Acts 9

Kaj Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj de la Sinjoro, iris al la ĉefpastro,
扫罗仍然向主的门徒口吐威吓凶杀的话,去见大祭司,
kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aliĝintajn al la Vojo, ĉu virojn aŭ virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem.
求文书给大马士革的各会堂,若是找著信奉这道的人,无论男女,都准他捆绑带到耶路撒冷。
Kaj dum li vojaĝis, li alproksimiĝis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo;
扫罗行路,将到大马士革,忽然从天上发光,四面照著他;
kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas?
他就仆倒在地,听见有声音对他说:扫罗!扫罗!你为什么逼迫我?
Kaj li diris: Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas;
他说:主啊!你是谁?主说:我就是你所逼迫的耶稣。
sed leviĝu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.
起来!进城去,你所当做的事,必有人告诉你。
Kaj liaj kunvojaĝantoj staris mutaj, aŭdante la voĉon, sed vidante neniun.
同行的人站在那里,说不出话来,听见声音,却看不见人。
Kaj Saŭlo leviĝis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermiĝis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon.
扫罗从地上起来,睁开眼睛,竟不能看见什么。有人拉他的手,领他进了大马士革;
Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne manĝis, nek trinkis.
三日不能看见,也不吃也不喝。
Kaj en Damasko estis unu disĉiplo nomata Ananias; kaj la Sinjoro diris al li en vizio: Ananias. Kaj li respondis: Jen mi, Sinjoro.
当下,在大马士革有一个门徒,名叫亚拿尼亚。主在异象中对他说:亚拿尼亚。他说:主,我在这里。
Kaj la Sinjoro diris al li: Leviĝu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj serĉu en la domo de Judas viron, nomatan Saŭlo, el Tarso; ĉar jen li preĝas;
主对他说:起来!往直街去,在犹大的家里,访问一个大数人,名叫扫罗。他正祷告,
kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon.
又看见了一个人,名叫亚拿尼亚,进来按手在他身上,叫他能看见。
Sed Ananias respondis: Sinjoro, mi aŭdis de multaj pri ĉi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraŭ viaj sanktuloj en Jerusalem;
亚拿尼亚回答说:主啊,我听见许多人说:这人怎样在耶路撒冷多多苦害你的圣徒,
kaj ĉi tie li havas de la ĉefpastroj aŭtoritaton kateni ĉiujn, kiuj vokas vian nomon.
并且他在这里有从祭司长得来的权柄捆绑一切求告你名的人。
Sed la Sinjoro diris al li: Ekiru, ĉar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaŭ la nacianoj kaj la reĝoj kaj la Izraelidoj;
主对亚拿尼亚说:你只管去!他是我所拣选的器皿,要在外邦人和君王,并以色列人面前宣扬我的名。
ĉar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo.
我也要指示他,为我的名必须受许多的苦难。
Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris: Frato Saŭlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laŭ kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj pleniĝu de la Sankta Spirito.
亚拿尼亚就去了,进入那家,把手按在扫罗身上,说:兄弟扫罗,在你来的路上向你显现的主,就是耶稣,打发我来,叫你能看见,又被圣灵充满。
Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaŭ skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj leviĝis kaj baptiĝis;
扫罗的眼睛上,好像有鳞立刻掉下来,他就能看见。于是起来受了洗;
kaj preninte nutraĵon, li refortiĝis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la disĉiploj en Damasko.
吃过饭就健壮了。扫罗和大马士革的门徒同住了些日子,
Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio.
就在各会堂里宣传耶稣,说他是 神的儿子。
Kaj miregis ĉiuj, kiuj lin aŭdis, kaj ili diris: Ĉu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis ĉi tiun nomon? kaj li venis ĉi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaŭ la ĉefpastrojn.
凡听见的人都惊奇,说:在耶路撒冷残害求告这名的,不是这人吗?并且他到这里来,特要捆绑他们,带到祭司长那里。
Sed Saŭlo des pli fortiĝis, kaj li konfuzis la Judojn loĝantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.
但扫罗越发有能力,驳倒住大马士革的犹太人,证明耶稣是基督。
Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiliĝis, por lin mortigi;
过了好些日子,犹太人商议要杀扫罗,
sed ilia konspiro sciiĝis al Saŭlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi;
但他们的计谋被扫罗知道了。他们又昼夜在城门守候,要杀他。
sed liaj disĉiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego.
他的门徒就在夜间用筐子把他从城墙上缒下去。
Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aliĝi al la disĉiploj; kaj ĉiuj lin timis, ne kredante, ke li estas disĉiplo.
扫罗到了耶路撒冷,想与门徒结交,他们却都怕他,不信他是门徒。
Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaŭ parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo.
惟有巴拿巴接待他,领去见使徒,把他在路上怎么看见主,主怎么向他说话,他在大马士革怎么奉耶稣的名放胆传道,都述说出来。
Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem,
于是扫罗在耶路撒冷和门徒出入来往,
kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraŭ la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin.
奉主的名放胆传道,并与说希腊话的犹太人讲论辩驳;他们却想法子要杀他。
Kaj la fratoj, eksciinte tion, kondukis lin al Cezarea, kaj forsendis lin al Tarso.
弟兄们知道了就送他下凯撒利亚,打发他往大数去。
Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, ĝi kreskis.
那时,犹太、加利利、撒马利亚各处的教会都得平安,被建立;凡事敬畏主,蒙圣灵的安慰,人数就增多了。
Kaj dum Petro trairis ĉiujn regionojn, li ankaŭ malsupreniris al la sanktuloj loĝantaj en Lida.
彼得周流四方的时候,也到了居住吕大的圣徒那里;
Kaj tie li trovis unu viron, nomatan Eneas, kiu kuŝadis en sia lito jam ok jarojn; ĉar li estis paralizulo.
遇见一个人,名叫以尼雅,得了瘫痪,在褥子上躺卧八年。
Kaj Petro diris al li: Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; leviĝu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj leviĝis.
彼得对他说:以尼雅,耶稣基督医好你了;起来!收拾你的褥子。他就立刻起来了。
Kaj ĉiuj loĝantoj en Lida kaj en Ŝaron lin vidis, kaj turniĝis al la Sinjoro.
凡住吕大和沙崙的人都看见了他,就归服主。
Kaj estis en Jafo unu disĉiplino, nomata Tabita, kiu laŭ traduko estas nomata Dorkas; ŝi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn ŝi faris.
在约帕有一个女徒,名叫大比大,繙希腊话就是多加(就是羚羊的意思);她广行善事,多施赒济。
Kaj en tiu tempo ŝi malsaniĝis, kaj mortis; kaj ili ŝin lavis kaj metis en supran ĉambron.
当时,她患病而死,有人把她洗了,停在楼上。
Kaj ĉar Lida estis proksime de Jafo, la disĉiploj, aŭdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin: Ne prokrastu veni al ni.
吕大原与约帕相近;门徒听见彼得在那里,就打发两个人去见他,央求他说:快到我们那里去,不要耽延。
Kaj Petro leviĝis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran ĉambron; kaj alestis apud li ĉiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam ŝi estis ankoraŭ kun ili.
彼得就起身和他们同去;到了,便有人领他上楼。众寡妇都站在彼得旁边哭,拿多加与他们同在时所做的里衣外衣给他看。
Sed Petro, formetinte ĉiujn, genuiĝis kaj preĝis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris: Tabita, leviĝu. Kaj ŝi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, ŝi side leviĝis.
彼得叫她们都出去,就跪下祷告,转身对著死人说:大比大,起来!她就睁开眼睛,见了彼得,便坐起来。
Kaj li donis al ŝi la manon kaj starigis ŝin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis ŝin vivanta.
彼得伸手扶他起来,叫众圣徒和寡妇进去,把多加活活的交给他们。
Kaj tio fariĝis sciata tra la tuta Jafo, kaj multaj kredis al la Sinjoro.
这事传遍了约帕,就有许多人信了主。
Kaj dum multe da tagoj li loĝis en Jafo ĉe unu Simon, tanisto.
此后,彼得在约帕一个硝皮匠西门的家里住了多日。