Job 15

Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
Ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencaĵoj?
Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas.
Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas preĝon antaŭ Dio.
Ĉar via malbonago instigas vian buŝon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj.
Vin kondamnas via buŝo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraŭ vi.
Ĉu vi naskiĝis la unua homo? Ĉu vi estas kreita pli frue ol la altaĵoj?
Ĉu vi aŭdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la saĝon?
Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas?
Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro.
Ĉu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta?
Kial vin tiel levas via koro, Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj,
Ke vi direktas kontraŭ Dion vian koleron, Kaj elirigis el via buŝo tiajn vortojn?
Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava?
Vidu, inter Liaj sanktuloj ne ĉiuj estas fidindaj, Kaj la ĉielo ne estas pura en Liaj okuloj:
Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.
Mi montros al vi, aŭskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos,
Kion saĝuloj diris kaj ne kaŝis antaŭ siaj patroj,
Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero, Kaj fremdulo ne trairis meze de ili:
Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kaŝita antaŭ li;
Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.
Li ne esperas, ke li saviĝos el mallumo; Kaj li serĉas ĉirkaŭe glavon.
Li vagadas, serĉante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo.
Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel reĝo, pretiĝinta por batalo;
Pro tio, ke li etendis sian manon kontraŭ Dion Kaj kontraŭstaris al la Plejpotenculo,
Kuris kontraŭ Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj ŝildoj.
Li kovris sian vizaĝon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.
Li loĝas en urboj ruinigitaj, En domoj ne loĝataj, Destinitaj esti ŝtonamasoj.
Li ne restos riĉa, lia bonstato ne teniĝos, Kaj lia havaĵo ne disvastiĝos sur la tero.
Li ne forkliniĝos de mallumo; Flamo velksekigos liajn branĉojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia buŝo.
La erarinto ne fidu vantaĵon, Ĉar vanta estos lia rekompenco.
Antaŭtempe li finiĝos, Kaj lia branĉo ne estos verda.
Lia nematura bero estos deŝirita, kiel ĉe vinbertrunko; Kaj lia floro defalos, kiel ĉe olivarbo.
Ĉar la anaro de la hipokrituloj senhomiĝos; Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subaĉeton.
Ili gravediĝis per malpiaĵo kaj naskis pekon, Kaj ilia ventro pretigas malicaĵon.