Proverbs 19

טוב רש הולך בתמו מעקש שפתיו והוא כסיל׃
Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbuŝulo kaj malsaĝulo.
גם בלא דעת נפש לא טוב ואץ ברגלים חוטא׃
Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon.
אולת אדם תסלף דרכו ועל יהוה יזעף לבו׃
Malsaĝeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon.
הון יסיף רעים רבים ודל מרעהו יפרד׃
Riĉeco donas multon da amikoj; Sed malriĉulo estas forlasata de sia amiko.
עד שקרים לא ינקה ויפיח כזבים לא ימלט׃
Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne saviĝos.
רבים יחלו פני נדיב וכל הרע לאיש מתן׃
Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.
כל אחי רש שנאהו אף כי מרעהו רחקו ממנו מרדף אמרים לא המה׃
Ĉiuj fratoj de malriĉulo lin malamas; Tiom pli malproksimiĝas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj.
קנה לב אהב נפשו שמר תבונה למצא טוב׃
Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon.
עד שקרים לא ינקה ויפיח כזבים יאבד׃
Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.
לא נאוה לכסיל תענוג אף כי לעבד משל בשרים׃
Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj.
שכל אדם האריך אפו ותפארתו עבר על פשע׃
Saĝo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon.
נהם ככפיר זעף מלך וכטל על עשב רצונו׃
Kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.
הות לאביו בן כסיל ודלף טרד מדיני אשה׃
Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado.
בית והון נחלת אבות ומיהוה אשה משכלת׃
Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo.
עצלה תפיל תרדמה ונפש רמיה תרעב׃
Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.
שמר מצוה שמר נפשו בוזה דרכיו יומת׃
Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.
מלוה יהוה חונן דל וגמלו ישלם לו׃
Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.
יסר בנך כי יש תקוה ואל המיתו אל תשא נפשך׃
Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.
גרל חמה נשא ענש כי אם תציל ועוד תוסף׃
Koleranto devas esti punata; Ĉar se vi lin indulgos, li fariĝos ankoraŭ pli kolerema.
שמע עצה וקבל מוסר למען תחכם באחריתך׃
Aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu saĝa.
רבות מחשבות בלב איש ועצת יהוה היא תקום׃
Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.
תאות אדם חסדו וטוב רש מאיש כזב׃
Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema.
יראת יהוה לחיים ושבע ילין בל יפקד רע׃
Timo antaŭ la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.
טמן עצל ידו בצלחת גם אל פיהו לא ישיבנה׃
Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas.
לץ תכה ופתי יערם והוכיח לנבון יבין דעת׃
Se vi batos blasfemanton, sensciulo fariĝos atenta; Se oni punas saĝulon, li komprenas la instruon.
משדד אב יבריח אם בן מביש ומחפיר׃
Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda.
חדל בני לשמע מוסר לשגות מאמרי דעת׃
Ĉesu, mia filo, aŭskulti admonon Kaj tamen dekliniĝi de la vortoj de la instruo.
עד בליעל יליץ משפט ופי רשעים יבלע און׃
Fripona atestanto mokas juĝon; Kaj la buŝo de malvirtuloj englutas maljustaĵon.
נכונו ללצים שפטים ומהלמות לגו כסילים׃
La blasfemantojn atendas punoj, Kaj batoj la dorson de malsaĝuloj.