Psalms 107

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco:
הדו ליהוה כי טוב כי לעולם חסדו׃
Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,
יאמרו גאולי יהוה אשר גאלם מיד צר׃
Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro.
ומארצות קבצם ממזרח וממערב מצפון ומים׃
Ili vagis en la dezerto, laŭ vojo senviva, Urbon loĝatan ili ne trovis;
תעו במדבר בישימון דרך עיר מושב לא מצאו׃
Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortiĝis.
רעבים גם צמאים נפשם בהם תתעטף׃
Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
ויצעקו אל יהוה בצר להם ממצוקותיהם יצילם׃
Kaj Li kondukis ilin laŭ ĝusta vojo, Ke ili venu al urbo loĝata.
וידריכם בדרך ישרה ללכת אל עיר מושב׃
Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
יודו ליהוה חסדו ונפלאותיו לבני אדם׃
Ĉar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo.
כי השביע נפש שקקה ונפש רעבה מלא טוב׃
Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero;
ישבי חשך וצלמות אסירי עני וברזל׃
Ĉar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo.
כי המרו אמרי אל ועצת עליון נאצו׃
Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis.
ויכנע בעמל לבם כשלו ואין עזר׃
Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
ויזעקו אל יהוה בצר להם ממצקותיהם יושיעם׃
Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li disŝiris.
יוציאם מחשך וצלמות ומוסרותיהם ינתק׃
Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
יודו ליהוה חסדו ונפלאותיו לבני אדם׃
Ĉar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn.
כי שבר דלתות נחשת ובריחי ברזל גדע׃
La malsaĝuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj;
אולים מדרך פשעם ומעונתיהם יתענו׃
Ĉiujn manĝojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto.
כל אכל תתעב נפשם ויגיעו עד שערי מות׃
Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
ויזעקו אל יהוה בצר להם ממצקותיהם יושיעם׃
Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.
ישלח דברו וירפאם וימלט משחיתותם׃
Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
יודו ליהוה חסדו ונפלאותיו לבני אדם׃
Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.
ויזבחו זבחי תודה ויספרו מעשיו ברנה׃
Kiuj veturas per ŝipoj sur la maro, Kiuj komercas sur grandaj akvoj,
יורדי הים באניות עשי מלאכה במים רבים׃
Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo.
המה ראו מעשי יהוה ונפלאותיו במצולה׃
Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis ĝiajn ondojn:
ויאמר ויעמד רוח סערה ותרומם גליו׃
Ili leviĝas ĝis la ĉielo, malleviĝas en la abismojn; Ilia animo konsumiĝas de sufero;
יעלו שמים ירדו תהומות נפשם ברעה תתמוגג׃
Ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo, Kaj ilia tuta saĝeco malaperas.
יחוגו וינועו כשכור וכל חכמתם תתבלע׃
Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li eligis ilin el ilia mizero.
ויצעקו אל יהוה בצר להם וממצוקתיהם יוציאם׃
Li kvietigis la ventegon, Kaj ĝiaj ondoj silentiĝis.
יקם סערה לדממה ויחשו גליהם׃
Kaj ili ekĝojis, kiam fariĝis silente; Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.
וישמחו כי ישתקו וינחם אל מחוז חפצם׃
Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
יודו ליהוה חסדו ונפלאותיו לבני אדם׃
Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejaĝuloj ili Lin laŭdu.
וירממוהו בקהל עם ובמושב זקנים יהללוהו׃
Li ŝanĝas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekaĵon;
ישם נהרות למדבר ומצאי מים לצמאון׃
Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj.
ארץ פרי למלחה מרעת ישבי בה׃
Li ŝanĝas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo;
ישם מדבר לאגם מים וארץ ציה למצאי מים׃
Kaj Li loĝigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon loĝatan.
ויושב שם רעבים ויכוננו עיר מושב׃
Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.
ויזרעו שדות ויטעו כרמים ויעשו פרי תבואה׃
Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multiĝas, Kaj brutoj ne mankas al ili.
ויברכם וירבו מאד ובהמתם לא ימעיט׃
Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero,
וימעטו וישחו מעצר רעה ויגון׃
Li verŝas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.
שפך בוז על נדיבים ויתעם בתהו לא דרך׃
Malriĉulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel ŝafojn.
וישגב אביון מעוני וישם כצאן משפחות׃
La virtuloj tion vidas, kaj ĝojas; Kaj ĉia malboneco fermas sian buŝon.
יראו ישרים וישמחו וכל עולה קפצה פיה׃
Kiu estas saĝa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo.
מי חכם וישמר אלה ויתבוננו חסדי יהוה׃