Proverbs 13

Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.
La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto.
Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.
La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas.
Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.
Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.
Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.
La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.
Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.
Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.
Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.
Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
Bona prudento plaĉigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.
Malbona sendito falas en malfeliĉon; Sed sendito fidela sanigas.
Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.
Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.
Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.
Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.
Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.
Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.
Virtulo manĝas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.