Proverbs 18

לתאוה יבקש נפרד בכל תושיה יתגלע׃
Kiu apartiĝas, tiu serĉas sian volupton Kaj iras kontraŭ ĉiu saĝa konsilo.
לא יחפץ כסיל בתבונה כי אם בהתגלות לבו׃
Malsaĝulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron.
בבוא רשע בא גם בוז ועם קלון חרפה׃
Kiam venas malvirtulo, Venas ankaŭ malestimo kun honto kaj moko.
מים עמקים דברי פי איש נחל נבע מקור חכמה׃
La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo; La fonto de saĝo estas fluanta rivero.
שאת פני רשע לא טוב להטות צדיק במשפט׃
Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon ĉe la juĝo.
שפתי כסיל יבאו בריב ופיו למהלמות יקרא׃
La lipoj de malsaĝulo kondukas al malpaco, Kaj lia buŝo venigas batojn.
פי כסיל מחתה לו ושפתיו מוקש נפשו׃
La buŝo de malsaĝulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon.
דברי נרגן כמתלהמים והם ירדו חדרי בטן׃
La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
גם מתרפה במלאכתו אח הוא לבעל משחית׃
Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.
מגדל עז שם יהוה בו ירוץ צדיק ונשגב׃
La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata.
הון עשיר קרית עזו וכחומה נשגבה במשכיתו׃
La havo de riĉulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.
לפני שבר יגבה לב איש ולפני כבוד ענוה׃
Antaŭ la pereo la koro de homo fieriĝas, Kaj antaŭ honoro estas humileco.
משיב דבר בטרם ישמע אולת היא לו וכלמה׃
Kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis, Tiu havas malsaĝon kaj honton.
רוח איש יכלכל מחלהו ורוח נכאה מי ישאנה׃
La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?
לב נבון יקנה דעת ואזן חכמים תבקש דעת׃
La koro de saĝulo akiras prudenton, Kaj la orelo de saĝuloj serĉas scion.
מתן אדם ירחיב לו ולפני גדלים ינחנו׃
Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj.
צדיק הראשון בריבו יבא רעהו וחקרו׃
La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj ĝin klarigas.
מדינים ישבית הגורל ובין עצומים יפריד׃
La loto ĉesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj.
אח נפשע מקרית עז ומדונים כבריח ארמון׃
Malpaciĝinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo.
מפרי פי איש תשבע בטנו תבואת שפתיו ישבע׃
De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj.
מות וחיים ביד לשון ואהביה יאכל פריה׃
Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.
מצא אשה מצא טוב ויפק רצון מיהוה׃
Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.
תחנונים ידבר רש ועשיר יענה עזות׃
Per petegado parolas malriĉulo; Kaj riĉulo respondas arogante.
איש רעים להתרעע ויש אהב דבק מאח׃
Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.