Psalms 106

Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
הללויה הודו ליהוה כי טוב כי לעולם חסדו׃
Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Aŭdigos Lian tutan gloron?
מי ימלל גבורות יהוה ישמיע כל תהלתו׃
Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en ĉiu tempo.
אשרי שמרי משפט עשה צדקה בכל עת׃
Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon,
זכרני יהוה ברצון עמך פקדני בישועתך׃
Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.
לראות בטובת בחיריך לשמח בשמחת גויך להתהלל עם נחלתך׃
Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.
חטאנו עם אבותינו העוינו הרשענו׃
Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro.
אבותינו במצרים לא השכילו נפלאותיך לא זכרו את רב חסדיך וימרו על ים בים סוף׃
Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.
ויושיעם למען שמו להודיע את גבורתו׃
Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.
ויגער בים סוף ויחרב ויוליכם בתהמות כמדבר׃
Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.
ויושיעם מיד שונא ויגאלם מיד אויב׃
Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn; Eĉ unu el ili ne restis.
ויכסו מים צריהם אחד מהם לא נותר׃
Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron.
ויאמינו בדבריו ישירו תהלתו׃
Sed baldaŭ ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon.
מהרו שכחו מעשיו לא חכו לעצתו׃
Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo.
ויתאוו תאוה במדבר וינסו אל בישימון׃
Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.
ויתן להם שאלתם וישלח רזון בנפשם׃
Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo.
ויקנאו למשה במחנה לאהרן קדוש יהוה׃
Malfermiĝis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram.
תפתח ארץ ותבלע דתן ותכס על עדת אבירם׃
Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn.
ותבער אש בעדתם להבה תלהט רשעים׃
Ili faris bovidon ĉe Ĥoreb, Kaj adorkliniĝis antaŭ fandaĵo.
יעשו עגל בחרב וישתחוו למסכה׃
Ili ŝanĝis sian honoron En bildon de bovo, kiu manĝas herbon.
וימירו את כבודם בתבנית שור אכל עשב׃
Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,
שכחו אל מושיעם עשה גדלות במצרים׃
Miraklojn en la lando de Ĥam, Timindaĵojn apud la Ruĝa Maro.
נפלאות בארץ חם נוראות על ים סוף׃
Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.
ויאמר להשמידם לולי משה בחירו עמד בפרץ לפניו להשיב חמתו מהשחית׃
Kaj ili malŝatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.
וימאסו בארץ חמדה לא האמינו לדברו׃
Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo.
וירגנו באהליהם לא שמעו בקול יהוה׃
Tial Li ĵuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto,
וישא ידו להם להפיל אותם במדבר׃
Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disĵeti ilin en la landojn.
ולהפיל זרעם בגוים ולזרותם בארצות׃
Kaj ili aliĝis al Baal-Peor, Kaj manĝis oferricevojn de malvivuloj.
ויצמדו לבעל פעור ויאכלו זבחי מתים׃
Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastiĝis inter ili epidemio.
ויכעיסו במעלליהם ותפרץ בם מגפה׃
Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon; Kaj la epidemio haltis.
ויעמד פינחס ויפלל ותעצר המגפה׃
Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por ĉiuj generacioj kaj eterne.
ותחשב לו לצדקה לדר ודר עד עולם׃
Kaj ili kolerigis Lin ĉe la akvo de Meriba, Kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo;
ויקציפו על מי מריבה וירע למשה בעבורם׃
Ĉar ili maldolĉigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia buŝo.
כי המרו את רוחו ויבטא בשפתיו׃
Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo;
לא השמידו את העמים אשר אמר יהוה להם׃
Sed ili miksiĝis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;
ויתערבו בגוים וילמדו מעשיהם׃
Ili servis al iliaj idoloj, Kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili.
ויעבדו את עצביהם ויהיו להם למוקש׃
Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;
ויזבחו את בניהם ואת בנותיהם לשדים׃
Kaj ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpuriĝis de sango.
וישפכו דם נקי דם בניהם ובנותיהם אשר זבחו לעצבי כנען ותחנף הארץ בדמים׃
Kaj ili malpuriĝis per siaj faroj, Kaj malĉastiĝis per siaj agoj.
ויטמאו במעשיהם ויזנו במעלליהם׃
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;
ויחר אף יהוה בעמו ויתעב את נחלתו׃
Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.
ויתנם ביד גוים וימשלו בהם שנאיהם׃
Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de ĉi tiuj ili humiliĝis.
וילחצום אויביהם ויכנעו תחת ידם׃
Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco.
פעמים רבות יצילם והמה ימרו בעצתם וימכו בעונם׃
Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li aŭdis ilian kriadon;
וירא בצר להם בשמעו את רנתם׃
Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favorkoreco;
ויזכר להם בריתו וינחם כרב חסדו׃
Kaj Li aperigis kompaton por ili Ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj.
ויתן אותם לרחמים לפני כל שוביהם׃
Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.
הושיענו יהוה אלהינו וקבצנו מן הגוים להדות לשם קדשך להשתבח בתהלתך׃
Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne ĝis eterne. Kaj la tuta popolo diru: Amen. Haleluja!
ברוך יהוה אלהי ישראל מן העולם ועד העולם ואמר כל העם אמן הללו יה׃