Psalms 37

לדוד אל תתחר במרעים אל תקנא בעשי עולה׃
Ne incitiĝu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.
כי כחציר מהרה ימלו וכירק דשא יבולון׃
Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.
בטח ביהוה ועשה טוב שכן ארץ ורעה אמונה׃
Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.
והתענג על יהוה ויתן לך משאלת לבך׃
Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.
גול על יהוה דרכך ובטח עליו והוא יעשה׃
Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.
והוציא כאור צדקך ומשפטך כצהרים׃
Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.
דום ליהוה והתחולל לו אל תתחר במצליח דרכו באיש עשה מזמות׃
Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.
הרף מאף ועזב חמה אל תתחר אך להרע׃
Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.
כי מרעים יכרתון וקוי יהוה המה יירשו ארץ׃
Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.
ועוד מעט ואין רשע והתבוננת על מקומו ואיננו׃
Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.
וענוים יירשו ארץ והתענגו על רב שלום׃
Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj ĝuos grandan pacon.
זמם רשע לצדיק וחרק עליו שניו׃
Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.
אדני ישחק לו כי ראה כי יבא יומו׃
Sed mia Sinjoro ridas pri li; Ĉar Li vidas, ke venas lia tago.
חרב פתחו רשעים ודרכו קשתם להפיל עני ואביון לטבוח ישרי דרך׃
Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.
חרבם תבוא בלבם וקשתותם תשברנה׃
Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.
טוב מעט לצדיק מהמון רשעים רבים׃
Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.
כי זרועות רשעים תשברנה וסומך צדיקים יהוה׃
Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.
יודע יהוה ימי תמימם ונחלתם לעולם תהיה׃
La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne.
לא יבשו בעת רעה ובימי רעבון ישבעו׃
Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.
כי רשעים יאבדו ואיבי יהוה כיקר כרים כלו בעשן כלו׃
Ĉar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.
לוה רשע ולא ישלם וצדיק חונן ונותן׃
Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas.
כי מברכיו יירשו ארץ ומקלליו יכרתו׃
Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.
מיהוה מצעדי גבר כוננו ודרכו יחפץ׃
De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, Kaj lia vojo plaĉas al Li.
כי יפל לא יוטל כי יהוה סומך ידו׃
Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
נער הייתי גם זקנתי ולא ראיתי צדיק נעזב וזרעו מבקש לחם׃
Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.
כל היום חונן ומלוה וזרעו לברכה׃
Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
סור מרע ועשה טוב ושכן לעולם׃
Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.
כי יהוה אהב משפט ולא יעזב את חסידיו לעולם נשמרו וזרע רשעים נכרת׃
Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
צדיקים יירשו ארץ וישכנו לעד עליה׃
La virtuloj heredos la teron Kaj loĝos sur ĝi eterne.
פי צדיק יהגה חכמה ולשונו תדבר משפט׃
La buŝo de virtulo parolas saĝon, Kaj lia lango diras justecon.
תורת אלהיו בלבו לא תמעד אשריו׃
La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.
צופה רשע לצדיק ומבקש להמיתו׃
Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.
יהוה לא יעזבנו בידו ולא ירשיענו בהשפטו׃
Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.
קוה אל יהוה ושמר דרכו וירוממך לרשת ארץ בהכרת רשעים תראה׃
Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
ראיתי רשע עריץ ומתערה כאזרח רענן׃
Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
ויעבר והנה איננו ואבקשהו ולא נמצא׃
Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
שמר תם וראה ישר כי אחרית לאיש שלום׃
Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema;
ופשעים נשמדו יחדו אחרית רשעים נכרתה׃
Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.
ותשועת צדיקים מיהוה מעוזם בעת צרה׃
La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.
ויעזרם יהוה ויפלטם יפלטם מרשעים ויושיעם כי חסו בו׃
Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, Ĉar ili fidas Lin.