Proverbs 15

回答柔和,使怒消退;言语暴戾,触动怒气。
Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron.
智慧人的舌善发知识;愚昧人的口吐出愚昧。
La lango de saĝuloj bonigas la instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj elparolas sensencaĵon.
耶和华的眼目无处不在;恶人善人,他都鉴察。
Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.
温良的舌是生命树;乖谬的嘴使人心碎。
Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola rompas la spiriton.
愚妄人藐视父亲的管教;领受责备的,得著见识。
Malsaĝulo malŝatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta.
义人家中多有财宝;恶人得利反受扰害。
En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo.
智慧人的嘴播扬知识;愚昧人的心并不如此。
La buŝo de saĝuloj semas instruon; Sed la koro de malsaĝuloj ne estas tia.
恶人献祭,为耶和华所憎恶;正直人祈祷,为他所喜悦。
Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed la preĝo de virtuloj al Li plaĉas.
恶人的道路,为耶和华所憎恶;追求公义的,为他所喜爱。
Abomenaĵo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas.
舍弃正路的,必受严刑;恨恶责备的,必致死亡。
Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos.
阴间和灭亡尚在耶和华眼前,何况世人的心呢?
Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj.
亵慢人不爱受责备;他也不就近智慧人。
Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al saĝuloj li ne iras.
心中喜乐,面带笑容;心里忧愁,灵被损伤。
Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja; Sed ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja.
聪明人心求知识;愚昧人口吃愚昧。
La koro de saĝulo serĉas instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco.
困苦人的日子都是愁苦;心中欢畅的,常享丰筵。
Ĉiuj tagoj de malfeliĉulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado.
少有财宝,敬畏耶和华,强如多有财宝,烦乱不安。
Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi.
吃素菜,彼此相爱,强如吃肥牛,彼此相恨。
Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo.
暴怒的人挑启争端;忍怒的人止息纷争。
Kolerema homo kaŭzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.
懒惰人的道像荆棘的篱笆;正直人的路是平坦的大道。
La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita.
智慧子使父亲喜乐;愚昧人藐视母亲。
Saĝa filo ĝojigas la patron; Sed homo malsaĝa estas malhonoro por sia patrino.
无知的人以愚妄为乐;聪明的人按正直而行。
Malsaĝeco estas ĝojo por malsaĝulo; Sed homo prudenta iras ĝustan vojon.
不先商议,所谋无效;谋士众多,所谋乃成。
Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniiĝas; Sed ĉe multe da konsilantoj ili restas fortikaj.
口善应对,自觉喜乐;话合其时,何等美好。
Plezuro por homo estas en la respondo de lia buŝo; Kaj kiel bona estas vorto en la ĝusta tempo!
智慧人从生命的道上升,使他远离在下的阴间。
La vojo de la vivo por saĝulo iras supren, Por ke li evitu Ŝeolon malsupre.
耶和华必拆毁骄傲人的家,却要立定寡妇的地界。
La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino.
恶谋为耶和华所憎恶;良言乃为纯净。
Abomenaĵo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj.
贪恋财利的,扰害己家;恨恶贿赂的,必得存活。
Profitemulo malĝojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos.
义人的心,思量如何回答;恶人的口吐出恶言。
La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la buŝo de malvirtuloj elfluigas malbonon.
耶和华远离恶人,却听义人的祷告。
La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la preĝon de la virtuloj Li aŭskultas.
眼有光,使心喜乐;好信息,使骨滋润。
Luma okulo ĝojigas la koron; Bona sciigo fortikigas la ostojn.
听从生命责备的,必常在智慧人中。
Orelo, kiu aŭskultas la instruon de la vivo, Loĝos inter saĝuloj.
弃绝管教的,轻看自己的生命;听从责备的,却得智慧。
Kiu forpuŝas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu aŭskultas instruon, tiu akiras saĝon.
敬畏耶和华是智慧的训诲;尊荣以前,必有谦卑。
La timo antaŭ la Eternulo instruas saĝon, Kaj humileco troviĝas antaŭ honoro.