Matthew 24

Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj disĉiploj venis al li, por montri al li la konstruaĵojn de la templo.
ויצא ישוע מן המקדש ללכת לדרכו ויגשו תלמידיו להראותו את בניני המקדש׃
Sed li responde diris al ili: Ĉu vi ne vidas ĉion tion? vere mi diras al vi: Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.
ויען ישוע ויאמר אליהם הראיתם את כל אלה אמן אמר אני לכם לא תשאר פה אבן על אבן אשר לא תתפרק׃
Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la disĉiploj venis aparte al li, dirante: Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo?
וישב על הר הזיתים ויגשו אליו התלמידים לבדם ויאמרו אמר נא לנו מתי תהיה זאת ומה הוא אות בואך ואות קץ העולם׃
Kaj Jesuo, respondante, diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu.
ויען ישוע ויאמר להם ראו פן יתעה אתכם איש׃
Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.
כי רבים יבאו בשמי לאמר אני הוא המשיח והתעו רבים׃
Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.
ואתם עתידים לשמע מלחמות ושמעות מלחמה ראו פן תבהלו כי היו תהיה כל זאת אך עדן אין הקץ׃
Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj.
כי יקום גוי על גוי וממלכה על ממלכה והיה רעב ודבר ורעש הנה והנה׃
Sed ĉio tio estas komenco de suferoj.
וכל אלה רק ראשית החבלים׃
Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo.
אז ימסרו אתכם לעני והמיתו אתכם והייתם שנואים לכל הגוים למען שמי׃
Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.
ואז יכשלו רבים ומסרו איש את רעהו ושנאו איש את אחיו׃
Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn.
ונביאי שקר רבים יקומו והתעו רבים׃
Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos.
ומפני אשר ירבה הרשע תפוג אהבת רבים׃
Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.
והמחכה עד עת קץ הוא יושע׃
Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.
ותקרא בשורת המלכות הזאת בתבל כלה לעדות לכל הגוים ואחר יבוא הקץ׃
Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu),
לכן כאשר תראו שקוץ משמם האמור על ידי דניאל הנביא עומד במקום קדש הקרא יבין׃
tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj;
אז נוס ינוסו אנשי יהודה אל ההרים׃
kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo;
ואשר על הגג אל ירד לשאת דבר מביתו׃
kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.
ואשר בשדה אל ישב הביתה לשאת את מלבושו׃
Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!
ואוי להרות ולמיניקות בימים ההם׃
Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato;
אך התפללו אשר מנוסתכם לא תהיה בחרף ולא בשבת׃
ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos.
כי אז תהיה צרה גדולה אשר כמוה לא נהיתה מראשית העולם עד עתה וכמוה לא תהיה עוד׃
Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.
ולולא נקצרו הימים ההם לא יושע כל בשר אך למען הבחירים יקצרו הימים ההם׃
Tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ: Tie; ne kredu;
וכי יאמר אליכם איש בעת ההיא הנה פה המשיח או הנו שם אל תאמינו׃
ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn.
כי יקומו משיחי שקר ונביאי שקר ויתנו אתות גדלות ומופתים למען התעות אף את הבחירים אם יוכלו׃
Jen mi antaŭdiris al vi.
הנה מראש הגדתי לכם׃
Se oni do diros al vi: Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aŭ: Jen li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu.
לכן כי יאמרו אליכם הנו במדבר אל תצאו הנו בחדרים אל תאמינו׃
Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo.
כי כברק היוצא ממזרח ומאיר עד מערב כן יהיה גם בואו של בן האדם׃
Kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj.
כי באשר החלל שם יקבצו הנשרים׃
Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos;
ומיד אחרי צרת הימים ההם תחשך השמש והירח לא יגיה אורו והכוכבים יפלו מן השמים וכחות השמים יתמוטטו׃
kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.
אז אות בן האדם יראה בשמים וספדו כל משפחות הארץ וראו את בן האדם בא עם ענני השמים בגבורה וכבוד רב׃
Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.
וישלח את מלאכיו בקול שופר גדול ויקבצו את בחיריו מארבע הרוחות למקצה השמים ועד קצה השמים׃
De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima;
למדו נא את משל התאנה כאשר ירטב ענפה ופרחו עליה ידעתם כי קרוב הקיץ׃
tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.
כן גם אתם בראותכם את כל אלה דעו כי קרוב הוא לפתח׃
Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos.
אמן אמר אני לכם כי לא יעבר הדור הזה עד אשר יהיו כל אלה׃
La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
השמים והארץ יעברו ודברי לא יעברון׃
Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj de la ĉielo, nek la Filo, sed la Patro sola.
אך היום ההוא והשעה ההיא אין איש יודע אתה גם לא מלאכי השמים בלתי אבי לבדו׃
Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo.
וכימי נח כן יהיה גם בואו של בן האדם׃
Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,
כי כאשר בימי המבול היו אכלים ושתים נשאים נשים ונתנים אתן לאנשים עד היום אשר בא נח אל התבה׃
kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo.
ולא ידעו עד בוא המבול וישחת את כלם כן יהיה גם בואו של בן האדם׃
Tiam du viroj estos sur kampo: unu estos prenita, kaj la alia lasita;
אז יהיו שנים בשדה אחד יאסף ואחד יעזב׃
du virinoj estos muelantaj apud muelilo: unu estos prenita, kaj la alia lasita.
שתים טוחנות ברחים אחת תאסף ואחת תעזב׃
Tial viglu; ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos.
לכן שקדו כי אינכם יודעים באי זו שעה יבא אדניכם׃
Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la ŝtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi.
ואת זאת הבינו אשר לו ידע בעל הבית באי זו אשמורה יבא הגנב כי עתה שקד ולא הניח לחתר את ביתו׃
Tial vi ankaŭ estu pretaj; ĉar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.
לכן היו נכונים גם אתם כי בשעה אשר לא תדמו יבוא בן האדם׃
Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutraĵon ĝustatempe?
מי הוא אפוא העבד הנאמן והנבון אשר הפקידו אדניו על בני ביתו לתת להם את אכלם בעתו׃
Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta.
אשרי העבד אשר אדניו בבואו ימצאהו עשה כן׃
Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin.
אמן אמר אני לכם כי יפקידהו על כל אשר לו׃
Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro: Mia sinjoro malfruas;
ואם העבד הרע יאמר בלבו בשש אדני לבוא׃
kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj manĝi kaj trinki kun la drinkuloj,
ויחל להכות את חבריו ואכל ושתה עם הסובאים׃
la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias,
בוא יבוא אדני העבד ההוא ביום לא יצפה ובשעה לא ידע׃
kaj distranĉos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
וישסף אתו וישים את חלקו עם החנפים שם תהיה היללה וחרק השנים׃