Psalms 102

תפלה לעני כי יעטף ולפני יהוה ישפך שיחו יהוה שמעה תפלתי ושועתי אליך תבוא׃
Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon; Kaj mia krio venu al Vi.
אל תסתר פניך ממני ביום צר לי הטה אלי אזנך ביום אקרא מהר ענני׃
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide aŭskultu min.
כי כלו בעשן ימי ועצמותי כמו קד נחרו׃
Ĉar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj ĉirkaŭbrulis kiel en forno.
הוכה כעשב ויבש לבי כי שכחתי מאכל לחמי׃
Falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro, Ĉar mi forgesis manĝi mian panon.
מקול אנחתי דבקה עצמי לבשרי׃
De la voĉo de mia plorado Algluiĝis miaj ostoj al mia karno.
דמיתי לקאת מדבר הייתי ככוס חרבות׃
Mi similiĝis al pelikano en la dezerto, Mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj.
שקדתי ואהיה כצפור בודד על גג׃
Mi ne dormas, Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.
כל היום חרפוני אויבי מהוללי בי נשבעו׃
Ĉiutage insultas min miaj malamikoj, Miaj mokantoj ĵuras per mi.
כי אפר כלחם אכלתי ושקוי בבכי מסכתי׃
Ĉar cindron mi manĝis kiel panon, Kaj mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj,
מפני זעמך וקצפך כי נשאתני ותשליכני׃
Kaŭze de Via kolero kaj indigno; Ĉar Vi min levis kaj ĵetis.
ימי כצל נטוי ואני כעשב איבש׃
Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekiĝas kiel herbo.
ואתה יהוה לעולם תשב וזכרך לדר ודר׃
Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.
אתה תקום תרחם ציון כי עת לחננה כי בא מועד׃
Vi leviĝos, Vi korfavoros Cionon; Ĉar estas tempo por ĝin kompati, ĉar venis la tempo.
כי רצו עבדיך את אבניה ואת עפרה יחננו׃
Ĉar Viaj sklavoj ekamis ĝiajn ŝtonojn, Ĉarma estas por ili ĝia polvo.
וייראו גוים את שם יהוה וכל מלכי הארץ את כבודך׃
Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, Kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron.
כי בנה יהוה ציון נראה בכבודו׃
Ĉar la Eternulo rekonstruis Cionon, Kaj aperis en Sia gloro.
פנה אל תפלת הערער ולא בזה את תפלתם׃
Li Sin turnis al la preĝo de la forlasitoj, Kaj ne forpuŝis ilian petegon.
תכתב זאת לדור אחרון ועם נברא יהלל יה׃
Ĉi tio estos skribita por estontaj generacioj; Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.
כי השקיף ממרום קדשו יהוה משמים אל ארץ הביט׃
Ĉar Li rigardis malsupren el Sia sankta altaĵo, El la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,
לשמע אנקת אסיר לפתח בני תמותה׃
Por aŭdi la ĝemon de malliberulo, Por liberigi la kondamnitajn al morto;
לספר בציון שם יהוה ותהלתו בירושלם׃
Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,
בהקבץ עמים יחדו וממלכות לעבד את יהוה׃
Kiam kolektiĝos kune la popoloj kaj regnoj, Por servi al la Eternulo.
ענה בדרך כחו קצר ימי׃
Li lacigis en la vojo miajn fortojn, Li mallongigis miajn tagojn.
אמר אלי אל תעלני בחצי ימי בדור דורים שנותיך׃
Mi diras: Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.
לפנים הארץ יסדת ומעשה ידיך שמים׃
En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.
המה יאבדו ואתה תעמד וכלם כבגד יבלו כלבוש תחליפם ויחלפו׃
Ili pereos, sed Vi restos; Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos.
ואתה הוא ושנותיך לא יתמו׃
Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.
בני עבדיך ישכונו וזרעם לפניך יכון׃
La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi.