Job 13

Ĉion ĉi tion mia okulo vidis, Mia orelo aŭdis kaj komprenis.
Očima svojim sve to ja vidjeh, ušima svojim čuh i razumjeh.
Kion vi scias, mi ankaŭ scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.
Sve što vi znate znadem to i ja, ni u čemu od vas gori nisam.
Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio.
Zato, zborit' moram sa Svesilnim, pred Bogom svoj razlog izložiti.
Tamen vi komentarias malvere, Vi ĉiuj estas senutilaj kuracistoj.
Jer, kovači laži vi ste pravi, i svi ste vi zaludni liječnici!
Ho, se vi silentus, Tio estus saĝeco de via flanko.
Kada biste bar znali šutjeti, mudrost biste svoju pokazali!
Aŭskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia buŝo.
Dokaze mi ipak poslušajte, razlog mojih usana počujte.
Ĉu pro Dio vi volas paroli malveron, Kaj pro Li paroli falsaĵon?
Zar zbog Boga govorite laži, zar zbog njega riječi te prijevarne?
Ĉu vi volas esti personfavoraj al Li, Aŭ pro Dio vi volas disputi?
Zar biste pristrano branit' htjeli Boga, zar biste mu htjeli biti odvjetnici?
Ĉu estos bone, kiam Li esploros vin? Ĉu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?
Zar bi dobro bilo da vas on ispita? Zar biste ga obmanuli k'o čovjeka?
Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj.
Kaznom preteškom on bi vas pokarao poradi potajne vaše pristranosti.
Ĉu Lia majesto ne konfuzas vin? Ĉu ne falas sur vin timo antaŭ Li?
Zar vas veličanstvo njegovo ne plaši i zar vas od njega užas ne spopada?
Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo.
Razlozi su vam od pepela izreke, obrana je vaša obrana od blata.
Silentu antaŭ mi, kaj parolos mi, Kio ajn trafos min.
Umuknite sada! Dajte da govorim, pa neka me poslije snađe što mu drago.
Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj Kaj metu mian animon en mian manon?
Zar da meso svoje sam kidam zubima? Da svojom rukom život upropašćujem?
Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li.
On me ubit' može: nade druge nemam već da pred njim svoje držanje opravdam.
Tio jam estos savo por mi, Ĉar ne hipokritulo venos antaŭ Lin.
I to je već zalog mojega spasenja, jer bezbožnik preda nj ne može stupiti.
Aŭskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaŭ viaj oreloj.
Pažljivo mi riječi poslušajte, nek' vam prodre u uši besjeda.
Jen mi pretigis juĝan aferon; Mi scias, ke mi montriĝos prava.
Gle: ja sam pripremio parnicu, jer u svoje sam pravo uvjeren.
Kiu povas procesi kontraŭ mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus.
Tko se sa mnom hoće parničiti? - Umuknut ću potom te izdahnut'.
Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo:
Dvije mi molbe samo ne uskrati da se od tvog lica ne sakrivam:
Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min.
digni s mene tešku svoju ruku i užasom svojim ne straši me.
Tiam voku, kaj mi respondos; Aŭ mi parolos, kaj Vi respondu al mi.
Tada me pitaj, a ja ću odgovarat'; ili ja da pitam, ti da odgovaraš.
Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.
Koliko počinih prijestupa i grijeha? Prekršaj mi moj pokaži i krivicu.
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?
Zašto lice svoje kriješ sad od mene, zašto u meni vidiš neprijatelja?
Ĉu Vi volas montri Vian forton kontraŭ deŝirita folio? Kaj ĉu sekiĝintan pajleron Vi volas persekuti?
Zašto strahom mučiš list vjetrom progonjen, zašto se na suhu obaraš slamčicu?
Ĉar Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.
O ti, koji mi gorke pišeš presude i teretiš mene grijesima mladosti,
Vi metis miajn piedojn en ŝtipon, Vi observas ĉiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;
koji si mi noge u klade sapeo i koji bdiš nad svakim mojim korakom i tragove stopa mojih ispituješ!
Dum mi ja disfalas kiel putraĵo, Kiel vesto dismanĝita de tineoj.
Život mi se k'o trulo drvo raspada, k'o haljina što je moljci izjedaju!