Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estu unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizaĝoj de la keruboj.
Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri ĉio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.
Kaj faru kandelabron el pura oro, per forĝa laboro estu farita la kandelabro; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaru el ĝi.
tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu branĉo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia branĉo; tiel sur la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro.
Kaj kapeto sub unu paro da branĉoj, kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria paro da branĉoj; tiel por la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro.