Luke 23

Kaj la tuta ĉeestantaro leviĝis, kaj kondukis lin antaŭ Pilaton.
ויקם כל קהלם ויוליכהו אל פילטוס׃
Kaj ili komencis akuzi lin, dirante: Ni trovis ĉi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, reĝo.
ויחלו לדבר עליו שטנה לאמר את זה מצאנו מסית את העם ומנע אתו מתת מס אל הקיסר באמרו כי הוא מלך המשיח׃
Kaj Pilato demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris: Vi diras.
וישאלהו פילטוס לאמר האתה הוא מלך היהודים ויען אתו ויאמר אתה אמרת׃
Kaj Pilato diris al la ĉefpastroj kaj homamasoj: Mi trovas nenian kulpon en ĉi tiu viro.
ויאמר פילטוס אל ראשי הכהנים ואל המון העם לא מצאתי דבר אשם באיש הזה׃
Sed ili insistis, dirante: Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, eĉ ĝis ĉi tie.
והם התאמצו לדבר מדיח הוא את העם בלמדו בכל יהודה החל מן הגליל ועד הנה׃
Sed kiam Pilato tion aŭdis, li demandis, ĉu la viro estas Galileano.
ויהי כשמע פילטוס את שם הגליל וישאל אם הוא איש גלילי׃
Kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el sub la aŭtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaŭ ĉeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.
וכאשר ידע כי מממשלת הורדוס הוא שלחו אל הורדוס אשר היה גם הוא בירושלים בימים האלה׃
Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege ĝojis; ĉar de longe li deziris vidi lin, ĉar li jam aŭdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li.
וישמח הורדוס עד מאד כראותו את ישוע כי מימים רבים אוה לראת אתו על כי שמע את שמעו ויקו לראת אות אשר יעשה׃
Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion.
וירב לשאל אותו והוא לא השיב אתו דבר׃
Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante.
ויעמדו הכהנים הגדולים והסופרים ויתחזקו לדבר עליו שטנה׃
Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato.
ויבז אתו הורדוס עם צבאותיו ויהתל בו וילבש אותו בגד זהורית וישלחהו אל פילטוס׃
Kaj Herodo kaj Pilato fariĝis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; ĉar antaŭe ili havis inter si malamon.
ביום ההוא נהיו פילטוס והורדוס לאהבים יחדו כי מלפנים איבה היתה בינתם׃
Kaj Pilato, kunvokinte la ĉefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon,
ויקרא פילטוס את ראשי הכהנים ואת השרים ואת העם׃
diris al ili: Vi alkondukis antaŭ min ĉi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaŭ vi, mi trovis nenian kulpon en ĉi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;
ויאמר אליהם הבאתם לפני את האיש הזה כמסית את העם והנה אני חקרתיו לעיניכם ולא מצאתי באיש הזה אשמת מאומה מן הדברים אשר אתם טוענים עליו׃
nek Herodo ankaŭ, ĉar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.
וגם הורדוס לא מצא כי שלחתי אתכם אליו והנה אין בו חטא משפט מות׃
Tial mi lin skurĝos kaj liberigos.
על כן איסרנו ואפטרנו׃
Ĉar li devis liberigi unu al ili dum la festo.
ועליו היה לפטר להם איש אחד בימי החג׃
Sed amase ili kriis, dirante: Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;
ויצעקו כל המונם ויאמרו הסר את זה ופטר לנו את בר אבא׃
kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis ĵetita en malliberejon.
והוא היה משלך בית האסורים על דבר מרד אשר נהיה בעיר ועל דבר רצח׃
Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;
ויסף פילטוס לשאת קולו כי חפץ לפטר את ישוע׃
sed ili laŭte kriis, dirante: Krucumu, krucumu lin.
והמה צעקו אליו לאמר הצלב אותו הצלב׃
Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos.
ויאמר אליהם פעם שלישית מה אפוא עשה זה רעה כל אשמת מות לא מצאתי בו על כן איסרנו ואפטרנו׃
Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis.
ויפצרו בו בקול גדול ויבקשו כי יצלב ויחזק קולם וקול הכהנים הגדולים׃
Kaj Pilato donis juĝon, ke plenumiĝu ilia postulo.
ויגזר פילטוס כי תעשה בקשתם׃
Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis ĵetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.
ויפטר להם את המשלך בית האסורים על דבר מרד ורצח את אשר שאלו ואת ישוע מסר לרצונם׃
Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti ĝin post Jesuo.
וכאשר הוליכהו משם ויחזיקו באיש אחד הבא מן השדה ושמו שמעון איש קוריני וישימו עליו את הצלב לשאת אחרי ישוע׃
Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li.
וילכו אחריו המון עם רב והמון נשים והנה ספדות ומקוננות עליו׃
Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.
ויפן ישוע ויאמר אליהן בנות ירושלים אל תבכינה עלי כי אם על נפשכן בכינה ועל בניכן׃
Ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros: Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.
כי הנה ימים באים ואמרו אשרי העקרות ואשרי המעים אשר לא ילדו והשדים אשר לא היניקו׃
Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin.
אז יחלו לאמר אל ההרים נפלו עלינו ואל הגבעות כסונו׃
Ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?
כי אם יעשו כזאת בעץ הלח מה יעשה ביבש׃
Kaj estis kondukataj kun li ankaŭ aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.
וגם שנים אחרים אנשי בליעל מוצאים אתו למות׃
Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.
ויהי כאשר באו אל המקום הנקרא גלגלתא ויצלבו אתו שם ואת אנשי הבליעל זה לימינו וזה לשמאלו׃
Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn.
ויאמר ישוע אבי סלח להם כי לא ידעו מה הם עשים ויחלקו בגדיו להם ויפילו גורל׃
Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin, dirante: Aliajn li savis: li savu sin mem, se ĉi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.
והעם עמד שם וראה וילעגו לו השרים לאמר את אחרים הושיע יושע נא את נפשו אם הוא המשיח בחיר האלהים׃
Kaj ŝercis pri li ankaŭ la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron,
ויהתלו בו אנשי הצבא ויגשו ויביאו לו חמץ׃
kaj dirante: Se vi estas la Reĝo de la Judoj, savu vin.
ויאמרו אם אתה הוא מלך היהודים הושע את נפשך׃
Kaj estis ankaŭ surskribo super li: ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ.
וגם מכתב היה ממעל לו בכתב יוני ורומי ועברי זה הוא מלך היהודים׃
Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante: Ĉu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin.
ואחד מאנשי הבליעל התלוים גדפו לאמר הלא אתה המשיח הושע את עצמך ואתנו׃
Sed la alia responde admonis lin, dirante: Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno.
ויען האחר ויגער בו לאמר האינך ירא את האלהים בהיותך בעצם הענש הזה׃
Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan.
והן אנחנו בו כמשפט כי לקחנו כפי מעשינו אבל זה לא עשה מאומה רע׃
Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.
ויאמר אל ישוע זכרני נא אדני בבאך במלכותך׃
Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.
ויאמר ישוע אליו אמן אמר אני לך כי היום תהיה עמדי בגן עדן׃
Kaj jam estis ĉirkaŭ la sesa horo, kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, ĉar la sunlumo mankis;
ויהי כשעה הששית והנה חשך על כל הארץ עד השעה התשיעית׃
kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo.
ויחשך השמש ותקרע פרכת ההיכל לשנים קרעים׃
Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.
ויקרא ישוע בקול גדול ויאמר אבי בידך אפקיד רוחי ובאמרו זאת נפח נפשו׃
Kaj kiam la centestro vidis la okazantaĵon, li gloris Dion, dirante: Ĉi tiu estis ja justulo.
וירא שר המאה את אשר נהיתה ויתן כבוד לאלהים לאמר אכן האיש הזה צדיק היה׃
Kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kunvenis al ĉi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintaĵojn, reiris, frapante al si la bruston.
וכל המון העם אשר התאספו יחד למראה הזה בהביטם אל כל אשר נעשה תופפו על לבביהם וישובו׃
Kaj ĉiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.
וכל מידעיו עמדו מרחוק וגם הנשים אשר הלכו אתו מן הגליל ועיניהן ראות את אלה׃
Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa
והנה איש ושמו יוסף והוא מן היעצים איש טוב וצדיק מן הרמתים עיר היהודים׃
(li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio,
אשר לא הסכים לעצתם ולפעלם ומחכה גם הוא למלכות האלהים׃
irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo.
ויגש אל פילטוס וישאל ממנו את גוית ישוע׃
Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis.
ויורד אתה ויכרכה בסדינים וישימה בקבר חצוב בסלע אשר עדן לא הושם בו אדם׃
Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis.
ויום ערב שבת היה והשבת הגיעה׃
Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita.
ותלכנה אחריו מן הנשים אשר באו אתו מן הגליל ותחזינה את הקבר ואת אשר הושם בו גויתו׃
Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono.
ואחרי שובן הכינו סמים ומרקחות ובשבת שבתו כפי המצוה׃