Psalms 89

(以斯拉人以探的训诲诗。)我要歌唱耶和华的慈爱,直到永远;我要用口将你的信实传与万代。
La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo.
因我曾说:你的慈悲必建立到永远;你的信实必坚立在天上。
Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.
我与我所拣选的人立了约,向我的仆人大卫起了誓:
Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi ĵuris al David, Mia sklavo:
我要建立你的后裔,直到永远;要建立你的宝座,直到万代。(细拉)
Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. Sela.
耶和华啊,诸天要称讚你的奇事;在圣者的会中,要称讚你的信实。
Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.
在天空谁能比耶和华呢? 神的众子中,谁能像耶和华呢?
Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?
他在圣者的会中,是大有威严的 神,比一切在他四围的更可畏惧。
Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.
耶和华─万军之 神啊,哪一个大能者像你耶和华?你的信实是在你的四围。
Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.
你管辖海的狂傲;波浪翻腾,你就使它平静了。
Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.
你打碎了拉哈伯,似乎是已杀的人;你用有能的膀臂打散了你的仇敌。
Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.
天属你,地也属你;世界和其中所充满的都为你所建立。
Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.
南北为你所创造;他泊和黑门都因你的名欢呼。
La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon.
你有大能的膀臂;你的手有力,你的右手也高举。
Vi havas brakon kun forto; Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.
公义和公平是你宝座的根基;慈爱和诚实行在你前面。
Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo.
知道向你欢呼的,那民是有福的!耶和华啊,他们在你脸上的光里行走。
Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;
他们因你的名终日欢乐,因你的公义得以高举。
Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.
你是他们力量的荣耀;因为你喜悦我们,我们的角必被高举。
Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.
我们的盾牌属耶和华;我们的王属以色列的圣者。
Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo.
当时,你在异象中晓谕你的圣民,说:我已把救助之力加在那有能者的身上;我高举那从民中所拣选的。
Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.
我寻得我的仆人大卫,用我的圣膏膏他。
Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.
我的手必使他坚立;我的膀臂也必坚固他。
Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos.
仇敌必不勒索他;凶恶之子也不苦害他。
Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos.
我要在他面前打碎他的敌人,击杀那恨他的人。
Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.
只是我的信实和我的慈爱要与他同在;因我的名,他的角必被高举。
Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.
我要使他的左手伸到海上,右手伸到河上。
Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon.
他要称呼我说:你是我的父,是我的 神,是拯救我的磐石。
Li vokos Min: Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.
我也要立他为长子,为世上最高的君王。
Kaj Mi faros lin unuenaskito, Ĉefo super la reĝoj de la tero.
我要为他存留我的慈爱,直到永远;我与他立的约必要坚定。
Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.
我也要使他的后裔存到永远,使他的宝座如天之久。
Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo.
倘若他的子孙离弃我的律法,不照我的典章行,
Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
背弃我的律例,不遵守我的诫命,
Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
我就要用杖责罚他们的过犯,用鞭责罚他们的罪孽。
Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;
只是我必不将我的慈爱全然收回,也必不叫我的信实废弃。
Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
我必不背弃我的约,也不改变我口中所出的。
Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.
我一次指著自己的圣洁起誓:我决不向大卫说谎!
Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;
他的后裔要存到永远;他的宝座在我面前如日之恒一般,
Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
又如月亮永远坚立,如天上确实的见证。(细拉)
Kiel la luno, ĝi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. Sela.
但你恼怒你的受膏者,就丢掉弃绝他。
Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.
你厌恶了与仆人所立的约,将他的冠冕践踏于地。
Vi disigis la interligon kun Via sklavo, Ĵetis sur la teron lian kronon.
你拆毁了他一切的篱笆,使他的保障变为荒场。
Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikaĵojn.
凡过路的人都抢夺他;他成为邻邦的羞辱。
Prirabas lin ĉiuj pasantoj; Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.
你高举了他敌人的右手;你叫他一切的仇敌欢喜。
Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.
你叫他的刀剑捲刃,叫他在争战之中站立不住。
Vi returnis la tranĉon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito.
你使他的光辉止息,将他的宝座推倒于地。
Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.
你减少他青年的日子,又使他蒙羞。(细拉)
Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela.
耶和华啊,这要到几时呢?你要将自己隐藏到永远吗?你的忿怒如火焚烧要到几时呢?
Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?
求你想念我的时候是何等的短少;你创造世人,要使他们归何等的虚空呢?
Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.
谁能常活免死、救他的灵魂脱离阴间的权柄呢?(细拉)
Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de Ŝeol? Sela.
主啊,你从前凭你的信实向大卫立誓要施行的慈爱在哪里呢?
Kie estas Viaj antaŭaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco?
主啊,求你记念仆人们所受的羞辱,记念我怎样将一切强盛民的羞辱存在我怀里。
Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,
耶和华啊,你的仇敌用这羞辱羞辱了你的仆人,羞辱了你受膏者的脚踪。
Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la paŝosignojn de Via sanktoleito.
耶和华是应当称颂的,直到永远。阿们!阿们!
Glorata estu la Eternulo eterne. Amen, kaj Amen!