Proverbs 14

Saĝa virino konstruas sian domon; Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj.
Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas.
En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas.
Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.
Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.
Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas; Sed por saĝulo la sciado estas facila.
Foriru de homo malsaĝa; Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo.
La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado.
Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.
Koro scias sian propran malĝojon; Kaj en ĝia ĝojo ne partoprenas fremdulo.
Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros.
Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.
Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo.
Laŭ siaj agoj manĝos homo malbonkora; Kaj homo bona satiĝos per siaj faroj.
Naivulo kredas ĉiun vorton; Sed saĝulo estas atenta pri sia vojo.
Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono; Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema.
Malpacienculo faras malsaĝaĵojn; Kaj malbonintenculo estas malamata.
Naivuloj akiras malsaĝecon; Sed saĝuloj estas kronataj de klereco.
Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo.
Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj.
Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.
Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.
De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.
Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco.
Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.
En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo; Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj.
La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
Grandeco de popolo estas gloro por reĝo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton.
Pacienculo havas multe da saĝo; Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon.
Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj.
Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon.
Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon.
En la koro de saĝulo ripozas saĝo; Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas.
Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.
Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa; Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.