Exodus 25

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de ĉiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.
דבר אל בני ישראל ויקחו לי תרומה מאת כל איש אשר ידבנו לבו תקחו את תרומתי׃
Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili: oro kaj arĝento kaj kupro,
וזאת התרומה אשר תקחו מאתם זהב וכסף ונחשת׃
kaj blua teksaĵo kaj purpura kaj ruĝa, kaj bisino kaj kapra lano,
ותכלת וארגמן ותולעת שני ושש ועזים׃
kaj virŝafaj feloj ruĝe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno,
וערת אילם מאדמים וערת תחשים ועצי שטים׃
oleo por lumigado, aromaĵoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,
שמן למאר בשמים לשמן המשחה ולקטרת הסמים׃
ŝtonoj oniksaj kaj ŝtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustaĵo.
אבני שהם ואבני מלאים לאפד ולחשן׃
Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi loĝu inter ili.
ועשו לי מקדש ושכנתי בתוכם׃
Laŭ ĉio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Loĝejo kaj la bildon de ĉiuj ĝiaj objektoj, tiel faru.
ככל אשר אני מראה אותך את תבנית המשכן ואת תבנית כל כליו וכן תעשו׃
Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.
ועשו ארון עצי שטים אמתים וחצי ארכו ואמה וחצי רחבו ואמה וחצי קמתו׃
Kaj tegu ĝin per pura oro, interne kaj ekstere tegu ĝin, kaj faru sur ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
וצפית אתו זהב טהור מבית ומחוץ תצפנו ועשית עליו זר זהב סביב׃
Kaj fandu por ĝi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur ĝiaj kvar anguloj: du ringojn sur unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko.
ויצקת לו ארבע טבעת זהב ונתתה על ארבע פעמתיו ושתי טבעת על צלעו האחת ושתי טבעת על צלעו השנית׃
Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro.
ועשית בדי עצי שטים וצפית אתם זהב׃
Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili.
והבאת את הבדים בטבעת על צלעת הארן לשאת את הארן בהם׃
En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de ĝi.
בטבעת הארן יהיו הבדים לא יסרו ממנו׃
Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.
ונתת אל הארן את העדת אשר אתן אליך׃
Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo.
ועשית כפרת זהב טהור אמתים וחצי ארכה ואמה וחצי רחבה׃
Kaj faru du kerubojn el oro; per forĝa laboro faru ilin ĉe la du randoj de la fermoplato.
ועשית שנים כרבים זהב מקשה תעשה אתם משני קצות הכפרת׃
Faru unu kerubon ĉe unu flanko kaj unu kerubon ĉe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj.
ועשה כרוב אחד מקצה מזה וכרוב אחד מקצה מזה מן הכפרת תעשו את הכרבים על שני קצותיו׃
Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estu unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizaĝoj de la keruboj.
והיו הכרבים פרשי כנפים למעלה סככים בכנפיהם על הכפרת ופניהם איש אל אחיו אל הכפרת יהיו פני הכרבים׃
Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi.
ונתת את הכפרת על הארן מלמעלה ואל הארן תתן את העדת אשר אתן אליך׃
Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri ĉio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.
ונועדתי לך שם ודברתי אתך מעל הכפרת מבין שני הכרבים אשר על ארן העדת את כל אשר אצוה אותך אל בני ישראל׃
Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.
ועשית שלחן עצי שטים אמתים ארכו ואמה רחבו ואמה וחצי קמתו׃
Kaj tegu ĝin per pura oro, kaj faru al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
וצפית אתו זהב טהור ועשית לו זר זהב סביב׃
Kaj faru ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj faru oran kronon ĉirkaŭ la listelo.
ועשית לו מסגרת טפח סביב ועשית זר זהב למסגרתו סביב׃
Kaj faru por ĝi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj.
ועשית לו ארבע טבעת זהב ונתת את הטבעת על ארבע הפאת אשר לארבע רגליו׃
Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por stangoj, por porti la tablon.
לעמת המסגרת תהיין הטבעת לבתים לבדים לשאת את השלחן׃
Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon.
ועשית את הבדים עצי שטים וצפית אתם זהב ונשא בם את השלחן׃
Kaj faru ĝiajn pladojn kaj ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kalikojn kaj ĝiajn kruĉojn, per kiuj oni verŝos; el pura oro faru ilin.
ועשית קערתיו וכפתיו וקשותיו ומנקיתיו אשר יסך בהן זהב טהור תעשה אתם׃
Kaj metu sur la tablon panon de propono antaŭ Mi ĉiam.
ונתת על השלחן לחם פנים לפני תמיד׃
Kaj faru kandelabron el pura oro, per forĝa laboro estu farita la kandelabro; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaru el ĝi.
ועשית מנרת זהב טהור מקשה תעשה המנורה ירכה וקנה גביעיה כפתריה ופרחיה ממנה יהיו׃
Kaj ses branĉoj devas elstari el ĝiaj flankoj: tri branĉoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri branĉoj de la kandelabro el la alia flanko;
וששה קנים יצאים מצדיה שלשה קני מנרה מצדה האחד ושלשה קני מנרה מצדה השני׃
tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu branĉo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia branĉo; tiel sur la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro.
שלשה גבעים משקדים בקנה האחד כפתר ופרח ושלשה גבעים משקדים בקנה האחד כפתר ופרח כן לששת הקנים היצאים מן המנרה׃
Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj.
ובמנרה ארבעה גבעים משקדים כפתריה ופרחיה׃
Kaj kapeto sub unu paro da branĉoj, kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria paro da branĉoj; tiel por la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro.
וכפתר תחת שני הקנים ממנה וכפתר תחת שני הקנים ממנה וכפתר תחת שני הקנים ממנה לששת הקנים היצאים מן המנרה׃
La kapetoj kaj branĉoj devas elstari el ĝi; ĉio devas esti unu forĝita tutaĵo el pura oro.
כפתריהם וקנתם ממנה יהיו כלה מקשה אחת זהב טהור׃
Kaj faru por ĝi sep lucernojn; kaj starigu sur ĝi ĝiajn lucernojn, ke ili lumu sur ĝian antaŭan flankon.
ועשית את נרתיה שבעה והעלה את נרתיה והאיר על עבר פניה׃
Kaj ĝiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro.
ומלקחיה ומחתתיה זהב טהור׃
El kikaro da pura oro oni faru ĝin kaj ĉiujn tiujn apartenaĵojn.
ככר זהב טהור יעשה אתה את כל הכלים האלה׃
Kaj rigardu kaj faru laŭ ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
וראה ועשה בתבניתם אשר אתה מראה בהר׃