Mark 10

Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laŭ sia kutimo li instruis ilin denove.
ויקם משם וילך אל גבול יהודה מעבר הירדן ויקהלו עוד אליו המון עם וילמדם כפעם בפעם׃
Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin: Ĉu estas permesate al viro forsendi sian edzinon?
ויגשו אליו הפרושים וישאלהו אם יוכל איש לשלח את אשתו והם מנסים אתו׃
Kaj li responde diris al ili: Kion Moseo ordonis al vi?
ויען ויאמר אליהם מה צוה אתכם משה׃
Kaj ili diris: Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin.
ויאמרו משה התיר לכתב ספר כריתת ולשלח׃
Sed Jesuo diris al ili: Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi ĉi tiun ordonon.
ויען ישוע ויאמר אליהם בעבור קשי לבבכם כתב לכם את המצוה הזאת׃
Sed de la komenco de la kreo: Li faris ilin vira kaj virina.
אבל מראשית הבריאה זכר ונקבה עשה אתם אלהים׃
Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino,
על כן יעזב איש את אביו ואת אמו ודבק באשתו׃
kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno.
והיו שניהם לבשר אחד ואם כן אפוא אינם עוד שנים כי אם בשר אחד׃
Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.
לכן את אשר חבר אלהים לא יפרידנו אדם׃
Kaj en la domo la disĉiploj denove demandis lin pri la afero.
ויהי בבית וישובו תלמידיו לשאל אתו על זאת׃
Kaj li diris al ili: Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas kontraŭ ŝi;
ויאמר אליהם המשלח את אשתו ולקח אחרת נאף הוא עליה׃
kaj se ŝi mem forsendos sian edzon kaj edziniĝos kun alia, ŝi adultas.
ואשה כי תעזב אישה ולקחה איש אחר נאפת היא׃
Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj admonis ilin.
ויביאו אליו ילדים למען יגע בהם ויגערו התלמידים במביאיהם׃
Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio.
וירא ישוע ויכעס ויאמר אליהם הניחו לילדים לבוא אלי ואל תמנעום כי לאלה מלכות האלהים׃
Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.
אמן אמר אני לכם כל אשר לא יקבל את מלכות האלהים כילד הוא לא יבא בה׃
Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.
ויחבקם ויברכם בשומו את ידיו עליהם׃
Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaŭ li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon?
ויהי בצאתו לדרך והנה איש רץ אליו ויכרע לפניו וישאל אותו רבי הטוב מה אעשה ואירש חיי עולם׃
Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.
ויאמר לו ישוע מדוע קראת לי טוב אין טוב בלתי אחד האלהים׃
Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon.
הן ידעת את המצות לא תנאף לא תרצח לא תגנב לא תענה עד שקר לא תעשק כבד את אביך ואת אמך׃
Kaj li responde diris al li: Majstro, ĉion tion mi observis detempe de mia juneco.
ויען ויאמר אליו רבי את כל אלה שמרתי נעורי׃
Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
ויבט בו ישוע ויאהבהו ויאמר אליו אחת חסרת לך מכר את כל אשר לך ותן לעניים ויהי לך אוצר בשמים ובוא שא את הצלב ולך אחרי׃
Sed li malgajiĝis ĉe tiu vorto, kaj foriris malĝoja; ĉar li havis multajn posedaĵojn.
ויצר לו על הדבר הזה ויעצב וילך לו כי הון רב היה לו׃
Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio!
ויבט ישוע סביב ויאמר אל תלמידיו כמה יקשה לבעלי נכסים לבוא אל מלכות האלהים׃
Kaj la disĉiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili: Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio!
ויבהלו התלמידים על דבריו ויסף ישוע ויען ויאמר להם בני מה קשה לבטחים על חילם לבוא אל מלכות האלהים׃
Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
נקל לגמל לעבר בתוך נקב המחט מבוא עשיר אל מלכות האלהים׃
Kaj ili forte miregis, dirante al li: Kiu do povas esti savita?
ויוסיפו עוד להשתומם ויאמרו איש אלם אחיו מי אפוא יוכל להושע׃
Rigardante ilin, Jesuo diris: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ne ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio.
ויבט בם ישוע ויאמר מבני אדם תפלא זאת אך לא מאלהים כי מאלהים לא יפלא כל דבר׃
Petro ekparolis al li: Jen ni ĉion forlasis kaj vin sekvis.
ויען פטרוס ויאמר אליו הן אנחנו עזבנו את הכל ונלך אחריך׃
Jesuo diris: Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio,
ויאמר ישוע אמן אמר אני לכם כי אין איש אשר עזב את ביתו או את אחיו או את אחיותיו או את אביו או את אמו או את אשתו או את בניו או את שדותיו למעני ולמען הבשורה׃
kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon.
אשר לא יקח עתה בזמן הזה בכל הרדיפות מאה פעמים כהמה בתים ואחים ואחיות ואמות ובנים ושדות ובעולם הבא חיי עולמים׃
Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.
ואולם רבים מן הראשונים יהיו אחרונים והאחרונים ראשונים׃
Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaŭ ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante:
ויהי בדרך בעלותם ירושלים וישוע הולך לפניהם והמה נבהלים ויראים בלכתם אחריו ויוסף לקחת אליו את שנים העשר ויחל להגיד להם את אשר יקרהו לאמר׃
Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj;
הנה אנחנו עלים ירושלימה ובן האדם ימסר לראשי הכהנים ולסופרים וירשיעהו למות וימסרו אתו לגוים׃
kaj ili lin mokos kaj sur lin kraĉos kaj lin skurĝos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li releviĝos.
ויהתלו בו ויכהו בשוטים וירקו בפניו וימיתהו וביום השלישי קום יקום׃
Kaj alproksimiĝis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li: Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni.
ויקרבו אליו יעקב ויוחנן בני זבדי ויאמרו רבי אותה נפשנו כי תעשה לנו את אשר נשאל ממך׃
Kaj li diris al ili: Kion vi volas, ke mi faru por vi?
ויאמר אליהם מה אויתם כי אעשה לכם׃
Kaj ili diris al li: Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro.
ויאמרו אליו תנה לנו לשבת אחד לימינך ואחד לשמאלך בכבודך׃
Sed Jesuo diris al ili: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aŭ esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata?
ויאמר אליהם ישוע לא ידעתם את אשר שאלתם היכל תוכלו לשתות את הכוס אשר אני שתה ולהטבל בטבילה אשר אני נטבל בה׃
Kaj ili diris al li: Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili: La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj;
ויאמרו אליו נוכל ויאמר אליהם ישוע את הכוס אשר אני שתה תשתו ובטבילה אשר אני נטבל בה תטבלו׃
sed sidi dekstre de mi aŭ maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita.
אך שבת לימיני ולשמאלי אין בידי לתתה בלתי לאשר הוכן להם׃
Kaj aŭdinte, la dek ekindignis kontraŭ Jakobo kaj Johano.
ויהי כשמע זאת העשרה ויחלו לכעוס על יעקב ויוחנן׃
Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili: Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili.
ויקרא להם ישוע ויאמר אליהם אתם ידעתם כי הנחשבים לשרי הגוים הם רדים בהם וגדוליהם שולטים עליהם׃
Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;
ואתם לא כן ביניכם כי אם החפץ להיות גדול ביניכם יהיה לכם למשרת׃
kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de ĉiuj.
והחפץ להיות בכם ראשון יהיה עבד לכל׃
Ĉar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.
כי בן האדם אף הוא לא בא למען ישרתוהו כי אם לשרת ולתת את נפשו כפר תחת רבים׃
Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun siaj disĉiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo.
ויבאו יריחו ויהי כצאתו מיריחו הוא ותלמידיו והמון עם רב והנה ברטימי בן טימי איש עור ישב על יד הדרך לשאל נדבות׃
Kaj aŭdinte, ke ĉeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de David, kompatu min.
וישמע כי הוא ישוע הנצרי ויחל לצעק ויאמר אנא בן דוד ישוע חנני׃
Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho Filo de David, kompatu min!
ויגערו בו רבים להשתיקו והוא הרבה לצעק בן דוד חנני׃
Kaj Jesuo haltis, kaj diris: Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li: Kuraĝu; leviĝu, li vin alvokas.
ויעמד ישוע ויאמר קראו לו ויקראו לעור ויאמרו אליו חזק קום קרא לך׃
Kaj li forĵetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo.
וישלך את שמלתו מעליו ויקם ויבא אל ישוע׃
Kaj Jesuo responde al li diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li: Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon.
ויען ישוע ויאמר אליו מה חפצת ואעשה לך ויאמר אליו העור רבוני כי אראה׃
Kaj Jesuo diris al li: Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.
ויאמר ישוע אליו לך לך אמונתך הושיעה לך ופתאם ראה וילך אחרי ישוע בדרך׃