Acts 10

En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala,
在凯撒利亚有一个人,名叫哥尼流,是意大利营的百夫长。
viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj preĝis al Dio konstante.
他是个虔诚人,他和全家都敬畏 神,多多赒济百姓,常常祷告 神。
Tiu vidis klare en vizio, ĉirkaŭ la naŭa horo de la tago, anĝelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li: Kornelio.
有一天,约在申初,他在异象中明明看见 神的一个使者进去,到他那里,说:哥尼流。
Kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris: Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li: Viaj preĝoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memoraĵo antaŭ Dio.
哥尼流定睛看他,惊怕说:主啊,什么事呢?天使说:你的祷告和你的赒济达到 神面前,已蒙记念了。
Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro;
现在你当打发人往约帕去,请那称呼彼得的西门来。
li gastas ĉe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo.
他住在海边一个硝皮匠西门的家里,房子在海边上。
Kaj kiam foriris la anĝelo, kiu parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj ĉiam deĵoris apud li;
向他说话的天使去后,哥尼流叫了两个家人和常伺候他的一个虔诚兵来,
kaj klariginte ĉion al ili, li sendis ilin al Jafo.
把这事都述说给他们听,就打发他们往约帕去。
Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojaĝis kaj alproksimiĝis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por preĝi, ĉirkaŭ la sesa horo;
第二天,他们行路将近那城。彼得约在午正,上房顶去祷告,
kaj li fariĝis malsata, kaj deziris manĝi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo;
觉得饿了,想要吃。那家的人正预备饭的时候,彼得魂游象外,
kaj li vidis la ĉielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron;
看见天开了,有一物降下,好像一块大布,系著四角,缒在地上,
kaj en ĝi troviĝis ĉiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj de la tero kaj birdoj de la ĉielo.
里面有地上各样四足的走兽和昆虫,并天上的飞鸟;
Kaj venis voĉo al li: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu.
又有声音向他说:彼得,起来,宰了吃!
Sed Petro diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar mi neniam manĝis ion profanan aŭ malpuran.
彼得却说:主啊,这是不可的!凡俗物和不洁净的物,我从来没有吃过。
Kaj voĉo venis al li denove duan fojon: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.
第二次有声音向他说: 神所洁净的,你不可当作俗物。
Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la ĉielon.
这样一连三次,那物随即收回天上去了。
Kaj dum Petro spirite embarasiĝis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaŭ la pordo,
彼得心里正在猜疑之间,不知所看见的异象是什么意思。哥尼流所差来的人已经访问到西门的家,站在门外,
kaj vokis kaj demandis, ĉu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas.
喊著问:有称呼彼得的西门住在这里没有?
Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li: Jen tri viroj vin serĉas.
彼得还思想那异象的时候,圣灵向他说:有三个人来找你。
Sed leviĝu, kaj malsupreniru, kaj vojaĝu kun ili, tute ne hezitante; ĉar mi ilin sendis.
起来,下去,和他们同往,不要疑惑,因为是我差他们来的。
Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris: Jen mi estas tiu, kiun vi serĉas; kia estas la kaŭzo, pro kiu vi venis?
于是彼得下去见那些人,说:我就是你们所找的人。你们来是为什么缘故?
Kaj ili diris: Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta anĝelo, ke li venigu vin al sia domo kaj aŭdu parolojn de vi.
他们说:百夫长哥尼流是个义人,敬畏 神,为犹太通国所称讚。他蒙一位圣天使指示,叫他请你到他家里去,听你的话。
Tial li envokis kaj gastigis ilin. Kaj en la sekvanta tago li leviĝis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis.
彼得就请他们进去,住了一宿。次日,起身和他们同去,还有约帕的几个弟兄同著他去;
Kaj la morgaŭan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn.
又次日,他们进入凯撒利亚,哥尼流已经请了他的亲属密友等候他们。
Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaŭ liaj piedoj, adorkliniĝis al li.
彼得一进去,哥尼流就迎接他,俯伏在他脚前拜他。
Sed Petro lin levis, dirante: Stariĝu; mi mem ankaŭ estas homo.
彼得拉他,说:你起来,我也是人。
Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn;
彼得和他说著话进去,见有好些人在那里聚集,
kaj li diris al ili: Vi mem scias, kiel kontraŭleĝe estas por Judo kamaradiĝi aŭ aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura;
就对他们说:你们知道,犹太人和别国的人亲近来往本是不合例的,但 神已经指示我,无论什么人都不可看作俗而不洁净的。
tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontraŭdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis?
所以我被请的时候,就不推辞而来。现在请问:你们叫我来有什么意思呢?
Kaj Kornelio diris: Antaŭ kvar tagoj ĝis ĉi tiu horo, mi preĝis la naŭahoran preĝon en mia domo; kaj jen antaŭ mi staris viro hele vestita,
哥尼流说:前四天,这个时候,我在家中守著申初的祷告,忽然有一个人穿著光明的衣裳,站在我面前,
kaj diris: Kornelio, via preĝo estas aŭdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaŭ Dio.
说:哥尼流,你的祷告已蒙垂听,你的赒济达到 神面前已蒙记念了。
Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo.
你当打发人往约帕去,请那称呼彼得的西门来,他住在海边一个硝皮匠西门的家里。
Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni ĉiuj alestas ĉi tie antaŭ Dio, por aŭdi ĉion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro.
所以我立时打发人去请你。你来了很好;现今我们都在 神面前,要听主所吩咐你的一切话。
Kaj Petro malfermis sian buŝon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn;
彼得就开口说:我真看出 神是不偏待人。
sed en ĉiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li.
原来,各国中那敬畏主、行义的人都为主所悦纳。
Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de ĉiuj);
 神借著耶稣基督(他是万有的主)传和平的福音,将这道赐给以色列人。
vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano —
这话在约翰宣传洗礼以后,从加利利起,传遍了犹太。
Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li ĉirkaŭiris, bonfarante kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo, ĉar Dio estis kun li.
 神怎样以圣灵和能力膏拿撒勒人耶稣,这都是你们知道的。他周流四方,行善事,医好凡被魔鬼压制的人,因为 神与他同在。
Kaj ni estas atestantoj pri ĉio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignaĵo.
他在犹太人之地,并耶路撒冷所行的一切事,有我们作见证。他们竟把他挂在木头上杀了。
Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla,
第三日, 神叫他复活,显现出来;
ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antaŭe de Dio, al ni, kiuj manĝis kaj trinkis kun li post lia releviĝo el la mortintoj.
不是显现给众人看,乃是显现给 神预先所拣选为他作见证的人看,就是我们这些在他从死里复活以后和他同吃同喝的人。
Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj.
他吩咐我们传道给众人,证明他是 神所立定的,要作审判活人、死人的主。
Pri li ĉiuj profetoj atestas, ke per lia nomo ĉiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.
众先知也为他作见证说:凡信他的人必因他的名得蒙赦罪。
Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur ĉiujn, kiuj aŭdis la diron.
彼得还说这话的时候,圣灵降在一切听道的人身上。
Kaj ĉiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaŭ sur la nacianojn estis surverŝata la donaco de la Sankta Spirito.
那些奉割礼、和彼得同来的信徒,见圣灵的恩赐也浇在外邦人身上,就都希奇;
Ĉar ili aŭdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam respondis Petro:
因听见他们说方言,称讚 神为大。
Ĉu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptiĝu ĉi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni?
于是彼得说:这些人既受了圣灵,与我们一样,谁能禁止用水给他们施洗呢?
Kaj li ordonis, ke ili baptiĝu en la nomo de Jesuo Kristo. Tiam ili petis, ke li restu ankoraŭ kelkajn tagojn.
就吩咐奉耶稣基督的名给他们施洗。他们又请彼得住了几天。