John 5

这事以后,到了犹太人的一个节期,耶稣就上耶路撒冷去。
Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.
在耶路撒冷,靠近羊门有一个池子,希伯来话叫作毕士大,旁边有五个廊子;
En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn.
里面躺著瞎眼的、瘸腿的、血气枯干的许多病人。(有古卷在此有:等候水动;
En tiuj kuŝis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo;
因为有天使按时下池子搅动那水,水动之后,谁先下去,无论害什么病就痊癒了。)
ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis.
在那里有一个人,病了三十八年。
Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco.
耶稣看见他躺著,知道他病了许久,就问他说:你要痊瘉吗?
Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li: Ĉu vi volas fariĝi sana?
病人回答说:先生,水动的时候,没有人把我放在池子里;我正去的时候,就有别人比我先下去。
La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi.
耶稣对他说:起来,拿你的褥子走吧!
Jesuo diris al li: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru.
那人立刻痊癒,就拿起褥子来走了。
Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.
那天是安息日,所以犹太人对那医好的人说:今天是安息日,你拿褥子是不可的。
La Judoj do diris al la resanigito: Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton.
他却回答说:那使我痊癒的,对我说:拿你的褥子走吧。
Li respondis: Tiu, kiu min sanigis, diris al mi: Prenu vian liton, kaj iru.
他们问他说:对你说拿褥子走的是什么人?
Ili demandis lin: Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi: Prenu kaj iru?
那医好的人不知道是谁;因为那里的人多,耶稣已经躲开了。
Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; ĉar Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso.
后来耶稣在殿里遇见他,对他说:你已经痊癒了,不要再犯罪,恐怕你遭遇的更加利害。
Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.
那人就去告诉犹太人,使他痊癒的是耶稣。
La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis.
所以犹太人逼迫耶稣,因为他在安息日做了这事。
Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.
耶稣就对他们说:我父做事直到如今,我也做事。
Sed Jesuo respondis al ili: Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras.
所以犹太人越发想要杀他;因他不但犯了安息日,并且称 神为他的父,将自己和 神当作平等。
Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaŭ diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.
耶稣对他们说:我实实在在的告诉你们,子凭著自己不能做什么,惟有看见父所做的,子才能做;父所做的事,子也照样做。
Jesuo do respondis kaj diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: La Filo ne povas per si mem fari ion, krom tio, kion li vidas la Patron faranta; ĉar kion ajn Li faras, tion la Filo tiel same ankaŭ faras.
父爱子,将自己所做的一切事指给他看,还要将比这更大的事指给他看,叫你们希奇。
Ĉar la Patro amas la Filon, kaj montras al li ĉion, kion Li mem faras; kaj Li montros al li farojn pli grandajn ol ĉi tio, por ke vi miru.
父怎样叫死人起来,使他们活著,子也照样随自己的意思使人活著。
Ĉar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaŭ la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas.
父不审判什么人,乃将审判的事全交与子,
Ĉar la Patro juĝas neniun, sed Li donis ĉian juĝon al la Filo,
叫人都尊敬子如同尊敬父一样。不尊敬子的,就是不尊敬差子来的父。
por ke ĉiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis.
我实实在在的告诉你们,那听我话、又信差我来者的,就有永生;不至于定罪,是已经出死入生了。
Vere, vere, mi diras al vi: Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon.
我实实在在的告诉你们,时候将到,现在就是了,死人要听见 神儿子的声音,听见的人就要活了。
Vere, vere, mi diras al vi: Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj aŭdos la voĉon de la Filo de Dio; kaj la aŭdintoj vivos.
因为父怎样在自己有生命,就赐给他儿子也照样在自己有生命,
Ĉar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaŭ, ke ĉi tiu havu en si mem vivon;
并且因为他是人子,就赐给他行审判的权柄。
kaj Li donis al li la rajton fari juĝon, ĉar li estas la Filo de homo.
你们不要把这事看作希奇。时候要到,凡在坟墓里的,都要听见他的声音,就出来;
Ne miru pro tio; ĉar venas horo, en kiu ĉiuj, kiuj estas en la tomboj, aŭdos lian voĉon,
行善的,复活得生;作恶的,复活定罪。
kaj eliros; la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo.
我凭著自己不能做什么,我怎么听见就怎么审判。我的审判也是公平的;因为我不求自己的意思,只求那差我来者的意思。
Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi aŭdas, tiel mi juĝas; kaj mia juĝo estas justa, ĉar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.
我若为自己作见证,我的见证就不真。
Se mi atestus pri mi mem, mia atesto ne estus vera.
另有一位给我作见证,我也知道他给我作的见证是真的。
Estas alia, kiu atestas pri mi; kaj mi scias, ke vera estas la atesto, kiun li atestas pri mi.
你们曾差人到约翰那里,他为真理作过见证。
Vi sendis al Johano, kaj li atestis pri la vero.
其实,我所受的见证不是从人来的;然而,我说这些话,为要叫你们得救。
Sed la atesto, kiun mi ricevas, ne estas el homo, tamen mi tion diras, por ke vi estu savitaj.
约翰是点著的明灯,你们情愿暂时喜欢他的光。
Li estis la lampo, kiu brulas kaj lumas; kaj vi volis ĝoji kelkan tempon en lia lumo.
但我有比约翰更大的见证;因为父交给我要我成就的事,就是我所做的事,这便见证我是父所差来的。
Sed la atesto, kiun mi havas, estas pli granda ol la atesto de Johano; ĉar la laboroj, kiujn la Patro donis al mi por fini, tiuj samaj laboroj, kiujn mi faras, atestas pri mi, ke la Patro min sendis.
差我来的父也为我作过见证。你们从来没有听见他的声音,也没有看见他的形像。
Kaj la Patro, kiu min sendis, atestis pri mi. Vi nek aŭdis iam Lian voĉon, nek vidis Lian formon.
你们并没有他的道存在心里;因为他所差来的,你们不信。
Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en vi, ĉar vi ne kredas al tiu, kiun Li sendis.
你们查考圣经(或作:应当查考圣经),因你们以为内中有永生;给我作见证的就是这经。
Vi esploras la Skribojn, ĉar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi;
然而,你们不肯到我这里来得生命。
kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon.
我不受从人来的荣耀。
De homoj mi ne prenas gloron.
但我知道,你们心里没有 神的爱。
Sed mi vin scias, ke vi ne havas en vi la amon al Dio.
我奉我父的名来,你们并不接待我;若有别人奉自己的名来,你们倒要接待他。
Mi venis en la nomo de mia Patro, kaj vi min ne akceptas; se alia venos en sia propra nomo, vi lin akceptos.
你们互相受荣耀,却不求从独一之 神来的荣耀,怎能信我呢?
Kiel povas kredi vi, kiuj prenas gloron unu de alia, kaj la gloron, kiu venas de la sola Dio, vi ne serĉas?
不要想我在父面前要告你们;有一位告你们的,就是你们所仰赖的摩西。
Ne pensu, ke mi akuzos vin antaŭ la Patro; ekzistas unu, kiu akuzas vin, Moseo, al kiu vi esperas.
你们如果信摩西,也必信我,因为他书上有指著我写的话。
Ĉar se vi kredus al Moseo, vi ankaŭ kredus al mi, ĉar li skribis pri mi.
你们若不信他的书,怎能信我的话呢?
Sed se vi ne kredas liajn skribojn, kiel vi kredos miajn vortojn?