Job 27

ויסף איוב שאת משלו ויאמר׃
Kaj Ijob daŭrigis siajn sentencojn, kaj diris:
חי אל הסיר משפטי ושדי המר נפשי׃
Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:
כי כל עוד נשמתי בי ורוח אלוה באפי׃
Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo,
אם תדברנה שפתי עולה ולשוני אם יהגה רמיה׃
Miaj lipoj ne eldiros malĝustaĵon, Kaj mia lango ne diros malveraĵon.
חלילה לי אם אצדיק אתכם עד אגוע לא אסיר תמתי ממני׃
Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; Ĝis mia morto mi ne ĉesos rigardi min kiel senkulpan.
בצדקתי החזקתי ולא ארפה לא יחרף לבבי מימי׃
Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos ĝin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riproĉon pri tio.
יהי כרשע איבי ומתקוממי כעול׃
Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontraŭulo kiel malpiulo.
כי מה תקות חנף כי יבצע כי ישל אלוה נפשו׃
Ĉar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elŝiras lian animon?
הצעקתו ישמע אל כי תבוא עליו צרה׃
Ĉu lian kriadon Dio aŭskultos, Kiam trafos lin malfeliĉo?
אם על שדי יתענג יקרא אלוה בכל עת׃
Ĉu li povas havi ĝuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en ĉiu tempo?
אורה אתכם ביד אל אשר עם שדי לא אכחד׃
Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kaŝos antaŭ vi tion, kio estas ĉe la Plejpotenculo.
הן אתם כלכם חזיתם ולמה זה הבל תהבלו׃
Jen vi ĉiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavaĵon?
זה חלק אדם רשע עם אל ונחלת עריצים משדי יקחו׃
Tia estas la sorto de malbona homo ĉe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo:
אם ירבו בניו למו חרב וצאצאיו לא ישבעו לחם׃
Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon.
שרידו במות יקברו ואלמנתיו לא תבכינה׃
Tiujn, kiuj restos ĉe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros.
אם יצבר כעפר כסף וכחמר יכין מלבוש׃
Se li kolektos arĝenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon,
יכין וצדיק ילבש וכסף נקי יחלק׃
Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la arĝenton.
בנה כעש ביתו וכסכה עשה נצר׃
Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si laŭbon.
עשיר ישכב ולא יאסף עיניו פקח ואיננו׃
Li kuŝiĝas riĉa, kaj nenion kunportas; Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas.
תשיגהו כמים בלהות לילה גנבתו סופה׃
Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego.
ישאהו קדים וילך וישערהו ממקמו׃
Levos lin vento orienta, kaj foriros, Kaj forblovos lin de lia loko.
וישלך עליו ולא יחמל מידו ברוח יברח׃
Li tion ĵetos sur lin senkompate; De Lia mano li kuros kaj kuros.
ישפק עלימו כפימו וישרק עליו ממקמו׃
Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.