Proverbs 20

לץ היין המה שכר וכל שגה בו לא יחכם׃
La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkaĵo estas sovaĝa; Kaj kiu delogiĝas per ili, tiu ne estas prudenta.
נהם ככפיר אימת מלך מתעברו חוטא נפשו׃
Minaco de reĝo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraŭ sia animo.
כבוד לאיש שבת מריב וכל אויל יתגלע׃
Estas honoro por homo ĉesigi malpacon; Sed ĉiu malsaĝulo estas malpacema.
מחרף עצל לא יחרש ישאל בקציר ואין׃
En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en aŭtuno, kaj li nenion ricevos.
מים עמקים עצה בלב איש ואיש תבונה ידלנה׃
Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo saĝa ĝin elĉerpos.
רב אדם יקרא איש חסדו ואיש אמונים מי ימצא׃
Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?
מתהלך בתמו צדיק אשרי בניו אחריו׃
Virtulo iras en sia senpekeco; Feliĉaj estas liaj infanoj post li.
מלך יושב על כסא דין מזרה בעיניו כל רע׃
Reĝo, kiu sidas sur trono de juĝo, Disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan.
מי יאמר זכיתי לבי טהרתי מחטאתי׃
Kiu povas diri: Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?
אבן ואבן איפה ואיפה תועבת יהוה גם שניהם׃
Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
גם במעלליו יתנכר נער אם זך ואם ישר פעלו׃
Eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj, Ĉu estas pura kaj justa lia konduto.
אזן שמעת ועין ראה יהוה עשה גם שניהם׃
Orelon aŭdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.
אל תאהב שנה פן תורש פקח עיניך שבע לחם׃
Ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satiĝos de pano.
רע רע יאמר הקונה ואזל לו אז יתהלל׃
Malbona, malbona, diras la aĉetanto; Sed kiam li foriris, tiam li fanfaronas.
יש זהב ורב פנינים וכלי יקר שפתי דעת׃
Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed buŝo prudenta estas multevalora ilo.
לקח בגדו כי ערב זר ובעד נכרים חבלהו׃
Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.
ערב לאיש לחם שקר ואחר ימלא פיהו חצץ׃
Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj.
מחשבות בעצה תכון ובתחבלות עשה מלחמה׃
Intencoj fortikiĝas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente.
גולה סוד הולך רכיל ולפתה שפתיו לא תתערב׃
Kiu malkaŝas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikiĝu kun tiu, kiu havas larĝan buŝon.
מקלל אביו ואמו ידעך נרו באישון חשך׃
Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo.
נחלה מבחלת בראשנה ואחריתה לא תברך׃
Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.
אל תאמר אשלמה רע קוה ליהוה וישע לך׃
Ne diru: Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.
תועבת יהוה אבן ואבן ומאזני מרמה לא טוב׃
Neegalaj peziloj estas abomenaĵo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona.
מיהוה מצעדי גבר ואדם מה יבין דרכו׃
La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon?
מוקש אדם ילע קדש ואחר נדרים לבקר׃
Ĝi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso.
מזרה רשעים מלך חכם וישב עליהם אופן׃
Saĝa reĝo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.
נר יהוה נשמת אדם חפש כל חדרי בטן׃
La animo de homo estas lumilo de la Eternulo; Ĝi esploras ĉiujn internaĵojn de la korpo.
חסד ואמת יצרו מלך וסעד בחסד כסאו׃
Favorkoreco kaj veremeco hardas reĝon; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon.
תפארת בחורים כחם והדר זקנים שיבה׃
Gloro por junuloj estas ilia forto, Kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco.
חברות פצע תמריק ברע ומכות חדרי בטן׃
Vundoj de batoj devas penetri en malbonulon, Kaj frapoj devas iri profunde en lian korpon.