Proverbs 31

דברי למואל מלך משא אשר יסרתו אמו׃
Vortoj de la reĝo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino.
מה ברי ומה בר בטני ומה בר נדרי׃
Ho mia filo, ho filo de mia ventro! Ho filo de miaj promesoj!
אל תתן לנשים חילך ודרכיך למחות מלכין׃
Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de reĝoj.
אל למלכים למואל אל למלכים שתו יין ולרוזנים או שכר׃
Ne al la reĝoj, ho Lemuel, ne al la reĝoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigaĵojn.
פן ישתה וישכח מחקק וישנה דין כל בני עני׃
Ĉar drinkinte, ili povas forgesi la leĝojn, Kaj ili malĝustigos la juĝon de ĉiuj prematoj.
תנו שכר לאובד ויין למרי נפש׃
Donu ebriigaĵon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon.
ישתה וישכח רישו ועמלו לא יזכר עוד׃
Li trinku, kaj forgesu sian malriĉecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfeliĉon.
פתח פיך לאלם אל דין כל בני חלוף׃
Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, Por la defendo de ĉiuj forlasitaj.
פתח פיך שפט צדק ודין עני ואביון׃
Malfermu vian buŝon, por juĝi juste, Por defendi malriĉulon kaj senhavulon.
אשת חיל מי ימצא ורחק מפנינים מכרה׃
Se iu trovis kapablan edzinon, Ŝia valoro estas pli granda ol perloj.
בטח בה לב בעלה ושלל לא יחסר׃
Fidas ŝin la koro de ŝia edzo, Kaj havo ne mankos.
גמלתהו טוב ולא רע כל ימי חייה׃
Ŝi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la daŭro de ŝia tuta vivo.
דרשה צמר ופשתים ותעש בחפץ כפיה׃
Ŝi serĉas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj.
היתה כאניות סוחר ממרחק תביא לחמה׃
Ŝi estas kiel ŝipo de komercisto; De malproksime ŝi alportas sian panon.
ותקם בעוד לילה ותתן טרף לביתה וחק לנערתיה׃
Ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto, Kaj ŝi disdonas manĝon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj;
זממה שדה ותקחהו מפרי כפיה נטע כרם׃
Ŝi pensas pri kampo, kaj aĉetas ĝin; Per la enspezoj de sia mano ŝi plantas vinberĝardenon.
חגרה בעוז מתניה ותאמץ זרעותיה׃
Ŝi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn.
טעמה כי טוב סחרה לא יכבה בליל נרה׃
Ŝi komprenas, ke ŝia komercado estas bona; Ŝia lumilo ne estingiĝas en la nokto.
ידיה שלחה בכישור וכפיה תמכו פלך׃
Ŝi etendas sian manon al la ŝpinilo, Kaj ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon.
כפה פרשה לעני וידיה שלחה לאביון׃
Ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo.
לא תירא לביתה משלג כי כל ביתה לבש שנים׃
Ŝi ne timas la neĝon por sia domo, Ĉar ŝia tuta domanaro estas vestita per ruĝa teksaĵo.
מרבדים עשתה לה שש וארגמן לבושה׃
Ŝi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas ŝiaj vestoj.
נודע בשערים בעלה בשבתו עם זקני ארץ׃
Ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando.
סדין עשתה ותמכר וחגור נתנה לכנעני׃
Ŝi faras teksaĵon kaj vendas, Kaj zonojn ŝi donas al la komercisto.
עז והדר לבושה ותשחק ליום אחרון׃
Fortika kaj bela estas ŝia vesto, Kaj ŝi ridas pri la venonta tago.
פיה פתחה בחכמה ותורת חסד על לשונה׃
Sian buŝon ŝi malfermas kun saĝo; Bonkora instruo estas sur ŝia lango.
צופיה הליכות ביתה ולחם עצלות לא תאכל׃
Ŝi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj ŝi ne manĝas panon en senlaboreco.
קמו בניה ויאשרוה בעלה ויהללה׃
Leviĝas ŝiaj filoj kaj ŝin gratulas; Ŝia edzo ŝin laŭdegas, dirante:
רבות בנות עשו חיל ואת עלית על כלנה׃
Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas ĉiujn.
שקר החן והבל היפי אשה יראת יהוה היא תתהלל׃
Ĉarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantaĵo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata.
תנו לה מפרי ידיה ויהללוה בשערים מעשיה׃
Donu al ŝi laŭ la fruktoj de ŝiaj manoj; Kaj ŝiaj faroj ŝin gloros ĉe la pordegoj.