Psalms 109

למנצח לדוד מזמור אלהי תהלתי אל תחרש׃
Ho Dio, mia gloro, ne silentu.
כי פי רשע ופי מרמה עלי פתחו דברו אתי לשון שקר׃
Ĉar buŝon malvirtan kaj buŝon malican ili malfermis kontraŭ mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango.
ודברי שנאה סבבוני וילחמוני חנם׃
Per vortoj de malamo ili min ĉirkaŭis, Kaj ili militas kontraŭ mi sen mia kulpo.
תחת אהבתי ישטנוני ואני תפלה׃
Por mia amo ili min malamas; Sed mi preĝas.
וישימו עלי רעה תחת טובה ושנאה תחת אהבתי׃
Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo.
הפקד עליו רשע ושטן יעמד על ימינו׃
Metu malvirtulon super lin; Kaj kontraŭulo stariĝu ĉe lia dekstra mano.
בהשפטו יצא רשע ותפלתו תהיה לחטאה׃
Kiam li estos juĝata, li eliru kulpa; Kaj lia preĝo estu peko.
יהיו ימיו מעטים פקדתו יקח אחר׃
Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.
יהיו בניו יתומים ואשתו אלמנה׃
Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino.
ונוע ינועו בניו ושאלו ודרשו מחרבותיהם׃
Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj serĉu apud siaj ruinoj.
ינקש נושה לכל אשר לו ויבזו זרים יגיעו׃
Kreditoro forprenu ĉion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron.
אל יהי לו משך חסד ואל יהי חונן ליתומיו׃
Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj.
יהי אחריתו להכרית בדור אחר ימח שמם׃
Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo.
יזכר עון אבתיו אל יהוה וחטאת אמו אל תמח׃
La malbonago de liaj patroj rememoriĝu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elviŝiĝu.
יהיו נגד יהוה תמיד ויכרת מארץ זכרם׃
Ili estu ĉiam antaŭ la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.
יען אשר לא זכר עשות חסד וירדף איש עני ואביון ונכאה לבב למותת׃
Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malriĉulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi.
ויאהב קללה ותבואהו ולא חפץ בברכה ותרחק ממנו׃
Li amis malbenon, kaj ĝi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj ĝi malproksimiĝis de li.
וילבש קללה כמדו ותבא כמים בקרבו וכשמן בעצמותיו׃
Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj ĝi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.
תהי לו כבגד יעטה ולמזח תמיד יחגרה׃
Ĝi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li ĉiam portas ĉirkaŭ si.
זאת פעלת שטני מאת יהוה והדברים רע על נפשי׃
Tia estas de la Eternulo la agado kontraŭ miaj kontraŭuloj, Kaj kontraŭ tiuj, kiuj parolas malbonon kontraŭ mia animo.
ואתה יהוה אדני עשה אתי למען שמך כי טוב חסדך הצילני׃
Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; Ĉar bona estas Via favorkoreco, savu min.
כי עני ואביון אנכי ולבי חלל בקרבי׃
Ĉar mi estas malriĉulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno.
כצל כנטותו נהלכתי ננערתי כארבה׃
Kiel ombro longiĝanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon.
ברכי כשלו מצום ובשרי כחש משמן׃
Miaj genuoj senfortiĝis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason.
ואני הייתי חרפה להם יראוני יניעון ראשם׃
Kaj mi fariĝis mokataĵo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.
עזרני יהוה אלהי הושיעני כחסדך׃
Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laŭ Via boneco.
וידעו כי ידך זאת אתה יהוה עשיתה׃
Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris.
יקללו המה ואתה תברך קמו ויבשו ועבדך ישמח׃
Ili malbenas, sed Vi benu; Ili leviĝis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo ĝojos.
ילבשו שוטני כלמה ויעטו כמעיל בשתם׃
Miaj kontraŭuloj kovriĝu per malhonoro, Kaj ili envolviĝu en sian honton kiel en veston.
אודה יהוה מאד בפי ובתוך רבים אהללנו׃
Mi forte gloros la Eternulon per mia buŝo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin laŭdos.
כי יעמד לימין אביון להושיע משפטי נפשו׃
Ĉar Li staras ĉe la dekstra flanko de malriĉulo, Por savi lin de tiuj, kiuj juĝas lian animon.