John 6

这事以后,耶稣渡过加利利海,就是提比里亚海。
Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de Tiberias.
有许多人因为看见他在病人身上所行的神迹,就跟随他。
Kaj granda homamaso lin sekvis, ĉar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj.
耶稣上了山,和门徒一同坐在那里。
Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj disĉiploj.
那时犹太人的逾越节近了。
Kaj la Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima.
耶稣举目看见许多人来,就对腓力说:我们从那里买饼叫这些人吃呢?
Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo: De kie ni aĉetu panojn, por ke ĉi tiuj manĝu?
他说这话是要试验腓力;他自己原知道要怎样行。
Tion li diris, por provi lin; ĉar li mem sciis, kion li faros.
腓力回答说:就是二十两银子的饼,叫他们各人吃一点也是不够的。
Filipo respondis al li: Panoj por ducent denaroj ne sufiĉus por ili, por ke ĉiu iometon ricevu.
有一个门徒,就是西门彼得的兄弟安得烈,对耶稣说:
Unu el liaj disĉiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li:
在这里有一个孩童,带著五个大麦饼、两条鱼,只是分给这许多人还算什么呢?
Ĉi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fiŝojn; sed kio estas tio por tiom da homoj?
耶稣说:你们叫众人坐下。原来那地方的草多,众人就坐下,数目约有五千。
Jesuo diris: Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidiĝis, nombre ĉirkaŭ kvin mil.
耶稣拿起饼来,祝谢了,就分给那坐著的人;分鱼也是这样,都随著他们所要的。
Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidiĝintoj; kaj tiel same el la fiŝoj tiom, kiom oni deziris.
他们吃饱了,耶稣对门徒说:把剩下的零碎收拾起来,免得有糟蹋的。
Kaj kiam ili satiĝis, li diris al siaj disĉiploj: Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu.
他们便将那五个大麦饼的零碎,就是众人吃了剩下的,收拾起来,装满了十二个篮子。
Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la manĝintoj.
众人看见耶稣所行的神迹,就说:这真是那要到世间来的先知!
Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris: Ĉi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.
耶稣既知道众人要来强逼他作王,就独自又退到山上去了。
Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin reĝo, denove fortiris sin sola al la monto.
到了晚上,他的门徒下海边去,
Kaj kiam vesperiĝis, liaj disĉiploj malsupreniris al la maro;
上了船,要过海往迦百农去。天已经黑了,耶稣还没有来到他们那里。
kaj enŝipiĝinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraŭ ne venis al ili.
忽然狂风大作,海就翻腾起来。
Kaj la maro malsereniĝis de forta vento, kiu blovis.
门徒摇橹,约行了十里多路,看见耶稣在海面上走,渐渐近了船,他们就害怕。
Kiam do ili remis proksimume dudek kvin ĝis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimiĝanta al la ŝipo; kaj ili timis.
耶稣对他们说:是我,不要怕!
Sed li diris al ili: Ĝi estas mi; ne timu.
门徒就喜欢接他上船,船立时到了他们所要去的地方。
Tiam ili volonte ricevis lin en la ŝipon, kaj tuj la ŝipo albordiĝis tien, kien ili veturis.
第二日,站在海那边的众人知道那里没有别的船,只有一只小船,又知道耶稣没有同他的门徒上船,乃是门徒自己去的。
La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia ŝipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la disĉiploj en la ŝipon, sed la disĉiploj solaj veturis
然而,有几只小船从提比里亚来,靠近主祝谢后分饼给人吃的地方。
(venis tamen ŝipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni manĝis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) —
众人见耶稣和门徒都不在那里,就上了船,往迦百农去找耶稣。
kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj disĉiploj, ili ankaŭ eniris la ŝipetojn kaj veturis al Kapernaum, serĉante Jesuon.
既在海那边找著了,就对他说:拉比,是几时到这里来的?
Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li: Rabeno, kiam vi venis ĉi tien?
耶稣回答说:我实实在在的告诉你们,你们找我,并不是因见了神迹,乃是因吃饼得饱。
Jesuo respondis al ili kaj diris: Vere, vere, mi diras al vi: Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis.
不要为那必坏的食物劳力,要为那存到永生的食物劳力,就是人子要赐给你们的,因为人子是父 神所印证的。
Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis.
众人问他说:我们当行什么,才算做 神的工呢?
Ili do diris al li: Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio?
耶稣回答说:信 神所差来的,这就是做 神的工。
Jesuo respondis kaj diris al ili: Jen la faro de Dio: kredi al tiu, kiun Li sendis.
他们又说:你行什么神迹,叫我们看见就信你;你到底做什么事呢?
Ili do diris al li: Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras?
我们的祖宗在旷野吃过吗哪,如经上写著说:他从天上赐下粮来给他们吃。
Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite: Li donis al ili ĉielan panon por manĝi.
耶稣说:我实实在在的告诉你们,那从天上来的粮不是摩西赐给你们的,乃是我父将天上来的真粮赐给你们。
Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ne Moseo donis al vi tiun ĉielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon.
因为 神的粮就是那从天上降下来、赐生命给世界的。
Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo.
他们说:主啊,常将这粮赐给我们!
Ili do diris al li: Sinjoro, ĉiam donu al ni tiun panon.
耶稣说:我就是生命的粮。到我这里来的,必定不饿;信我的,永远不渴。
Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.
只是我对你们说过,你们已经看见我,还是不信。
Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas.
凡父所赐给我的人必到我这里来;到我这里来的,我总不丢弃他。
Ĉio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos.
因为我从天上降下来,不是要按自己的意思行,乃是要按那差我来者的意思行。
Ĉar mi malsupreniris de la ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.
差我来者的意思就是:他所赐给我的,叫我一个也不失落,在末日却叫他复活。
Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el ĉio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu ĝin en la lasta tago.
因为我父的意思是叫一切见子而信的人得永生,并且在末日我要叫他复活。
Ĉar estas la volo de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
犹太人因为耶稣说我是从天上降下来的粮,就私下议论他,
La Judoj do murmuris pri li, ĉar li diris: Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo.
说:这不是约瑟的儿子耶稣么?他的父母我们岂不认得么?他如今怎么说我是从天上降下来的呢?
Kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras: Mi malsupreniris de la ĉielo?
耶稣回答说:你们不要大家议论。
Jesuo respondis kaj diris al ili: Ne murmuru inter vi.
若不是差我来的父吸引人,就没有能到我这里来的;到我这里来的,在末日我要叫他复活。
Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
在先知书上写著说:他们都要蒙 神的教训。凡听见父之教训又学习的,就到我这里来。
Estas skribite en la profetoj: Kaj ĉiuj estos instruitaj de Dio. Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro kaj lernis, venas al mi.
这不是说有人看见过父;惟独从 神来的,他看见过父。
Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron.
我实实在在的告诉你们,信的人有永生。
Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan.
我就是生命的粮。
Mi estas la pano de vivo.
你们的祖宗在旷野吃过吗哪,还是死了。
Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj mortis.
这是从天上降下来的粮,叫人吃了就不死。
Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu.
我是从天上降下来生命的粮;人若吃这粮,就必永远活著。我所要赐的粮就是我的肉,为世人之生命所赐的。
Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.
因此,犹太人彼此争论说:这个人怎能把他的肉给我们吃呢?
La Judoj do disputis inter si, dirante: Kiel ĉi tiu povas doni al ni sian karnon por manĝi?
耶稣说:我实实在在的告诉你们,你们若不吃人子的肉,不喝人子的血,就没有生命在你们里面。
Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon.
吃我肉、喝我血的人就有永生,在末日我要叫他复活。
Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
我的肉真是可吃的,我的血真是可喝的。
Ĉar mia karno estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo.
吃我肉、喝我血的人常在我里面,我也常在他里面。
Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li.
永活的父怎样差我来,我又因父活著;照样,吃我肉的人也要因我活著。
Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min manĝas, tiu vivos pro mi.
这就是从天上降下来的粮。吃这粮的人就永远活著,不像你们的祖宗吃过吗哪还是死了。
Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj mortis; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne.
这些话是耶稣在迦百农会堂里教训人说的。
Tion li diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum.
他的门徒中有好些人听见了,就说:这话甚难,谁能听呢?
Multaj do el liaj disĉiploj, aŭdinte tion, diris: Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin aŭskulti?
耶稣心里知道门徒为这话议论,就对他们说:这话是叫你们厌弃(原文是跌倒)吗?
Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj disĉiploj pri tio murmuris, diris al ili: Ĉu tio faligas vin?
倘或你们看见人子升到他原来所在之处,怎么样呢?
Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antaŭe estis?
叫人活著的乃是灵,肉体是无益的。我对你们所说的话就是灵,就是生命。
La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo.
只是你们中间有不信的人。耶稣从起头就知道谁不信他,谁要卖他。
Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. Ĉar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos.
耶稣又说:所以我对你们说过,若不是蒙我父的恩赐,没有人能到我这里来。
Kaj li diris: Tial mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia Patro.
从此,他门徒中多有退去的,不再和他同行。
Ĉe tio multaj el liaj disĉiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis.
耶稣就对那十二个门徒说:你们也要去吗?
Jesuo do diris al la dek du: Ĉu vi ankaŭ volas foriri?
西门彼得回答说:主啊,你有永生之道,我们还归从谁呢?
Simon Petro respondis al li: Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.
我们已经信了,又知道你是 神的圣者。
Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio.
耶稣说:我不是拣选了你们十二个门徒吗?但你们中间有一个是魔鬼。
Respondis al ili Jesuo: Ĉu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo?
耶稣这话是指著加略人西门的儿子犹大说的;他本是十二个门徒里的一个,后来要卖耶稣的。
Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; ĉar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin.