Psalms 74

משכיל לאסף למה אלהים זנחת לנצח יעשן אפך בצאן מרעיתך׃
Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?
זכר עדתך קנית קדם גאלת שבט נחלתך הר ציון זה שכנת בו׃
Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis.
הרימה פעמיך למשאות נצח כל הרע אויב בקדש׃
Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj, Al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo.
שאגו צרריך בקרב מועדך שמו אותתם אתות׃
Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn.
יודע כמביא למעלה בסבך עץ קרדמות׃
Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraŭ la lignajn plektaĵojn.
ועת פתוחיה יחד בכשיל וכילפת יהלמון׃
Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.
שלחו באש מקדשך לארץ חללו משכן שמך׃
Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo.
אמרו בלבם נינם יחד שרפו כל מועדי אל בארץ׃
Ili diris en sia koro: Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando.
אותתינו לא ראינו אין עוד נביא ולא אתנו ידע עד מה׃
Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros.
עד מתי אלהים יחרף צר ינאץ אויב שמך לנצח׃
Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon?
למה תשיב ידך וימינך מקרב חוקך כלה׃
Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko.
ואלהים מלכי מקדם פעל ישועות בקרב הארץ׃
Dio estas ja mia Reĝo de antikve, Li faras savon sur la tero.
אתה פוררת בעזך ים שברת ראשי תנינים על המים׃
Vi disŝiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;
אתה רצצת ראשי לויתן תתננו מאכל לעם לציים׃
Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto;
אתה בקעת מעין ונחל אתה הובשת נהרות איתן׃
Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn.
לך יום אף לך לילה אתה הכינות מאור ושמש׃
Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi aranĝis lumon kaj sunon;
אתה הצבת כל גבולות ארץ קיץ וחרף אתה יצרתם׃
Vi difinis ĉiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi aranĝis.
זכר זאת אויב חרף יהוה ועם נבל נאצו שמך׃
Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon.
אל תתן לחית נפש תורך חית ענייך אל תשכח לנצח׃
Ne fordonu al sovaĝa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam.
הבט לברית כי מלאו מחשכי ארץ נאות חמס׃
Rememoru la interligon, Ĉar ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.
אל ישב דך נכלם עני ואביון יהללו שמך׃
La suferanto ne reiru hontigita; Malriĉulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.
קומה אלהים ריבה ריבך זכר חרפתך מני נבל כל היום׃
Leviĝu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsaĝulo faras al Vi ĉiutage.
אל תשכח קול צרריך שאון קמיך עלה תמיד׃
Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ Vi, konstante kreskas.