Proverbs 3

בני תורתי אל תשכח ומצותי יצר לבך׃
Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.
כי ארך ימים ושנות חיים ושלום יוסיפו לך׃
Ĉar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.
חסד ואמת אל יעזבך קשרם על גרגרותיך כתבם על לוח לבך׃
Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.
ומצא חן ושכל טוב בעיני אלהים ואדם׃
Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion Ĉe Dio kaj homoj.
בטח אל יהוה בכל לבך ואל בינתך אל תשען׃
Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.
בכל דרכיך דעהו והוא יישר ארחתיך׃
Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, Kaj Li ĝustigos vian iradon.
אל תהי חכם בעיניך ירא את יהוה וסור מרע׃
Ne opiniu vin saĝa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.
רפאות תהי לשרך ושקוי לעצמותיך׃
Ĉi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.
כבד את יהוה מהונך ומראשית כל תבואתך׃
Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj:
וימלאו אסמיך שבע ותירוש יקביך יפרצו׃
Tiam viaj grenejoj tute pleniĝos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.
מוסר יהוה בני אל תמאס ואל תקץ בתוכחתו׃
La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;
כי את אשר יאהב יהוה יוכיח וכאב את בן ירצה׃
Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
אשרי אדם מצא חכמה ואדם יפיק תבונה׃
Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;
כי טוב סחרה מסחר כסף ומחרוץ תבואתה׃
Ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, Kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.
יקרה היא מפניים וכל חפציך לא ישוו בה׃
Ĝi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.
ארך ימים בימינה בשמאולה עשר וכבוד׃
Longa vivo estas en ĝia dekstra mano; Riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.
דרכיה דרכי נעם וכל נתיבותיה שלום׃
Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.
עץ חיים היא למחזיקים בה ותמכיה מאשר׃
Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis; Kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.
יהוה בחכמה יסד ארץ כונן שמים בתבונה׃
La Eternulo per saĝo fondis la teron; Per prudento Li aranĝis la ĉielon.
בדעתו תהומות נבקעו ושחקים ירעפו טל׃
Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj; Kaj la nuboj elverŝas roson.
בני אל ילזו מעיניך נצר תשיה ומזמה׃
Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:
ויהיו חיים לנפשך וחן לגרגרתיך׃
Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.
אז תלך לבטח דרכך ורגלך לא תגוף׃
Tiam vi iros sendanĝere vian vojon, Kaj via piedo ne falpuŝiĝos.
אם תשכב לא תפחד ושכבת וערבה שנתך׃
Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.
אל תירא מפחד פתאם ומשאת רשעים כי תבא׃
Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;
כי יהוה יהיה בכסלך ושמר רגלך מלכד׃
Ĉar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraŭ reto.
אל תמנע טוב מבעליו בהיות לאל ידיך לעשות׃
Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari.
אל תאמר לרעיך לך ושוב ומחר אתן ויש אתך׃
Kiam vi havas ĉe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos.
אל תחרש על רעך רעה והוא יושב לבטח אתך׃
Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, Kiam li kun konfido loĝas ĉe vi.
אל תרוב עם אדם חנם אם לא גמלך רעה׃
Ne malpacu kun iu senkaŭze, Se li ne faris al vi malbonon.
אל תקנא באיש חמס ואל תבחר בכל דרכיו׃
Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj;
כי תועבת יהוה נלוז ואת ישרים סודו׃
Ĉar la perversulojn la Eternulo abomenas, Kaj Sian intencon Li malkaŝas al la piuloj.
מארת יהוה בבית רשע ונוה צדיקים יברך׃
Malbeno de la Eternulo estas en la domo de malbonulo, Kaj la loĝejon de piuloj Li benas.
אם ללצים הוא יליץ ולעניים יתן חן׃
La mokantojn Li mokas, Kaj al la humiluloj Li donas favoron.
כבוד חכמים ינחלו וכסילים מרים קלון׃
Honoron heredas saĝuloj; Sed malsaĝuloj forportas honton.