Job 39

הידעת עת לדת יעלי סלע חלל אילות תשמר׃
Ĉu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? Ĉu vi observis la akuŝiĝon de la cervinoj?
תספר ירחים תמלאנה וידעת עת לדתנה׃
Ĉu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aŭ ĉu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?
תכרענה ילדיהן תפלחנה חבליהם תשלחנה׃
Ili fleksiĝas, elĵetas siajn idojn, Liberiĝas de siaj doloroj.
יחלמו בניהם ירבו בבר יצאו ולא שבו למו׃
Iliaj infanoj fortiĝas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili.
מי שלח פרא חפשי ומסרות ערוד מי פתח׃
Kiu donis liberecon al la sovaĝa azeno? Kaj kiu malligis ĝiajn ligilojn?
אשר שמתי ערבה ביתו ומשכנותיו מלחה׃
La dezerton Mi faris ĝia domo, Kaj stepon ĝia loĝejo;
ישחק להמון קריה תשאות נוגש לא ישמע׃
Ĝi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto ĝi ne aŭdas;
יתור הרים מרעהו ואחר כל ירוק ידרוש׃
La produktaĵoj de la montoj estas ĝia manĝaĵo, Kaj ĝi serĉas ĉian verdaĵon.
היאבה רים עבדך אם ילין על אבוסך׃
Ĉu bubalo volos servi al vi? Ĉu ĝi volos nokti ĉe via manĝujo?
התקשר רים בתלם עבתו אם ישדד עמקים אחריך׃
Ĉu vi povas alligi bubalon per ŝnuro al bedo? Ĉu ĝi erpos post vi valojn?
התבטח בו כי רב כחו ותעזב אליו יגיעך׃
Ĉu vi fidos ĝin pro ĝia granda forto? Kaj ĉu vi komisios al ĝi vian laboron?
התאמין בו כי ישוב זרעך וגרנך יאסף׃
Ĉu vi havos konfidon al ĝi, ke ĝi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon?
כנף רננים נעלסה אם אברה חסידה ונצה׃
La flugilo de struto leviĝas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;
כי תעזב לארץ בציה ועל עפר תחמם׃
Ĉar ĝi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo;
ותשכח כי רגל תזורה וחית השדה תדושה׃
Ĝi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovaĝa besto povas ilin disbati.
הקשיח בניה ללא לה לריק יגיעה בלי פחד׃
Ĝi estas kruela por siaj idoj, kvazaŭ ili ne estus ĝiaj; Ĝi ne zorgas pri tio, ke ĝia laboro estas vana;
כי השה אלוה חכמה ולא חלק לה בבינה׃
Ĉar Dio senigis ĝin je saĝo Kaj ne donis al ĝi prudenton.
כעת במרום תמריא תשחק לסוס ולרכבו׃
Kiam ĝi leviĝas alten, Ĝi mokas ĉevalon kaj ĝian rajdanton.
התתן לסוס גבורה התלביש צוארו רעמה׃
Ĉu vi donas forton al la ĉevalo? Ĉu vi vestas ĝian kolon per kolharoj?
התרעישנו כארבה הוד נחרו אימה׃
Ĉu vi povas saltigi ĝin kiel akrido? Terura estas la beleco de ĝia ronkado.
יחפרו בעמק וישיש בכח יצא לקראת נשק׃
Ĝi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; Ĝi eliras kontraŭ armiton;
ישחק לפחד ולא יחת ולא ישוב מפני חרב׃
Ĝi ridas pri timo kaj ne senkuraĝiĝas, Kaj ne retiras sin de glavo.
עליו תרנה אשפה להב חנית וכידון׃
Super ĝi sonoras la sagujo, Brilas lanco kaj ponardego.
ברעש ורגז יגמא ארץ ולא יאמין כי קול שופר׃
Kun bruo kaj kolero ĝi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile ĉe sonado de trumpeto.
בדי שפר יאמר האח ומרחוק יריח מלחמה רעם שרים ותרועה׃
Kiam eksonas la trumpeto, ĝi ekkrias: Ho, ho! Kaj de malproksime ĝi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon.
המבינתך יאבר נץ יפרש כנפו לתימן׃
Ĉu pro via saĝo flugas la akcipitro Kaj etendas siajn flugilojn al sudo?
אם על פיך יגביה נשר וכי ירים קנו׃
Ĉu pro via ordono leviĝas la aglo Kaj faras alte sian neston?
סלע ישכן ויתלנן על שן סלע ומצודה׃
Sur roko ĝi loĝas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto.
משם חפר אכל למרחוק עיניו יביטו׃
De tie ĝi elrigardas por si manĝaĵon; Malproksime vidas ĝiaj okuloj.
ואפרחו יעלעו דם ובאשר חללים שם הוא׃
Ĝiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie ĝi estas.