Psalms 103

לדוד ברכי נפשי את יהוה וכל קרבי את שם קדשו׃
Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.
ברכי נפשי את יהוה ואל תשכחי כל גמוליו׃
Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.
הסלח לכל עונכי הרפא לכל תחלאיכי׃
Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;
הגואל משחת חייכי המעטרכי חסד ורחמים׃
Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;
המשביע בטוב עדיך תתחדש כנשר נעוריכי׃
Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon, Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo.
עשה צדקות יהוה ומשפטים לכל עשוקים׃
La Eternulo faras justecon kaj juĝon al ĉiuj prematoj.
יודיע דרכיו למשה לבני ישראל עלילותיו׃
Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj.
רחום וחנון יהוה ארך אפים ורב חסד׃
Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona.
לא לנצח יריב ולא לעולם יטור׃
Ne eterne Li indignas, Kaj ne por ĉiam Li koleras.
לא כחטאינו עשה לנו ולא כעונתינו גמל עלינו׃
Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni.
כי כגבה שמים על הארץ גבר חסדו על יראיו׃
Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.
כרחק מזרח ממערב הרחיק ממנו את פשעינו׃
Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.
כרחם אב על בנים רחם יהוה על יראיו׃
Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.
כי הוא ידע יצרנו זכור כי עפר אנחנו׃
Ĉar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo.
אנוש כחציר ימיו כציץ השדה כן יציץ׃
La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras.
כי רוח עברה בו ואיננו ולא יכירנו עוד מקומו׃
Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas; Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas.
וחסד יהוה מעולם ועד עולם על יראיו וצדקתו לבני בנים׃
Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,
לשמרי בריתו ולזכרי פקדיו לעשותם׃
Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.
יהוה בשמים הכין כסאו ומלכותו בכל משלה׃
La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon; Kaj Lia reĝeco regas ĉion.
ברכו יהוה מלאכיו גברי כח עשי דברו לשמע בקול דברו׃
Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto.
ברכו יהוה כל צבאיו משרתיו עשי רצונו׃
Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.
ברכו יהוה כל מעשיו בכל מקמות ממשלתו ברכי נפשי את יהוה׃
Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj, En ĉiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.