Matthew 22

ויען ישוע ויסף דבר במשלים אליהם לאמר׃
Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:
דומה מלכות השמים למלך בשר ודם אשר עשה חתנה לבנו׃
La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo,
וישלח את עבדיו לקרא הקרואים אל החתנה ולא אבו לבוא׃
kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni.
ויסף שלח עבדים אחרים לאמר אמרו אל הקרואים הנה ערכתי את סעודתי שורי ומריאי טבוחים והכל מוכן באו אל החתנה׃
Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo.
והם לא שתו לבם לזאת וילכו להם זה אל שדהו וזה אל מסחרו׃
Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado;
והנשארים תפשו את עבדיו ויתעללו בם ויהרגום׃
kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin.
ויקצף המלך וישלח צבאותיו ויאבד את המרצחים ההם ואת עירם שרף באש׃
Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.
אז אמר אל עבדיו הן החתנה מוכנה והקרואים לא היו ראוים לה׃
Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj.
לכן לכו נא אל ראשי הדרכים וכל איש אשר תמצאו קראו אתו אל החתנה׃
Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo.
ויצאו העבדים ההם אל הדרכים ויאספו את כל אשר מצאו גם רעים גם טובים וימלא בית החתנה מסבים׃
Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj.
ויהי כבוא המלך לראות את המסבים וירא בהם איש ולא היה לבוש בגדי חתנה׃
Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston;
ויאמר אליו רעי איכה באת הנה ואין לך בגדי חתנה ויאלם׃
kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis.
ויאמר המלך למשרתים אסרו ידיו ורגליו ונשאתם והשלכתם אותו אל החשך החיצון שם תהיה היללה וחרק השנים׃
Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
כי רבים הם הקרואים ומעטים הנבחרים׃
Ĉar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.
וילכו הפרושים ויתיעצו איך יכשילהו בדבר׃
Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povos impliki lin per interparolado.
וישלחו אליו את תלמידיהם עם ההורדוסיים לאמר רבי ידענו כי איש אמת אתה ותורה באמת את דרך אלהים ולא תגור מפני איש כי אינך מכיר פני אדם׃
Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj.
לכן הגידה נא לנו את דעתך הנכון לנו לתת מס אל הקיסר אם לא׃
Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
וישוע ידע את רשעתם ויאמר החנפים מה תנסוני׃
Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj?
הראוני את מטבע המס ויביאו לו דינר׃
Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron.
ויאמר אליהם של מי הצורה הזאת והמכתב אשר עליו׃
Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo?
ויאמרו אליו של הקיסר ויאמר אליהם לכן תנו לקיסר את אשר לקיסר ולאלהים את אשר לאלהים׃
Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.
וכשמעם את זאת תמהו ויעזבהו וילכו להם׃
Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.
ביום ההוא נגשו אליו צדוקים האמרים כי אין תחית המתים וישאלו אתו לאמר׃
En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante:
רבי הן משה אמר איש כי ימות ובנים אין לו אחיו ייבם את אשתו והקים זרע לאחיו׃
Majstro, Moseo diris: Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edziĝu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.
ואתנו היו שבעה אחים והראשון נשא אשה וימת וזרע אין לו ויעזב את אשתו לאחיו׃
Estis ĉe ni sep fratoj; kaj la unua edziĝis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;
וכמו כן גם השני וכן גם השלישי עד השבעה׃
tiel same ankaŭ la dua, kaj la tria, ĝis la sepa.
ואחרי כלם מתה גם האשה׃
Kaj post ĉiuj la virino mortis.
ועתה בתחית המתים למי מן השבעה תהיה לאשה כי לכלם היתה׃
En la releviĝo do, por kiu el la sep ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj ŝin havis.
ויען ישוע ויאמר להם טעים אתם באשר אינכם יודעים את הכתובים וגם את גבורת האלהים׃
Sed Jesuo responde diris: Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.
כי בתחית המתים לא ישאו נשים ולא תנשאנה כי אם כמלאכי אלהים בשמים יהיו׃
Ĉar en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.
ועל דבר תחית המתים הלא קראתם את הנאמר לכם מפי האלהים לאמר׃
Sed pri la releviĝo el la mortintoj, ĉu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome:
אנכי אלהי אברהם ואלהי יצחק ואלהי יעקב והוא איננו אלהי המתים כי אם אלהי החיים׃
Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.
וישמע המון העם וישתומממו על תורתו׃
Kaj kiam la homamaso tion aŭdis, ili miregis pro lia instruado.
והפרושים כשמעם כי סכר פי הצדוקים ויועדו יחדו׃
Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis.
ואחד מהם מבין בתורה שאל אתו לנסותו לאמר׃
Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin:
רבי אי זו מצוה גדולה היא בתורה׃
Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo?
ויאמר ישוע אליו ואהבת את יהוה אלהיך בכל לבבך ובכל נפשך ובכל מדעך׃
Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.
זאת היא המצוה הגדולה והראשונה׃
Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
והשנית דומה לה ואהבת לרעך כמוך׃
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
בשתי המצות האלה כל התורה תלויה וגם הנביאים׃
De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.
ויהי בהקהל הפרושים וישאלם ישוע לאמר׃
Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis,
מה דעתכם על המשיח בן מי הוא ויאמרו אליו בן דוד׃
dirante: Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li: De David.
ויאמר אליהם ואיך קרא לו דוד ברוח אדון באמרו׃
Li diris al ili: Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:
נאם יהוה לאדני שב לימיני עד אשית איביך הדם לרגליך׃
La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
ועתה אם דוד קרא לו אדון איך הוא בנו׃
Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?
ולא יכל איש לענות אתו דבר ולא ערב עוד איש את לבו מן היום ההוא לשאל אותו׃
Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuraĝis fari al li demandon.