I Corinthians 15

ואני אחי אודיעכם את הבשורה אשר בשרתי אתכם אשר גם קבלתם אתה וגם עמדתם בה׃
Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras,
אשר גם תושעו בה אם תחזיקו בדבר אשר בשרתי אתכם אך אם לא לשוא האמנתם׃
per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane.
כי מסרתי לכם בראשונה את אשר גם קבלתי כי המשיח מת בעד חטאתינו כפי הכתובים׃
Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj;
וכי נקבר וכי הוקם ביום השלישי כפי הכתובים׃
kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj;
וכי נראה אל כיפא ואחריו אל שנים העשר׃
kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du;
ואחרי כן נראה ליותר מחמש מאות אחים כאחד אשר רבם עודם בחיים ומקצתם ישנו׃
poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis;
ואחרי כן נראה אל יעקב ואחריו אל כל השליחים׃
poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj apostoloj;
ואחרי כלם נראה גם אלי כמו אל הנפל׃
kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita.
כי אני הצעיר בשליחים ואינני כדי להקרא שליח באשר רדפתי את קהל האלהים׃
Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.
אבל בחסד אלהים הייתי מה שהייתי וחסדו עלי לא היה לריק כי יותר מכלם עבדתי ולא אני כי אם חסד אלהים אשר עמדי׃
Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.
והנה גם אני גם המה ככה משמיעים וככה האמנתם׃
Ĉu do mi, ĉu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.
ואם הגד הגד כי הוקם המשיח מן המתים איך יאמרו אנשים מכם כי אין תחיה למתים׃
Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj?
אם אין תחיה למתים גם המשיח לא הוקם׃
Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis;
ואם המשיח לא הוקם כי עתה ריק שמועתנו וגם ריק אמונתכם׃
kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido.
וגם נמצא עדי שקר לאלהים יען אשר העידנו את האלהים כי הקים את המשיח אשר לא הקימו אם אמת הוא שהמתים לא יקומו׃
Jes, kaj ni montriĝas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne releviĝas.
כי אם המתים לא יקומו גם המשיח לא קם׃
Ĉar se la mortintoj ne releviĝas, ankaŭ Kristo ne releviĝis;
ואם המשיח לא קם הבל אמונתכם ועודכם בחטאתיכם׃
kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj.
אזי גם אשר ישנו במשיח אבד אבדו׃
Tiuokaze ankaŭ pereis la ekdormintoj en Kristo.
ואם בחיים האלה לבד בטחים אנחנו במשיח אמללים אנחנו מכל אדם׃
Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj.
ועתה המשיח הוקם מן המתים ויהי לראשית הישנים׃
Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj.
כי אחרי אשר בא המות על ידי אדם אחד גם תחית המתים באה על ידי אדם אחד׃
Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj.
כי כאשר באדם מתים כלם כן גם יחיו כלם במשיח׃
Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj.
וכל אחד ואחד בסדרו ראשית כלם המשיח ואחרי כן אשר הם למשיח בבואו׃
Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno.
ואחרי כן הקץ כשימסר את המלכות אל האלהים האב אחרי בטלו כל משרה וכל שלטן וגבורה׃
Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon.
כי הוא מלך ימלך עד כי ישית את כל איביו תחת רגליו׃
Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn.
ואחרון האיבים אשר יבטל הוא המות׃
La lasta neniigota malamiko estas la morto.
כי כל שת תחת רגליו ובאמרו כל הושת תחתיו ברור הוא שהשת כל תחתיו איננו בכלל׃
Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li.
וכאשר יושת הכל תחתיו אז הבן גם הוא יושת תחת השת כל תחתיו למען יהיה האלהים הכל בכל׃
Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio.
כי מה יעשו הנטבלים בעד המתים אם אמת הוא שהמתים קום לא יקומו למה זה יטבלו בעד המתים׃
Alie kion faros tiuj, kiuj baptiĝas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne releviĝas, kial do ili baptiĝas pro ili?
ולמה זה אנחנו בסכנה בכל שעה׃
kial ni ankaŭ endanĝeriĝas ĉiun horon?
בתהלתנו אשר יש לי במשיח ישוע אדנינו מעיד אני עלי כי מת אנכי בכל יום ויום׃
Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas ĉiutage.
אם לפי ררכו של אדם נלחמתי עם החיות הרעות באפסוס מה תועלת יש לי אם המתים לא יקומו נאכלה ונשתה כי מחר נמות׃
Se laŭ homa maniero mi batalis kontraŭ bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne releviĝas, ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos.
אל נא תתעו חברת אנשים רעים משחתת מדות טבות׃
Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn.
הקיצו במישרים משכרון ואל תחטאו כי יש אנשים אשר אין בהם דעת אלהים לבשתכם אני אמר זאת׃
Malebriiĝu en justeco, kaj ne peku; ĉar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.
ואם יאמר איש איך יקומו המתים ובאי זה גוף יבואו׃
Sed iu diros: Kiel la mortintoj releviĝas? kaj kun kia korpo ili venas?
אתה הסכל הן מה שתזרע לא יחיה בלתי אם ימות׃
Ho malsaĝulo! tio, kion vi mem semas, ne viviĝas, se ĝi ne mortos;
ומה שתזרע אינך זרע את הגוף אשר יהיה כי אם כגרגר ערם של חטה או של אחד הזרעים׃
kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aŭ de alia speco;
והאלהים יתן לו גוף כפי רצונו ולכל זרע וזרע את גופו למינהו׃
sed Dio donas al ĝi korpon, kiel Li volis, kaj al ĉiu semo ĝian propran korpon.
לא כל הבשר באשר אחד הוא כי מין אחר הוא בשר האדם ומין אחר בשר הבהמה ומין אחר בשר הדגה ומין אחר בשר העוף׃
Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fiŝoj.
ויש גופות שבשמים וגופות שבארץ אבל אחר הוא כבוד הגופות שבשמים וגופות שבארץ אבל אחר הוא כבוד הגופות שבשמים ואחר הוא כבוד הגופות שבארץ׃
Ekzistas ankaŭ korpoj ĉielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la ĉielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia.
אחר הוא כבוד השמש ואחר הוא כבוד הירח ואחר הוא כבוד הכוכבים כי כוכב מכוכב נבדל בכבודו׃
Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; ĉar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro.
וכן גם בתחיה המתים הן יזרע בכליון ויקום בלא כליון׃
Tia sama ankaŭ estas la releviĝo de la mortintoj. Ĝi estas semata en putreco, ĝi releviĝas en senputreco;
יזרע בבזיון ויקום בכבוד יזרע בחלשה ויקום בגבורה׃
ĝi estas semata en malhonoro, ĝi releviĝas en gloro; ĝi estas semata en malforteco, ĝi releviĝas en potenco;
יזרע גוף נפשי ויקום גוף רוחני יש גוף נפשי ויש גוף רוחני׃
ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas laŭspirita korpo. Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ laŭspirita korpo.
כן גם כתוב ויהי האדם הוא אדם הראשון לנפש חיה אדם האחרון לרוח מחיה׃
Tiele ankaŭ estas skribite: La unua homo Adam fariĝis viva animo. La lasta Adam fariĝis viviganta spirito.
אבל לא של הרוח היא הראשונה אלא של הנפש ואחרי כן של הרוח׃
Tamen unua estas ne tio, kio estas laŭspirita, sed tio, kio estas laŭanima; poste tio, kio estas laŭspirita.
האדם הראשון מן האדמה הוא של עפר והאדם השני הוא האדון מן השמים׃
La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo.
וכמו אשר הוא מעפר ככה גם אשר הם מעפר וכמו אשר הוא מן השמים ככה גם אשר הם מן השמים׃
Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaŭ la elpolvuloj; kaj kia estas la elĉielulo, tiaj estas ankaŭ la elĉieluloj.
וכאשר לבשנו דמות האדם אשר מעפר כן נלבש גם דמות האדם אשר מן השמים׃
Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo.
וזאת אני אמר אחי כי בשר ודם לא יוכל לרשת את מלכות האלהים ואשר יכלה לא יירש את אשר לא יכלה׃
Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon.
הנה סוד אגידה לכם הן לא כלנו נישן המות אבל כלנו נתחלף׃
Jen mi sciigas al vi misteron: Ni ne ĉiuj dormos, sed ni ĉiuj ŝanĝiĝos,
ברגע אחד כהרף עין כתקע השופר האחרון כי יתקע בשופר והמתים יחיו בלי כליון ואנחנו נתחלף׃
en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono: ĉar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos.
כי מה שעתה לכליון לבוש ילבש אל כליון ואמר ימות יבוש ילבש אל מות׃
Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon.
וכשילבש מה שעתה לכליון אל כליון ומה שעתה למות ילבש אל מות אז יהיה דבר הכתוב בלע המות לנצח׃
Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko.
איה עקצף המות איה שאול בצחונך׃
Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?
עקץ המות הוא החטא וכח החטא היא התורה׃
La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo;
אבל תודות לאלהים אשר נתן לנו הנצחון על ידי אדנינו ישוע המשיח׃
sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
על כן אחי חביבי התכוננו בל תמוטו והעדיפו בכל עת במעשה אדנינו מדעתכם כי לא לריק עמלכם באדנינו׃
Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.