Proverbs 28

恶人虽无人追赶也逃跑;义人却胆壮像狮子。
Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.
邦国因有罪过,君王就多更换;因有聪明知识的人,国必长存。
Kiam lando pekas, ĝi havas multe da estroj; Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe.
穷人欺压贫民,好像暴雨冲没粮食。
Homo malriĉa, kiu premas malriĉulojn, Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon.
违弃律法的,夸奖恶人;遵守律法的,却与恶人相争。
Kiuj forlasis la leĝojn, tiuj laŭdas malvirtulon; Sed la observantoj de la leĝoj indignas kontraŭ li.
坏人不明白公义;惟有寻求耶和华的,无不明白。
Malbonaj homoj ne komprenas justecon; Sed la serĉantoj de la Eternulo komprenas ĉion.
行为纯正的穷乏人胜过行事乖僻的富足人。
Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu iras malĝustan vojon, kvankam li estas riĉa.
谨守律法的,是智慧之子;与贪食人作伴的,却羞辱其父。
Kiu observas la leĝojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron.
人以厚利加增财物,是给那怜悯穷人者积蓄的。
Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas ĝin por kompatanto de malriĉuloj.
转耳不听律法的,他的祈祷也为可憎。
Kiu forklinas sian orelon de aŭdado de instruo, Ties eĉ preĝo estas abomenaĵo.
诱惑正直人行恶道的,必掉在自己的坑里;惟有完全人必承受福分。
Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon.
富足人自以为有智慧,但聪明的贫穷人能将他查透。
Riĉulo estas saĝa en siaj okuloj; Sed saĝa malriĉulo lin tute travidas.
义人得志,有大荣耀;恶人兴起,人就躲藏。
Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro; Sed kiam altiĝas malvirtuloj, tiam homoj sin kaŝas.
遮掩自己罪过的,必不亨通;承认离弃罪过的,必蒙怜恤。
Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
常存敬畏的,便为有福;心存刚硬的,必陷在祸患里。
Bone estas al homo, kiu ĉiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfeliĉon.
暴虐的君王辖制贫民,好像吼叫的狮子、觅食的熊。
Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malriĉa popolo.
无知的君多行暴虐;以贪财为可恨的,必年长日久。
Se reganto estas neprudenta, tiam fariĝas multe da maljustaĵoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.
背负流人血之罪的,必往坑里奔跑,谁也不可拦阻他。
Homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.
行动正直的,必蒙拯救;行事弯曲的,立时跌倒。
Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malĝustan vojon, tiu subite falos.
耕种自己田地的,必得饱食;追随虚浮的,足受穷乏。
Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu havos plenan malriĉecon.
诚实人必多得福;想要急速发财的,不免受罚。
Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno.
看人的情面乃为不好;人因一块饼枉法也为不好。
Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus.
人有恶眼想要急速发财,却不知穷乏必临到他身。
Homo enviema rapidas al riĉeco, Kaj li ne scias, ke malriĉeco lin atendas.
责备人的,后来蒙人喜悦,多于那用舌头谄媚人的。
Kiu faras riproĉojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango.
偷窃父母的,说:这不是罪,此人就是与强盗同类。
Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras: Ĝi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto.
心中贪婪的,挑起争端;倚靠耶和华的,必得丰裕。
Fierulo kaŭzas malpacojn; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata.
心中自是的,便是愚昧人;凭智慧行事的,必蒙拯救。
Kiu fidas sin mem, tiu estas malsaĝa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.
赒济贫穷的,不致缺乏;佯为不见的,必多受咒诅。
Kiu donas al malriĉulo, tiu ne havos mankon; Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.
恶人兴起,人就躲藏;恶人败亡,义人增多。
Kiam malvirtuloj altiĝas, homoj kaŝiĝas; Sed kiam ili pereas, tiam multiĝas virtuloj.