Luke 2

ויהי בימים ההם ותצא דת מאת הקיסר אוגוסטוס לספר את כל ישבי תבל׃
Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita.
וזה המפקד היה הראשון בהיות קוריניוס שליט בסוריא׃
Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio.
וילכו כלם להתפקד איש לעירו׃
Kaj ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo.
ויעל גם יוסף מן הגליל מעיר נצרת אל יהודה לעיר דוד הנקראה בית לחם כי היה מבית דוד וממשפחתו׃
Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David,
להתפקד עם מרים המארשה לו והיא הרה׃
por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda.
ויהי בהיותם שם וימלאו ימיה ללדת׃
Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo.
ותלד את בנה הבכור ותחתלהו ותשכיבהו באבוס כי לא היה להם מקום במלון׃
Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo.
ורעים היו בארץ ההיא לנים בשדה ושמרים את משמרות הלילה בעדרם׃
Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon.
והנה מלאך יהוה נצב עליהם וכבוד יהוה הופיע עליהם מסביב וייראו יראה גדולה׃
Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo.
ויאמר אליהם המלאך אל תיראו כי הנני מבשר אתכם שמחה גדולה אשר תהיה לכל העם׃
Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo;
כי היום ילד לכם בעיר דוד מושיע אשר הוא המשיח האדון׃
ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.
וזה לכם האות תמצאון ילד מחתל ומנח באבוס׃
Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo.
ויהי פתאם אצל המלאך המון צבא השמים והם משבחים את האלהים ואמרים׃
Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante:
כבוד במרומים לאלהים ובארץ שלום בבני אדם רצונו׃
Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.
ויהי כאשר עלו מעליהם המלאכים השמימה ויאמרו הרעים איש אל רעהו נעברה נא עד בית לחם ונראה המעשה הזה אשר הודיענו יהוה׃
Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia: Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni.
וימהרו לבוא וימצאו את מרים ואת יוסף ואת הילד שכב באבוס׃
Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo.
ויראו וישמיעו את הדבר הנאמר אליהם על הגער הזה׃
Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano.
וכל השמעים תמהו על הדברים אשר דברו אליהם הרעים׃
Kaj ĉiuj aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj.
ומרים שמרה את הדברים האלה ותחשבם בלבה׃
Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro.
וישובו הרעים מהללים ומשבחים את האלהים על כל אשר שמעו וראו כפי אשר נאמר אליהם׃
Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.
ויהי במלאת לנער שמנה ימים וימול ויקרא שמו ישוע כשם אשר קרא לו המלאך בטרם הרה בבטן׃
Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la anĝelo, antaŭ ol li estis en la ventro.
וימלאו ימי טהרה לפי תורת משה ויעלהו לירושלים להעמידו לפני יהוה׃
Kaj kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado laŭ la leĝo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo,
כאשר כתוב בתורת יהוה כל זכר פטר רחם יקרא קדש ליהוה׃
kiel estas skribite en la leĝo de la Eternulo: Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita al la Eternulo;
ולתת קרבן כאמור בתורת יהוה שתי תרים או שני בני יונה׃
kaj por alporti oferon laŭ tio, kio estas dirita en la leĝo de la Eternulo: Paron da turtoj, aŭ du kolombidojn.
והנה איש היה בירושלים ושמו שמעון והוא איש צדיק וחסיד מחכה לנחמת ישראל ורוח הקדש היה עליו׃
Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj ĉi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li.
ולו נגלה ברוח הקדש כי לא יראה מות עד ראותו את משיח יהוה׃
Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, ĝis li vidos la Kriston de la Eternulo.
ויבא ברוח אל המקדש ויהי כאשר הביאו הוריו את הנער ישוע לעשות עליו כמשפט התורה׃
Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laŭ la kutimo de la leĝo,
ויקחהו על זרעותיו ויברך את האלהים ויאמר׃
tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:
עתה תפטר את עבדך כדברך אדני בשלום׃
Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco,
כי ראו עיני את ישועתך׃
Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
אשר הכינות לפני כל העמים׃
Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
אור לגלות עיני הגוים ותפארת ישראל עמך׃
Lumon por malkaŝo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.
ויוסף ואמו תמהים על הדברים הנאמרים עליו׃
Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li;
ויברך אותם שמעון ויאמר אל מרים אמו הנה זה מוסד לנפילה ולתקומה לרבים בישראל ולאות מריבה׃
kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino: Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izrael, kaj por signo kontraŭparolata;
וגם בנפשך תחתר חרב למען תגלינה מחשבות לבב רבים׃
kaj ankaŭ vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu.
ותהי שם חנה אשה נביאה בת פנואל משבט אשר והיא באה בימים וחיתה עם בעלה שבע שנים אחרי בתוליה׃
Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Aŝer (ŝi estis grandaĝa, loĝinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco,
והיא אלמנה כארבע ושמנים שנה ולא משה מן המקדש ובצום ובתחנונים עבדה את האלהים לילה ויום׃
kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj preĝoj nokte kaj tage.
ותקם בשעה ההיא ותגש להדות ליהוה ותדבר עליו באזני כל המחכים לגאלה בירושלים׃
Kaj alveninte ĝuste en tiu horo, ŝi dankis Dion, kaj parolis pri li al ĉiuj, kiuj atendadis la elaĉeton de Jerusalem.
ויכלו את הכל כפי תורת יהוה וישובו הגלילה אל נצרת עירם׃
Kaj kiam ili jam faris ĉion, konforme al la leĝo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret.
ויגדל הנער ויחזק ברוח וימלא חכמה וחסד אלהים עמו׃
Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco; kaj la graco de Dio estis sur li.
ועלו הוריו ירושלים שנה בשנה לחג הפסח׃
Kaj liaj gepatroj iris ĉiujare al Jerusalem ĉe la Paska festo.
ויהי בהיותו בן שתים עשרה שנה ויעלו ירושלים כמשפט החג׃
Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laŭ la kutimo de la festo;
וימלאו את הימים וישובו ויותר ישוע הנער בירושלים ויוסף ואמו לא ידעו׃
kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, ĉe ilia returniĝo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis;
ויחשבו כי עם חבל הארחים הוא וילכו כדרך יום ויבקשהו בין הקרובים והמידעים׃
sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojaĝon, kaj serĉis lin inter siaj parencoj kaj konatoj;
ולא מצאהו וישבו ירושלים לבקשו׃
kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, serĉante lin.
ויהי אחרי שלשת ימים וימצאהו במקדש ישב בתוך המורים שמע אליהם ושאל אתם׃
Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, aŭskultante ilin kaj metante al ili demandojn;
וכל השמעים אליו השתוממו על שכלו ועל תשובתיו׃
kaj ĉiuj, kiuj aŭdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj.
ויהי כראותם אתו ויחרדו ותאמר אליו אמו בני מדוע ככה עשית לנו הנה אביך ואנכי בעצבת לב בקשנוך׃
Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li: Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni? jen via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo.
ויאמר אליהם למה זה בקשתם אתי הלא ידעתם כי עלי להיות באשר לאבי׃
Kaj li diris al ili: Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?
והם לא הבינו את הדבר אשר דבר אליהם׃
Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili.
וירד אתם ויבא אל נצרת ויכנע להם ואמו שמרה בלבה את כל הדברים האלה׃
Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro.
וישוע הלך וגדל בחכמה ומקומה ובחן עם אלהים ועם אנשים׃
Kaj Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio kaj homoj.