Psalms 104

ברכי נפשי את יהוה יהוה אלהי גדלת מאד הוד והדר לבשת׃
Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita;
עטה אור כשלמה נוטה שמים כיריעה׃
Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon;
המקרה במים עליותיו השם עבים רכובו המהלך על כנפי רוח׃
Kiu aranĝas sur la akvo Siajn ĉambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento;
עשה מלאכיו רוחות משרתיו אש להט׃
Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;
יסד ארץ על מכוניה בל תמוט עולם ועד׃
Kiu fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj, Ke ĝi neniam ŝanceliĝos.
תהום כלבוש כסיתו על הרים יעמדו מים׃
La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo;
מן גערתך ינוסון מן קול רעמך יחפזון׃
De Via minaco ĝi kuras, De la voĉo de Via tondro ĝi forrapidas.
יעלו הרים ירדו בקעות אל מקום זה יסדת להם׃
Ĝi leviĝas sur montojn, malleviĝas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por ĝi.
גבול שמת בל יעברון בל ישובון לכסות הארץ׃
Vi faris limon, kiun ĝi ne superpaŝos, Por ke ĝi ne revenu por kovri la teron.
המשלח מעינים בנחלים בין הרים יהלכון׃
Vi sendas fontojn al la riveroj, Kiuj iras inter montoj;
ישקו כל חיתו שדי ישברו פראים צמאם׃
Ili trinkigas ĉiujn kampajn bestojn; Sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon.
עליהם עוף השמים ישכון מבין עפאים יתנו קול׃
Apud ili loĝas la birdoj ĉielaj, El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon.
משקה הרים מעליותיו מפרי מעשיך תשבע הארץ׃
Vi trinkigas la montojn el Viaj ĉambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satiĝas la tero.
מצמיח חציר לבהמה ועשב לעבדת האדם להוציא לחם מן הארץ׃
Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdaĵon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero.
ויין ישמח לבב אנוש להצהיל פנים משמן ולחם לבב אנוש יסעד׃
Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizaĝo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.
ישבעו עצי יהוה ארזי לבנון אשר נטע׃
Satiĝas la arboj de la Eternulo, La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;
אשר שם צפרים יקננו חסידה ברושים ביתה׃
Kaj tie nestas birdoj; Cikonio havas sian loĝejon sur abioj;
הרים הגבהים ליעלים סלעים מחסה לשפנים׃
La altaj montoj estas por la ibeksoj, La rokoj estas rifuĝejo por la hirakoj.
עשה ירח למועדים שמש ידע מבואו׃
Li aranĝis la lunon laŭ la partoj de tempo; La suno scias sian subiron.
תשת חשך ויהי לילה בו תרמש כל חיתו יער׃
Vi sendas mallumon, kaj fariĝas nokto, Dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj;
הכפירים שאגים לטרף ולבקש מאל אכלם׃
La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian manĝaĵon.
תזרח השמש יאספון ואל מעונתם ירבצון׃
Kiam leviĝas la suno, Ili sin kaŝas kaj kuŝiĝas en siaj loĝejoj.
יצא אדם לפעלו ולעבדתו עדי ערב׃
Eliras homo por sia okupiĝo, Por sia laboro ĝis la vespero.
מה רבו מעשיך יהוה כלם בחכמה עשית מלאה הארץ קנינך׃
Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Ĉion Vi faris kun saĝo; La tero estas plena de Viaj faritaĵoj.
זה הים גדול ורחב ידים שם רמש ואין מספר חיות קטנות עם גדלות׃
Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampaĵoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj;
שם אניות יהלכון לויתן זה יצרת לשחק בו׃
Tie iras ŝipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu.
כלם אליך ישברון לתת אכלם בעתו׃
Ĉiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo.
תתן להם ילקטון תפתח ידך ישבעון טוב׃
Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satiĝas de bonaĵo.
תסתיר פניך יבהלון תסף רוחם יגועון ואל עפרם ישובון׃
Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.
תשלח רוחך יבראון ותחדש פני אדמה׃
Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreiĝas; Kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero.
יהי כבוד יהוה לעולם ישמח יהוה במעשיו׃
Gloro al la Eternulo estu eterne; La Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj.
המביט לארץ ותרעד יגע בהרים ויעשנו׃
Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas; Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas.
אשירה ליהוה בחיי אזמרה לאלהי בעודי׃
Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.
יערב עליו שיחי אנכי אשמח ביהוה׃
Agrabla estu al Li mia meditado; Mi ĝojos pri la Eternulo.
יתמו חטאים מן הארץ ורשעים עוד אינם ברכי נפשי את יהוה הללו יה׃
Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja!