Job 30

Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj ŝafaroj;
ועתה שחקו עלי צעירים ממני לימים אשר מאסתי אבותם לשית עם כלבי צאני׃
Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon;
גם כח ידיהם למה לי עלימו אבד כלח׃
Kiuj pro malriĉeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan;
בחסר ובכפן גלמוד הערקים ציה אמש שואה ומשאה׃
Kiuj elŝiras atriplon apud la arbetaĵoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto.
הקטפים מלוח עלי שיח ושרש רתמים לחמם׃
El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur ŝteliston;
מן גו יגרשו יריעו עלימו כגנב׃
En terfendoj ĉe la valoj ili loĝas, En truoj de la tero kaj de rokoj;
בערוץ נחלים לשכן חרי עפר וכפים׃
Inter la arbetaĵoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektiĝas;
בין שיחים ינהקו תחת חרול יספחו׃
Kiel infanoj de sentaŭguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.
בני נבל גם בני בלי שם נכאו מן הארץ׃
Kaj nun mi fariĝis objekto de ilia mokokanto, Mi fariĝis por ili objekto de babilado.
ועתה נגינתם הייתי ואהי להם למלה׃
Ili abomenas min, malproksimiĝas de mi, Ne timas kraĉi sur mian vizaĝon.
תעבוני רחקו מני ומפני לא חשכו רק׃
Li malligis mian ŝnuron kaj turmentas min, Kaj ili forĵetis antaŭ mi la bridon.
כי יתרו פתח ויענני ורסן מפני שלחו׃
Dekstre buboj stariĝis, kaj puŝas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraŭ mi siajn pereigajn vojojn;
על ימין פרחח יקומו רגלי שלחו ויסלו עלי ארחות אידם׃
Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton;
נתסו נתיבתי להותי יעילו לא עזר למו׃
Ili venas kiel tra larĝa breĉo, Ĵetas sin tumulte.
כפרץ רחב יאתיו תחת שאה התגלגלו׃
Teruroj turnis sin kontraŭ min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia feliĉo.
ההפך עלי בלהות תרדף כרוח נדבתי וכעב עברה ישעתי׃
Kaj nun elverŝiĝas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero.
ועתה עלי תשתפך נפשי יאחזוני ימי עני׃
En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.
לילה עצמי נקר מעלי וערקי לא ישכבון׃
Kun granda malfacileco demetiĝas mia vesto; Premas min la rando de mia ĉemizo.
ברב כח יתחפש לבושי כפי כתנתי יאזרני׃
Oni komparas min kun koto; Mi similiĝis al polvo kaj cindro.
הרני לחמר ואתמשל כעפר ואפר׃
Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min.
אשוע אליך ולא תענני עמדתי ותתבנן בי׃
Vi fariĝis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.
תהפך לאכזר לי בעצם ידך תשטמני׃
Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.
תשאני אל רוח תרכיבני ותמגגני תשוה׃
Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de ĉio vivanta.
כי ידעתי מות תשיבני ובית מועד לכל חי׃
Sed ĉu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfeliĉo?
אך לא בעי ישלח יד אם בפידו להן שוע׃
Ĉu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfeliĉan tempon? Ĉu mia animo ne afliktiĝis pri malriĉulo?
אם לא בכיתי לקשה יום עגמה נפשי לאביון׃
Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo.
כי טוב קויתי ויבא רע ואיחלה לאור ויבא אפל׃
Miaj internaĵoj bolas kaj ne ĉesas; Atakis min tempo de mizero.
מעי רתחו ולא דמו קדמני ימי עני׃
Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi leviĝas en la komunumo kaj krias.
קדר הלכתי בלא חמה קמתי בקהל אשוע׃
Mi fariĝis frato al la ŝakaloj Kaj kamarado al la strutoj.
אח הייתי לתנים ורע לבנות יענה׃
Mia haŭto nigriĝis sur mi, Kaj miaj ostoj sekiĝis de varmego.
עורי שחר מעלי ועצמי חרה מני חרב׃
Mia harpo fariĝis plendilo, Kaj mia fluto fariĝis voĉo de plorantoj.
ויהי לאבל כנרי ועגבי לקול בכים׃