- Home
- Read
- Esperanto
- Job.31
Job 31
Mi faris interligon kun miaj okuloj,
Ke mi ne atentu virgulinon.
Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre?
Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?
Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo,
Kaj forpuŝon de malbonagantoj?
Ĉu Li ne vidas mian konduton,
Ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn?
Ĉu mi iradis en malvero,
Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?
Li pesu min per justa pesilo,
Kaj tiam Dio konvinkiĝos pri mia senkulpeco.
Se mia paŝo forkliniĝis de la vojo,
Se mia koro sekvis miajn okulojn,
Kaj se al mia mano algluiĝis makulo:
Tiam mi semu kaj alia manĝu,
Kaj mia idaro elradikiĝu.
Se mia koro forlogiĝis al virino,
Kaj mi kaŝe atendis ĉe la pordo de mia amiko:
Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo,
Kaj aliuloj kliniĝu super ŝi.
Ĉar tio estus malvirto,
Tio estus krimo, kiun devas puni juĝistoj.
Tio estas fajro, kiu ekstermas ĝis la abismo,
Kaj mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus.
Ĉu mi malŝatis la rajton de mia servisto aŭ de mia servistino,
Kiam ili havis juĝan aferon kun mi?
Tiam kion mi farus, kiam Dio leviĝus?
Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?
Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro,
Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaŭ lin.
Ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj?
Aŭ ĉu mi turmentis la okulojn de vidvino?
Ĉu mian panpecon mi manĝis sola?
Ĉu ne manĝis de ĝi ankaŭ orfo?
Ĉar detempe de mia juneco mi estis kiel patro,
Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.
Kiam mi vidis malfeliĉulon sen vesto
Kaj malriĉulon sen kovro,
Ĉu tiam ne benis min liaj lumboj,
Ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj?
Se mi levis mian manon kontraŭ orfon,
Ĉar mi vidis en la pordego helpon al mi,
En tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso,
Kaj mia brako rompiĝu de kano.
Ĉar mi timas la punon de Dio,
Kaj ĝian pezon mi ne povus elteni.
Ĉu mi faris la oron mia espero,
Kaj la orbulon mi nomis mia fido?
Ĉu mi ĝojis, ke mia riĉeco estas granda
Kaj ke mia mano multe akiris?
Kiam mi vidis la lumon brilantan
Kaj la lunon majeste irantan,
Ĉu tiam sekrete forlogiĝis mia koro
Kaj mi sendis kisojn per mia mano?
Ankaŭ tio estus krimo juĝinda,
Ĉar mi forneus per tio Dion en la alto.
Ĉu mi ĝojis pri malfeliĉo de mia malamiko?
Aŭ ĉu mi estis ravita, se lin trafis malbono?
Mi ne permesis al mia gorĝo peki
Per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo.
Ĉu la homoj de mia tendo ne diris:
Ho, se oni ne satiĝus de lia karno!
Ne noktis fremdulo sur la strato;
Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.
Ĉu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn,
Por kaŝi en mia brusto miajn pekojn?
En tia okazo mi timus grandan homamason,
Kaj malestimo de familioj min timigus;
Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.
Ho, se iu aŭskultus min!
Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi.
Se mia akuzanto skribus libron,
Mi portus ĝin sur mia ŝultro,
Mi metus ĝin sur min kiel kronon,
Mi raportus al li pri la nombro de miaj paŝoj;
Mi alproksimiĝus al li kiel al princo.
Se mia lando kriis kontraŭ mi,
Kaj ĝiaj sulkoj ploris,
Se ĝiajn fruktojn mi manĝis senpage,
Kaj mi afliktis la animon de ĝiaj mastroj:
Tiam anstataŭ tritiko kresku por mi kardo,
Kaj anstataŭ hordeo dornoj.
Finiĝis la paroloj de Ijob.