Exodus 26

La tabernaklon faru el dek tapiŝoj el tordita bisino, kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo; kerubojn artiste laboritajn faru sur ili.
ואת המשכן תעשה עשר יריעת שש משזר ותכלת וארגמן ותלעת שני כרבים מעשה חשב תעשה אתם׃
La longo de ĉiu tapiŝo estu dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por ĉiuj tapiŝoj.
ארך היריעה האחת שמנה ועשרים באמה ורחב ארבע באמה היריעה האחת מדה אחת לכל היריעת׃
Kvin tapiŝoj estu kunigitaj unu kun la alia, kaj la kvin ceteraj tapiŝoj estu ankaŭ kunigitaj unu kun la alia.
חמש היריעת תהיין חברת אשה אל אחתה וחמש יריעת חברת אשה אל אחתה׃
Kaj faru maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj tiel same faru sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo.
ועשית ללאת תכלת על שפת היריעה האחת מקצה בחברת וכן תעשה בשפת היריעה הקיצונה במחברת השנית׃
Kvindek maŝojn faru sur unu tapiŝo, kaj kvindek maŝojn faru sur la rando de tiu tapiŝo, sur kiu estas la dua flanko de la kuniĝo; la maŝoj devas esti reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia.
חמשים ללאת תעשה ביריעה האחת וחמשים ללאת תעשה בקצה היריעה אשר במחברת השנית מקבילת הללאת אשה אל אחתה׃
Kaj faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapiŝojn unu kun la alia per la hoketoj, por ke la tabernaklo fariĝu unu tutaĵo.
ועשית חמשים קרסי זהב וחברת את היריעת אשה אל אחתה בקרסים והיה המשכן אחד׃
Kaj faru tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapiŝojn faru.
ועשית יריעת עזים לאהל על המשכן עשתי עשרה יריעת תעשה אתם׃
La longo de ĉiu tapiŝo estu tridek ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por la dek unu tapiŝoj.
ארך היריעה האחת שלשים באמה ורחב ארבע באמה היריעה האחת מדה אחת לעשתי עשרה יריעת׃
Kaj kunigu kvin tapiŝojn aparte kaj ses tapiŝojn aparte, kaj la sesan tapiŝon faldu duige antaŭ la tabernaklo.
וחברת את חמש היריעת לבד ואת שש היריעת לבד וכפלת את היריעה הששית אל מול פני האהל׃
Kaj faru kvindek maŝojn sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj kvindek maŝojn sur la rando de la dua kuniĝa tapiŝo.
ועשית חמשים ללאת על שפת היריעה האחת הקיצנה בחברת וחמשים ללאת על שפת היריעה החברת השנית׃
Kaj faru kvindek kuprajn hoketojn, kaj metu la hoketojn en la maŝojn, por ke vi kunigu la tendon kaj ĝi estu unu tutaĵo.
ועשית קרסי נחשת חמשים והבאת את הקרסים בללאת וחברת את האהל והיה אחד׃
Kaj el la superflua pendanta parto de la tapiŝoj de la kovro, duono de la superflua tapiŝa parto superpendu super la malantaŭa flanko de la tabernaklo.
וסרח העדף ביריעת האהל חצי היריעה העדפת תסרח על אחרי המשכן׃
Kaj po unu ulno ĉiuflanke el la superflua longo de la tapiŝoj superpendu super ambaŭ flankoj de la tabernaklo, por kovri ĝin.
והאמה מזה והאמה מזה בעדף בארך יריעת האהל יהיה סרוח על צדי המשכן מזה ומזה לכסתו׃
Kaj faru kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj kaj ankoraŭ kovron el antilopaj feloj supre.
ועשית מכסה לאהל ערת אילם מאדמים ומכסה ערת תחשים מלמעלה׃
Kaj faru starantajn tabulojn por la tabernaklo el akacia ligno.
ועשית את הקרשים למשכן עצי שטים עמדים׃
Dek ulnoj estu la longo de ĉiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la larĝo de ĉiu tabulo.
עשר אמות ארך הקרש ואמה וחצי האמה רחב הקרש האחד׃
Du pivotoj estu ĉe ĉiu tabulo, alĝustigitaj unu al la alia; tiel faru ĉe ĉiuj tabuloj de la tabernaklo.
שתי ידות לקרש האחד משלבת אשה אל אחתה כן תעשה לכל קרשי המשכן׃
Kaj faru la tabulojn por la tabernaklo: dudek tabuloj staru sur la flanko suda.
ועשית את הקרשים למשכן עשרים קרש לפאת נגבה תימנה׃
Kaj kvardek arĝentajn bazojn faru sub la dudek tabuloj: du bazojn sub ĉiu tabulo, por ĝiaj du pivotoj.
וארבעים אדני כסף תעשה תחת עשרים הקרש שני אדנים תחת הקרש האחד לשתי ידתיו ושני אדנים תחת הקרש האחד לשתי ידתיו׃
Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, estu dudek tabuloj,
ולצלע המשכן השנית לפאת צפון עשרים קרש׃
kaj kvardek arĝentaj bazoj por ili, po du bazoj sub ĉiu tabulo.
וארבעים אדניהם כסף שני אדנים תחת הקרש האחד ושני אדנים תחת הקרש האחד׃
Kaj sur la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente, faru ses tabulojn.
ולירכתי המשכן ימה תעשה ששה קרשים׃
Kaj du tabulojn faru en la anguloj de la tabernaklo sur la malantaŭa flanko.
ושני קרשים תעשה למקצעת המשכן בירכתים׃
Ili estu kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel ĝi estu kun ili ambaŭ; por ambaŭ anguloj ili estu.
ויהיו תאמים מלמטה ויחדו יהיו תמים על ראשו אל הטבעת האחת כן יהיה לשניהם לשני המקצעת יהיו׃
Tiel estu ok tabuloj, kaj ĉe ili dek ses arĝentaj bazoj, po du bazoj sub ĉiu tabulo.
והיו שמנה קרשים ואדניהם כסף ששה עשר אדנים שני אדנים תחת הקרש האחד ושני אדנים תחת הקרש האחד׃
Kaj faru riglilojn el akacia ligno, kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,
ועשית בריחם עצי שטים חמשה לקרשי צלע המשכן האחד׃
kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente.
וחמשה בריחם לקרשי צלע המשכן השנית וחמשה בריחם לקרשי צלע המשכן לירכתים ימה׃
Kaj la meza riglilo meze de la tabuloj ŝoviĝu de unu fino ĝis la alia.
והבריח התיכן בתוך הקרשים מברח מן הקצה אל הקצה׃
Kaj la tabulojn tegu per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, faru el oro, kaj la riglilojn tegu per oro.
ואת הקרשים תצפה זהב ואת טבעתיהם תעשה זהב בתים לבריחם וצפית את הבריחם זהב׃
Starigu la tabernaklon laŭ ĝia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
והקמת את המשכן כמשפטו אשר הראית בהר׃
Kaj faru kurtenon el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; artiste laboritaj keruboj estu faritaj sur ĝi.
ועשית פרכת תכלת וארגמן ותולעת שני ושש משזר מעשה חשב יעשה אתה כרבים׃
Kaj pendigu ĝin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj havantaj orajn hokojn kaj arĝentajn bazojn.
ונתתה אתה על ארבעה עמודי שטים מצפים זהב וויהם זהב על ארבעה אדני כסף׃
Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo.
ונתתה את הפרכת תחת הקרסים והבאת שמה מבית לפרכת את ארון העדות והבדילה הפרכת לכם בין הקדש ובין קדש הקדשים׃
Kaj metu la fermoplaton sur la keston de atesto en la plejsanktejo.
ונתת את הכפרת על ארון העדת בקדש הקדשים׃
Kaj starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraŭ la tablo, en la suda parto de la tabernaklo; la tablon starigu en la norda parto.
ושמת את השלחן מחוץ לפרכת ואת המנרה נכח השלחן על צלע המשכן תימנה והשלחן תתן על צלע צפון׃
Kaj faru kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj;
ועשית מסך לפתח האהל תכלת וארגמן ותולעת שני ושש משזר מעשה רקם׃
kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.
ועשית למסך חמשה עמודי שטים וצפית אתם זהב וויהם זהב ויצקת להם חמשה אדני נחשת׃