Matthew 21

耶稣和门徒将近耶路撒冷,到了伯法其,在橄榄山那里。
Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du disĉiplojn,
耶稣就打发两个门徒,对他们说:你们往对面村子里去,必看见一匹驴拴在那里,还有驴驹同在一处;你们解开,牵到我这里来。
dirante al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun ĝi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi.
若有人对你们说什么,你们就说:主要用牠。那人必立时让你们牵来。
Kaj se iu diros ion al vi, respondu: La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin.
这事成就是要应验先知的话,说:
Kaj ĉi tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:
要对锡安的居民(原文是女子)说:看哪,你的王来到你这里,是温柔的,又骑著驴,就是骑著驴驹子。
Diru al la filino de Cion: Jen via Reĝo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de ŝarĝobesto.
门徒就照耶稣所吩咐的去行,
Kaj la disĉiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili,
牵了驴和驴驹来,把自己的衣服搭在上面,耶稣就骑上。
kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion.
众人多半把衣服铺在路上;还有人砍下树枝来铺在路上。
Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detranĉis branĉojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon.
前行后随的众人喊著说:和散那(原有求救的意思,在此是称颂的话)归于大卫的子孙!奉主名来的是应当称颂的!高高在上和散那!
Kaj la homamaso, kiu iris antaŭ li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante: Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!
耶稣既进了耶路撒冷,合城都惊动了,说:这是谁?
Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietiĝis, dirante: Kiu estas ĉi tiu?
众人说:这是加利利拿撒勒的先知耶稣。
Kaj la homamasoj diris: Ĉi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.
耶稣进了 神的殿,赶出殿里一切作买卖的人,推倒兑换银钱之人的桌子,和卖鸽子之人的凳子;
Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis ĉiujn vendantojn kaj aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj, kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj;
对他们说:经上记著说:我的殿必称为祷告的殿,你们倒使他成为贼窝了。
kaj li diris al ili: Estas skribite: Mia domo estas nomata domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.
在殿里有瞎子、瘸子到耶稣跟前,他就治好了他们。
Kaj blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin.
祭司长和文士看见耶稣所行的奇事,又见小孩子在殿里喊著说:和散那归于大卫的子孙!就甚恼怒,
Sed la ĉefpastroj kaj skribistoj, vidinte la mirindaĵojn, kiujn li faris, kaj la knabojn kriantajn en la templo, kaj dirantajn: Hosana al la Filo de David, indignis,
对他说:这些人所说的,你听见了吗?耶稣说:是的。经上说你从婴孩和吃奶的口中,完全了讚美的话,你们没有念过吗?
kaj diris al li: Ĉu vi aŭdas, kion ĉi tiuj diras? Kaj Jesuo diris al ili: Jes; ĉu vi neniam legis: El la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi perfektigis laŭdon?
于是离开他们,出城到伯大尼去,在那里住宿。
Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie loĝis.
早晨回城的时候,他饿了,
Kaj matene, dum li revenis al la urbo, li malsatis.
看见路旁有一棵无花果树,就走到跟前,在树上找不著什么,不过有叶子,就对树说:从今以后,你永不结果子。那无花果树就立刻枯干了。
Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al ĝi, kaj trovis sur ĝi nenion krom folioj; kaj li diris al ĝi: Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis.
门徒看见了,便希奇说:无花果树怎么立刻枯干了呢?
Kaj kiam la disĉiploj vidis, ili miris, dirante: Kiel rapide la figarbo forvelkis!
耶稣回答说:我实在告诉你们,你们若有信心,不疑惑,不但能行无花果树上所行的事,就是对这座山说:你挪开此地,投在海里!也必成就。
Kaj Jesuo responde diris al ili: Vere mi diras al vi: Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed eĉ se vi diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron; tio plenumiĝos.
你们祷告,无论求什么,只要信,就必得著。
Kaj ĉion, kion vi petos per preĝado, kredante, vi ricevos.
耶稣进了殿,正教训人的时候,祭司长和民间的长老来问他说:你仗著什么权柄做这些事?给你这权柄的是谁呢?
Kaj kiam li jam venis en la templon, la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo venis al li, dum li instruis, kaj ili diris: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? kaj kiu donis al vi tian aŭtoritaton?
耶稣回答说:我也要问你们一句话,你们若告诉我,我就告诉你们我仗著什么权柄做这些事。
Kaj Jesuo responde diris al ili: Mi ankaŭ faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi ankaŭ diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
约翰的洗礼是从那里来的?是从天上来的?是从人间来的呢?他们彼此商议说:我们若说从天上来,他必对我们说:这样,你们为什么不信他呢?
La baptado de Johano, de kie ĝi estis? El la ĉielo, aŭ el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros al ni: Kial do vi ne kredis al li?
若说从人间来,我们又怕百姓,因为他们都以约翰为先知。
Sed se ni diros: El homoj, ni timas la popolon, ĉar ĉiuj opinias Johanon profeto.
于是回答耶稣说:我们不知道。耶稣说:我也不告诉你们我仗著什么权柄做这些事。
Kaj ili responde diris al Jesuo: Ni ne scias. Li ankaŭ diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
又说:一个人有两个儿子。他来对大儿子说:我儿,你今天到葡萄园里去做工。
Kiel ŝajnas al vi? Unu viro havis du filojn; kaj li venis al la unua, kaj diris: Filo, iru hodiaŭ kaj laboru en la vinberĝardeno.
他回答说:我不去,以后自己懊悔,就去了。
Kaj li respondis kaj diris: Mi ne volas; sed poste li pentis kaj iris.
又来对小儿子也是这样说。他回答说:父啊,我去,他却不去。
Kaj li venis al la dua, kaj diris tion saman. Kaj li responde diris: Mi iros, sinjoro; kaj ne iris.
你们想,这两个儿子是那一个遵行父命呢?他们说:大儿子。耶稣说:我实在告诉你们,税吏和娼妓倒比你们先进 神的国。
Kiu el la du plenumis la volon de la patro? Ili diris: La unua. Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi, ke la impostistoj kaj malĉastistinoj iras antaŭ vi en la regnon de Dio.
因为约翰遵著义路到你们这里来,你们却不信他;税吏和娼妓倒信他。你们看见了,后来还是不懊悔去信他。
Ĉar Johano venis al vi en vojo de justeco, kaj vi ne kredis al li; sed la impostistoj kaj malĉastistinoj kredis al li. Kaj vi, kiam vi vidis, eĉ ne pentis poste, por kredi al li.
你们再听一个比喻:有个家主栽了一个葡萄园,周围圈上篱笆,里面挖了一个压酒池,盖了一座楼,租给园户,就往外国去了。
Aŭskultu alian parabolon: Estis viro dommastro, kiu plantis vinberĝardenon, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis en ĝi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis.
收果子的时候近了,就打发仆人到园户那里去收果子。
Kaj kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn.
园户拿住仆人,打了一个,杀了一个,用石头打死一个。
Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurĝis unu, kaj mortigis alian, kaj ŝtonbatis alian.
主人又打发别的仆人去,比先前更多;园户还是照样待他们。
Li sendis ankoraŭ aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same.
后来打发他的儿子到他们那里去,意思说:他们必尊敬我的儿子。
Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante: Ili respektos mian filon.
不料,园户看见他儿子,就彼此说:这是承受产业的。来吧,我们杀他,占他的产业!
Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredaĵon.
他们就拿住他,推出葡萄园外,杀了。
Kaj ili kaptis lin, elĵetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin.
园主来的时候要怎样处治这些园户呢?
Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj?
他们说:要下毒手除灭那些恶人,将葡萄园另租给那按著时候交果子的园户。
Ili diris al li: Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj.
耶稣说:经上写著:匠人所弃的石头已作了房角的头块石头。这是主所做的,在我们眼中看为希奇。这经你们没有念过吗?
Jesuo diris al ili: Ĉu vi neniam legis en la Skriboj: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula: De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj?
所以我告诉你们, 神的国必从你们夺去,赐给那能结果子的百姓。
Tial mi diras al vi: La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn.
谁掉在这石头上,必要跌碎;这石头掉在谁的身上,就要把谁砸得稀烂。
Kaj kiu falas sur tiun ŝtonon, tiu rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, ĝi tiun polvigos.
祭司长和法利赛人听见他的比喻,就看出他是指著他们说的。
Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj, aŭdinte liajn parabolojn, komprenis, ke li parolas pri ili.
他们想要捉拿他,只是怕众人,因为众人以他为先知。
Kaj celante kapti lin, ili timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto.