Psalms 73

מזמור לאסף אך טוב לישראל אלהים לברי לבב׃
Jes, bona estas Dio por Izrael, Por tiuj, kiuj havas puran koron.
ואני כמעט נטוי רגלי כאין שפכה אשרי׃
Sed mi — apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, Preskaŭ elglitis miaj paŝoj.
כי קנאתי בהוללים שלום רשעים אראה׃
Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.
כי אין חרצבות למותם ובריא אולם׃
Ĉar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.
בעמל אנוש אינמו ועם אדם לא ינגעו׃
Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.
לכן ענקתמו גאוה יעטף שית חמס למו׃
Tial ilian kolon ĉirkaŭvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.
יצא מחלב עינמו עברו משכיות לבב׃
Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj, Superbordiĝis en ilia koro la intencoj.
ימיקו וידברו ברע עשק ממרום ידברו׃
Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.
שתו בשמים פיהם ולשונם תהלך בארץ׃
Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.
לכן ישיב עמו הלם ומי מלא ימצו למו׃
Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, Kaj ili akvon ĉerpas abunde.
ואמרו איכה ידע אל ויש דעה בעליון׃
Kaj ili diras: Kiel Dio scias? Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?
הנה אלה רשעים ושלוי עולם השגו חיל׃
Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon!
אך ריק זכיתי לבבי וארחץ בנקיון כפי׃
Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,
ואהי נגוע כל היום ותוכחתי לבקרים׃
Kaj mi turmentiĝas ĉiutage Kaj mi suferas punon ĉiumatene!
אם אמרתי אספרה כמו הנה דור בניך בגדתי׃
Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.
ואחשבה לדעת זאת עמל היא בעיני׃
Mi meditis, por kompreni ĉi tion; Sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,
עד אבוא אל מקדשי אל אבינה לאחריתם׃
Ĝis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio.
אך בחלקות תשית למו הפלתם למשואות׃
Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi ĵetas ilin en pereon.
איך היו לשמה כרגע ספו תמו מן בלהות׃
Kiel momente ili ruiniĝis! Pereis, malaperis de subita teruro!
כחלום מהקיץ אדני בעיר צלמם תבזה׃
Simile al sonĝo post la vekiĝo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.
כי יתחמץ לבבי וכליותי אשתונן׃
Kiam bolis mia koro Kaj turmentiĝis mia internaĵo,
ואני בער ולא אדע בהמות הייתי עמך׃
Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaŭ Vi.
ואני תמיד עמך אחזת ביד ימיני׃
Sed mi ĉiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano.
בעצתך תנחני ואחר כבוד תקחני׃
Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.
מי לי בשמים ועמך לא חפצתי בארץ׃
Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.
כלה שארי ולבבי צור לבבי וחלקי אלהים לעולם׃
Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.
כי הנה רחקיך יאבדו הצמתה כל זונה ממך׃
Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas; Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.
ואני קרבת אלהים לי טוב שתי באדני יהוה מחסי לספר כל מלאכותיך׃
Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti ĉiujn Viajn farojn.