Mark 1

 神的儿子,耶稣基督福音的起头。
La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.
正如先知以赛亚(有古卷无以赛亚三个字)书上记著说:看哪,我要差遣我的使者在你前面,预备道路。
Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi sendas Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos vian vojon;
在旷野有人声喊著说:预备主的道,修直他的路。
Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn;
照这话,约翰来了,在旷野施洗,传悔改的洗礼,使罪得赦。
venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj.
犹太全地和耶路撒冷的人,都出去到约翰那里,承认他们的罪,在约旦河里受他的洗。
Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.
约翰穿骆驼毛的衣服腰束皮带,吃的是蝗虫、野蜜。
Kaj Johano estis vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon.
他传道说:有一位在我以后来的,能力比我更大,我就是弯腰给他解鞋带也是不配的。
Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi.
我是用水给你们施洗,他却要用圣灵给你们施洗。
Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.
那时,耶稣从加利利的拿撒勒来,在约旦河里受了约翰的洗。
Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan.
他从水里一上来,就看见天裂开了,圣灵彷彿鸽子,降在他身上。
Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin;
又有声音从天上来,说:你是我的爱子,我喜悦你。
kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
圣灵就把耶稣催到旷野里去。
Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton.
他在旷野四十天,受撒但的试探,并与野兽同在一处,且有天使来伺候他。
Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li.
约翰下监以后,耶稣来到加利利,宣传 神的福音,
Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio,
说:日期满了, 神的国近了。你们当悔改,信福音!
kaj dirante: La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio.
耶稣顺著加利利的海边走,看见西门和西门的兄弟安得烈在海里撒网;他们本是打鱼的。
Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, ĵetantajn reton en la maron; ĉar ili estis fiŝkaptistoj.
耶稣对他们说:来跟从我,我要叫你们得人如得鱼一样。
Kaj Jesuo diris al ili: Venu post mi, kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj.
他们就立刻舍了网,跟从了他。
Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
耶稣稍往前走,又见西庇太的儿子雅各和雅各的兄弟约翰在船上补网。
Kaj irinte iom antaŭen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaŭ estis en la ŝipeto, riparante la retojn.
耶稣随即招呼他们,他们就把父亲西庇太和雇工人留在船上,跟从耶稣去了。
Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la ŝipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.
到了迦百农,耶稣就在安息日进了会堂教训人。
Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis.
众人很希奇他的教训;因为他教训他们,正像有权柄的人,不像文士。
Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj.
在会堂里,有一个人被污鬼附著。他喊叫说:
Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis,
说拿撒勒人耶稣,我们与你有什么相干?你来灭我们么?我知道你是谁,乃是 神的圣者。
dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio.
耶稣责备他说:不要作声!从这人身上出来吧。
Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li.
污鬼叫那人抽了一阵疯,大声喊叫,就出来了。
Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li.
众人都惊讶,以致彼此对问说:这是什么事?是个新道理啊!他用权柄吩咐污鬼,连污鬼也听从了他。
Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin.
耶稣的名声就传遍了加利利的四方。
Kaj tuj la famo pri li disvastiĝis ĉie en la tutan ĉirkaŭaĵon de Galileo.
他们一出会堂,就同著雅各、约翰,进了西门和安得烈的家。
Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano.
西门的岳母正害热病躺著,就有人告诉耶稣。
Sed la bopatrino de Simon kuŝis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri ŝi;
耶稣进前拉著他的手,扶他起来,热就退了,他就服事他们。
kaj veninte, li prenis ŝian manon kaj levis ŝin; kaj la febro forlasis ŝin, kaj ŝi servis al ili.
天晚日落的时候,有人带著一切害病的,和被鬼附的,来到耶稣跟前。
Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li ĉiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj.
合城的人都聚集在门前。
Kaj la tuta urbo kolektiĝis ĉe la pordo.
耶稣治好了许多害各样病的人,又赶出许多鬼,不许鬼说话,因为鬼认识他。
Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, ĉar ili konis lin.
次日早晨,天未亮的时候,耶稣起来,到旷野地方去,在那里祷告。
Kaj matene, antaŭ ol la nokto pasis, li leviĝis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie preĝadis.
西门和同伴追了他去,
Kaj Simon kaj liaj kunuloj elserĉis lin;
遇见了就对他说:众人都找你。
kaj ili trovis lin, kaj diris al li: Ĉiuj vin serĉas.
耶稣对他们说:我们可以往别处去,到邻近的乡村,我也好在那里传道,因为我是为这事出来的。
Kaj li diris al ili: Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaŭ prediku; ĉar por tio mi venis.
于是在加利利全地,进了会堂,传道,赶鬼。
Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.
有一个长大痲疯的来求耶稣,向他跪下,说:你若肯,必能叫我洁净了。
Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li: Se vi nur volas, vi povas min purigi.
耶稣动了慈心,就伸手摸他,说:我肯,你洁净了吧!
Kaj kortuŝite, li etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris al li: Mi volas; estu purigita.
大痲疯即时离开他,他就洁净了。
Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis pura.
耶稣严严的嘱咐他,就打发他走,
Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin,
对他说:你要谨慎,什么话都不可告诉人,只要去把身体给祭司察看,又因为你洁净了,献上摩西所吩咐的礼物,对众人作证据。
kaj diris al li: Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili.
那人出去,倒说许多的话,把这件事传扬开了,叫耶稣以后不得再明明的进城,只好在外边旷野地方。人从各处都就了他来。
Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkaŝe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el ĉie.