Mark 2

过了些日子,耶稣又进了迦百农。人听见他在房子里,
Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciiĝis, ke li estas en domo.
就有许多人聚集,甚至连门前都没有空地;耶稣就对他们讲道。
Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko eĉ apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton.
有人带著一个瘫子来见耶稣,是用四个人抬来的;
Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj.
因为人多,不得近前,就把耶稣所在的房子,拆了房顶,既拆通了,就把瘫子连所躺卧的褥子都缒下来。
Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte ĝin, ili mallevis la liton, sur kiu kuŝis la paralizulo.
耶稣见他们的信心,就对瘫子说:小子,你的罪赦了。
Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo: Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
有几个文士坐在那里,心里议论,说:
Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj:
这个人为什么这样说呢?他说僭妄的话了。除了 神以外,谁能赦罪呢?
Kial tiu tiel parolas? li blasfemas: kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola?
耶稣心中知道他们自己心里这样议论,就说:你们心里为什么这样议论呢?
Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili: Kial vi tion diskutas en viaj koroj?
或对瘫子说你的罪赦了,或说起来!拿你的褥子行走;那一样容易呢?
Kio estas pli facila: diri al la paralizulo: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu, prenu vian liton, kaj piediru?
但要叫你们知道,人子在地上有赦罪的权柄。就对瘫子说:
Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — li diris al la paralizulo:
我吩咐你,起来!拿你的褥子回家去吧。
Mi diras al vi: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
那人就起来,立刻拿著褥子,当众人面前出去了,以致众人都惊奇,归荣耀与 神,说:我们从来没有见过这样的事!
Kaj li leviĝis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj, tiel ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante: Neniam ni vidis ion tian.
耶稣又出到海边去,众人都就了他来,他便教训他们。
Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso venis al li, kaj li instruis ilin.
耶稣经过的时候,看见亚勒腓的儿子利未坐在税关上,就对他说:你跟从我来。他就起来,跟从了耶稣。
Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan ĉe la impostejo, kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin.
耶稣在利未家里坐席的时候,有好些税吏和罪人与耶稣并门徒一同坐席;因为这样的人多,他们也跟随耶稣。
Kaj li sidis ĉe manĝo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj disĉiploj; ĉar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin.
法利赛人中的文士(有古卷:文士和法利赛人)看见耶稣和罪人并税吏一同吃饭,就对他门徒说:他和税吏并罪人一同吃喝吗?
Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li manĝas kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj disĉiploj: Li manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj.
耶稣听见,就对他们说:康健的人用不著医生,有病的人才用得著。我来本不是召义人,乃是召罪人。
Kaj aŭdinte tion, Jesuo diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj: mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.
当下,约翰的门徒和法利赛人禁食。他们来问耶稣说:约翰的门徒和法利赛人的门徒禁食,你的门徒倒不禁食,这是为什么呢?
Kaj la disĉiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li: Kial fastas la disĉiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas?
耶稣对他们说:新郎和陪伴之人同在的时候,陪伴之人岂能禁食呢?新郎还同在,他们不能禁食。
Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas fasti, dum la fianĉo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fianĉon, ili ne povas fasti.
但日子将到,新郎要离开他们,那日他们就要禁食。
Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj.
没有人把新布缝在旧衣服上,恐怕所补上的新布带坏了旧衣服,破的就更大了。
Neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigaĵo ion forprenas de la malnova ŝtofo, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas.
也没有人把新酒装在旧皮袋里,恐怕酒把皮袋裂开,酒和皮袋就都坏了;惟把新酒装在新皮袋里。
Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn.
耶稣当安息日从麦地经过。他门徒行路的时候,掐了麦穗。
Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj komencis dum la vojiro deŝiri la spikojn.
法利赛人对耶稣说:看哪,他们在安息日为什么做不可做的事呢?
Kaj la Fariseoj diris al li: Jen kial ili en la sabato faras tion, kio ne estas permesata?
耶稣对他们说:经上记著大卫和跟从他的人缺乏饥饿之时所做的事,你们没有念过吗?
Kaj li diris al ili: Ĉu vi neniam legis, kion faris David, kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj?
当亚比亚他作大祭司的时候,怎么进了 神的殿,吃了陈设饼,又给跟从他的人吃。这饼除了祭司以外,人都不可吃。
Ke li eniris en la domon de Dio, kiam Ebjatar estis ĉefpastro, kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estas permesate krom al la pastroj, kaj donis ankaŭ al siaj kunuloj?
又对他们说:安息日是为人设立的,人不是为安息日设立的。
Kaj li diris al ili: La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato;
所以,人子也是安息日的主。
tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato.