Job 28

כי יש לכסף מוצא ומקום לזהב יזקו׃
La arĝento havas lokon, kie oni ĝin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas.
ברזל מעפר יקח ואבן יצוק נחושה׃
La fero estas ricevata el polvo, Kaj el ŝtono oni fandas la kupron.
קץ שם לחשך ולכל תכלית הוא חוקר אבן אפל וצלמות׃
Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la ŝtonojn el grandega mallumo.
פרץ נחל מעם גר הנשכחים מני רגל דלו מאנוש נעו׃
Oni fosas kavon tie, kie oni loĝas; Kaj tie, kie paŝas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.
ארץ ממנה יצא לחם ותחתיה נהפך כמו אש׃
La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaŭ per fajro.
מקום ספיר אבניה ועפרת זהב לו׃
Ĝiaj ŝtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron.
נתיב לא ידעו עיט ולא שזפתו עין איה׃
La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko ĝin ne vidis.
לא הדריכהו בני שחץ לא עדה עליו שחל׃
Ne paŝis sur ĝi sovaĝaj bestoj, Ne iris sur ĝi leono.
בחלמיש שלח ידו הפך משרש הרים׃
Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.
בצורות יארים בקע וכל יקר ראתה עינו׃
En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo.
מבכי נהרות חבש ותעלמה יצא אור׃
Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kaŝitaĵon oni eltiras al la lumo.
והחכמה מאין תמצא ואי זה מקום בינה׃
Sed kie oni trovas la saĝon? Kaj kie estas la loko de prudento?
לא ידע אנוש ערכה ולא תמצא בארץ החיים׃
La homo ne scias ĝian prezon; Kaj ĝi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.
תהום אמר לא בי היא וים אמר אין עמדי׃
La abismo diras: Ne en mi ĝi estas; La maro diras: Ĝi ne troviĝas ĉe mi.
לא יתן סגור תחתיה ולא ישקל כסף מחירה׃
Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron, Oni ne pesas arĝenton page por ĝi.
לא תסלה בכתם אופיר בשהם יקר וספיר׃
Oni ne taksas ĝin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro.
לא יערכנה זהב וזכוכית ותמורתה כלי פז׃
Ne valoregalas al ĝi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro.
ראמות וגביש לא יזכר ומשך חכמה מפנינים׃
Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de saĝo estas pli valora ol perloj.
לא יערכנה פטדת כוש בכתם טהור לא תסלה׃
Ne valoregalas al ĝi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti ĝia prezo.
והחכמה מאין תבוא ואי זה מקום בינה׃
De kie venas la saĝo? Kaj kie estas la loko de prudento?
ונעלמה מעיני כל חי ומעוף השמים נסתרה׃
Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la ĉielo.
אבדון ומות אמרו באזנינו שמענו שמעה׃
La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi.
אלהים הבין דרכה והוא ידע את מקומה׃
Dio komprenas ĝian vojon, Kaj Li scias ĝian lokon;
כי הוא לקצות הארץ יביט תחת כל השמים יראה׃
Ĉar Li rigardas ĝis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta ĉielo.
לעשות לרוח משקל ומים תכן במדה׃
Kiam Li donis pezon al la vento Kaj aranĝis la akvon laŭmezure,
בעשתו למטר חק ודרך לחזיז קלות׃
Kiam Li starigis leĝon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro:
אז ראה ויספרה הכינה וגם חקרה׃
Tiam Li vidis ĝin kaj anoncis ĝin, Pretigis ĝin kaj esploris ĝin;
ויאמר לאדם הן יראת אדני היא חכמה וסור מרע בינה׃
Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, Kaj evitado de malbono estas prudento.