
Sed ili diris: Ne dum la festo, por ke ne leviĝu tumulto ĉe la popolo.
ויהי בהיות ישוע בית היני בבית שמעון המצרע׃
Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo,
ותקרב אליו אשה ובידה פך שמן יקר מאד ותצק על ראשו בהסבו על השלחן׃
venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta ŝmiraĵo, kaj ŝi verŝis ĝin sur lian kapon, dum li sidis ĉe manĝo.
ויראו התלמידים ויתרעמו לאמר על מה האבוד הזה׃
Sed kiam la disĉiploj tion vidis, ili indignis, dirante:
כי השמן הזה היה ראוי להמכר במחיר רב ולתתו לעניים׃
Por kio estas ĉi tiu malŝparo? Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malriĉuloj.
וידע ישוע ויאמר אליהם למה תוגו את האשה הלא מעשה טוב עשתה עמדי׃
Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili: Kial vi ĝenas la virinon? ŝi faris bonan faron al mi.
כי עניים תמיד עמכם ואנכי אינני אתכם תמיד׃
Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.
כי אשר שפכה את השמן הזה על גופי לחנט אותי עשתה זאת׃
Ĉar verŝante ĉi tiun ŝmiraĵon sur mian korpon, ŝi tion faris por mia entombigo.
אמן אמר אני לכם באשר תקרא הבשורה הזאת בכל העולם גם את אשר היא עשתה יספר לזכרון לה׃
Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata ĉi tiu evangelio en la tuta mondo, tio ankaŭ, kion faris ĉi tiu virino, estos priparolata, por memoraĵo de ŝi.
וילך אחד משנים העשר הנקרא יהודה איש קריות אל ראשי הכהנים׃
Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la ĉefpastroj,
ויאמר מה תתנו לי ואמסרנו בידכם וישקלו לו שלשים כסף׃
kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek arĝentajn monerojn.
ומן העת ההיא בקש תאנה למסר אותו׃
Kaj de tiam li serĉis okazon, por transdoni lin.
ויהי בראשון לחג המצות ויגשו התלמידים אל ישוע לאמר באי זה מקום תחפץ כי נכין לך לאכל את הפסח׃
Kaj en la unua tago de macoj la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por manĝi la Paskon?
ויאמר לכו העירה אל פלני אלמני ואמרתם אליו כה אמר הרב עתי קרובה היא ובביתך אעשה את הפסח עם תלמידי׃
Kaj li diris: Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li: La Majstro diras: Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon ĉe vi, kun miaj disĉiploj.
ויעשו התלמידים כאשר צום ישוע ויכינו את הפסח׃
Kaj la disĉiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon.
ויהי בערב ויסב עם שנים העשר׃
Kaj kiam vesperiĝis, li sidis ĉe manĝo kun la dek du disĉiploj;
ובאכלם ויאמר אמן אמר אני לכם כי אחד מכם ימסרני׃
kaj dum ili manĝis, li diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min.
ויתעצבו מאד ויחלו איש ואיש לאמר לו האנכי הוא אדני׃
Kaj ili tre malĝojis, kaj ĉiu komencis diri al li: Sinjoro, ĉu eble mi?
ויען ויאמר האיש אשר טבל עמי את ידו בקערה הוא ימסרני׃
Kaj li respondis kaj diris: Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min.
הן בן האדם הלוך ילך לו ככתוב עליו אבל אוי לאיש ההוא אשר על ידו ימסר בן האדם טוב לאיש ההוא אם לא נולד׃
La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.
ויען יהודה המסר אותו ויאמר רבי האני הוא ויאמר אליו אתה אמרת׃
Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris: Ĉu eble mi, Rabeno? Li diris al li: Vi diris.
ובאכלם ויקח ישוע את הלחם ויברך ויבצע ויתן לתלמידים ויאמר קחו ואכלו זה הוא גופי׃
Kaj dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo.
ויקח את הכוס ויברך ויתן להם לאמר שתו ממנה כלכם׃
Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante: Vi ĉiuj trinku el ĝi;
כי זה הוא דמי דם הברית החדשה הנשפך בעד רבים לסליחת חטאים׃
ĉar ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la pardonado de pekoj.
ואני אמר לכם כי מעתה שתה לא אשתה מתנובת הגפן הזאת עד היום ההוא אשר אשתה אתה עמכם חדשה במלכות אבי׃
Sed mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el ĉi tiu frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan kun vi en la regno de mia Patro.
ויהי אחרי גמרם את ההלל ויצאו אל הר הזיתים׃
Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.
אז אמר אליהם ישוע אתם כלכם תכשלו בי בלילה הזה כי כתוב אכה את הרעה ותפוצין הצאן׃
Tiam diris Jesuo al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum ĉi tiu nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj de la grego diskuros.
ואחרי קומי אלך לפניכם הגלילה׃
Tamen, post mia releviĝo mi iros antaŭ vi en Galileon.
ויען פטרוס ויאמר לו גם כי יכשלו בך כלם אני לעולם לא אכשל׃
Sed Petro responde diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos pro vi, mi neniam ofendiĝos.
ויאמר אליו ישוע אמן אמר אני לך כי בלילה הזה בטרם יקרא התרנגול תכחש בי שלש פעמים׃
Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke en ĉi tiu nokto, antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min.
ויאמר אליו פטרוס גם כי יהיה עלי למות אתך כחש לא אכחש בך וכן אמרו גם כל התלמידים׃
Petro diris al li: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris ĉiuj disĉiploj.
אחרי כן בא אתם ישוע אל חצר הנקרא גת שמני ויאמר אל התלמידים שבו לכם פה עד אשר אלך שמה והתפללתי׃
Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj disĉiploj: Sidiĝu ĉi tie, dum mi iros tien, por preĝi.
ויקח אתו את פטרוס ואת שני בני זבדי ויחל להעצב ולמוג׃
Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malĝoji kaj maltrankviliĝi.
ויאמר להם נפשי מרה לי עד מות עמדו פה ושקדו עמי׃
Tiam li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu kun mi.
וילך מעט האלה ויפל על פניו ויתפלל לאמר אבי אם יוכל להיות תעבר נא מעלי הכוס הזאת אך לא כרצוני כי אם כרצונך׃
Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur sian vizaĝon, preĝante, kaj dirante: Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.
ויבא אל התלמידים וימצאם ישנים ויאמר אל פטרוס הנה לא היה ביכלתכם לשקד עמי שעה אחת׃
Kaj li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Ĉu vi do ne havis forton vigli kun mi eĉ unu horon?
שקדו והתפללו פן תבאו לידי נסיון הן הרוח היא חפצה והבשר הוא רפה׃
Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.
ויוסף ללכת לו שנית ויתפלל לאמר אבי אם לא תוכל הכוס הזאת לעבר ממני מבלי שתותי אתה יהי כרצונך׃
Denove la duan fojon foririnte, li preĝis, dirante: Ho mia Patro, se ĉi tio ne povos forpasi, krom se mi trinkos ĝin, Via volo plenumiĝu.
ויבא וימצאם גם בפעם הזאת ישנים כי עיניהם היו כבדות׃
Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis.
ויניחם ויוסף ללכת ויתפלל שלישית באמרו עוד הפעם כדבר הזה׃
Kaj li denove lasis ilin kaj foriris, kaj la trian fojon preĝis, denove dirante la samajn vortojn.
ויבא אל התלמידים ויאמר אליהם נומו מעתה ונוחו הנה השעה קרובה ובן האדם נמסר לידי חטאים׃
Tiam li venis al la disĉiploj, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu: jen la horo alproksimiĝis, kaj la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.
קומו ונלכה הנה הלך וקרב המסר אותי׃
Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas.
עודנו מדבר והנה בא יהודה אחד משנים העשר ועמו המון רב ברחבות ובמקלות מאת ראשי הכהנים וזקני העם׃
Kaj dum li ankoraŭ parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo.
והמסר אתו נתן להם אות לאמר האיש אשר אשקהו זה הוא תפשוהו׃
Kaj lia perfidanto jam aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin.
ומיד נגש אל ישוע ויאמר שלום לך רבי וינשק לו׃
Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris: Saluton, Rabeno; kaj kisis lin.
ויאמר אליו ישוע רעי על מה באת ויגשו וישלחו את ידיהם בישוע ויתפשו אתו׃
Kaj Jesuo diris al li: Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.
והנה אחד מן האנשים אשר עם ישוע שלח ידו וישלף חרבו ויך את עבד הכהן הגדול ויקצץ את אזנו׃
Kaj jen unu el tiuj, kiuj estis kun Jesuo, etendis sian manon kaj eltiris sian glavon, kaj frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian orelon.
ויאמר אליו ישוע השב את חרבך אל תערה כי כל אחזי חרב בחרב יאבדו׃
Tiam diris Jesuo al li: Remetu vian glavon en ĝian ingon; ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos.
או היחשב לבך כי לא יכלתי לשאל עתה מאת אבי והוא יצוה לי יותר משנים עשר לגיונות של מלאכים׃
Ĉu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da anĝeloj?
ואיככה אפוא ימלאו הכתובים כי כן היה תהיה׃
Sed kiel plenumiĝus la Skriboj, ke tiel devas okazi?
בשעה ההיא אמר ישוע אל המון העם כעל פריץ יצאתם בחרבות ובמקלות לתפשני ויום יום הייתי ישב ומלמד אצלכם במקדש ולא החזקתם בי׃
En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj: Ĉu vi elvenis kvazaŭ kontraŭ rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? Ĉiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.
וכל זאת היתה למלאת כתבי הנביאים אז עזבוהו התלמידים כלם וינוסו׃
Sed ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu la Skriboj de la profetoj. Tiam ĉiuj disĉiploj forlasis lin kaj forkuris.
והאנשים אשר תפשו את ישוע הוליכהו אל קיפא הכהן הגדול אשר נקהלו שם הסופרים והזקנים׃
Kaj la arestintoj de Jesuo forkondukis lin al la domo de la ĉefpastro Kajafas, kie jam kolektiĝis la skribistoj kaj pliaĝuloj.
ופטרוס הלך אחריו מרחוק עד לחצר הכהן הגדול ויבא פנימה וישב לו אצל המשרתים לראות את אחרית הדבר׃
Sed Petro malproksime sekvis lin ĝis la korto de la ĉefpastro, kaj eniris, kaj sidis kun la subuloj, por vidi la finon.
והכהנים הגדולים והסופרים וכל הסנהדרין בקשו עדות שקר בישוע להמיתו ולא מצאו׃
Kaj la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis malveran ateston kontraŭ Jesuo, por ke ili povu lin mortigi;
ואף בעמד שם עדי שקר רבים לא מצאו ובאחרונה נגשו שני עדי שקר׃
kaj ne trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis du, kaj diris:
ויאמרו זה אמר יש ביכלתי להרס את היכל האלהים ולשוב לבנותו בשלשת ימים׃
Ĉi tiu diris: Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui ĝin en la daŭro de tri tagoj.
ויקם הכהן הגדול ויאמר אליו האינך משיב דבר על אשר ענו בך אלה׃
Kaj la ĉefpastro stariĝis, kaj diris al li: Ĉu vi respondas nenion? kion atestas ĉi tiuj kontraŭ vi?
וישוע החריש ויען הכהן הגדול ויאמר לו משביעך אני באלהים חיים שתאמר לנו אם אתה הוא המשיח בן האלהים׃
Sed Jesuo silentadis. Kaj la ĉefpastro diris al li: Mi ĵurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, ĉu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.
ויאמר אליו ישוע אתה אמרת אבל אני אמר לכם כי מעתה תראו את בן האדם ישב לימין הגבורה ובא עם ענני השמים׃
Jesuo diris al li: Vi diris; tamen mi diras al vi: Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan ĉe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la ĉielo.
ויקרע הכהן הגדול את בגדיו ויאמר הוא גדף ומה לנו עוד לבקש עדים הנה עתה שמעתם את גדופו׃
Tiam la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, dirante: Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi aŭdis la blasfemon:
מה דעתכם ויענו ויאמרו איש מות הוא׃
kion vi opinias? Ili respondis kaj diris: Li estas kondamninda al morto.
וירקו בפניו ויכהו באגרוף ואחרים הכהו על הלחי׃
Tiam oni kraĉis sur lian vizaĝon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj,
ויאמרו הנבא לנו המשיח מי הוא המכה אותך׃
dirante: Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?
ופטרוס ישב מחוץ לבית בחצר ותגש אליו שפחה לאמר גם אתה היית עם ישוע הגלילי׃
Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante: Vi ankaŭ estis kun Jesuo, la Galileano.
ויכחש בפני כלם לאמר לא ידעתי מה את אמרת׃
Sed li malkonfesis antaŭ ili ĉiuj, dirante: Mi ne scias, kion vi diras.
ויצא אל פתח השער ותרא אותו אחרת ותאמר לאנשים אשר שם גם זה היה עם ישוע הנצרי׃
Kaj post kiam li eliris en la vestiblon, alia vidis lin, kaj diris al la ĉeestantoj: Ĉi tiu estis ankaŭ kun Jesuo, la Nazaretano.
ויוסף לכחש וישבע לאמר לא ידעתי את האיש׃
Kaj denove li malkonfesis kun ĵuro: Mi ne konas tiun homon.
וכמעט אחרי כן ויגשו העמדים שם ויאמרו אל פטרוס אמת כי גם אתה מהם כי גם לשונך מגלה אותך׃
Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis, kaj diris al Petro: Vere vi ankaŭ estas el ili, ĉar via parolmaniero malkaŝas vin.
ויחל להחרים את נפשו ולהשבע לאמר לא ידעתי את האיש ומיד קרא התרנגול׃
Tiam li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis.
ויזכר פטרוס את דבר ישוע אשר אמר אליו לאמר בטרם יקרא התרנגול תכחש בי שלש פעמים ויצא החוצה וימרר בבכי׃
Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis: Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.