Job 5

你且呼求,有谁答应你?诸圣者之中,你转向哪一位呢?
Voku do! ĉu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?
忿怒害死愚妄人;嫉妒杀死痴迷人。
Malsaĝulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitiĝemeco.
我曾见愚妄人扎下根,但我忽然咒诅他的住处。
Mi vidis malsaĝulon, kiu enradikiĝis, Kaj mi malbenis subite lian loĝejon.
他的儿女远离稳妥的地步,在城门口被压,并无人搭救。
Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin ĉe la pordego, Kaj neniu ilin savos.
他的庄稼有饥饿的人吃尽了,就是在荆棘里的也抢去了;他的财宝有网罗张口吞灭了。
Lian rikoltaĵon formanĝos malsatulo, El inter la dornoj li ĝin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havaĵon.
祸患原不是从土中出来;患难也不是从地里发生。
Ne el la polvo eliras malpiaĵo, Kaj ne el la tero elkreskas malbonago.
人生在世必遇患难,如同火星飞腾。
Sed homo naskiĝas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.
至于我,我必仰望 神,把我的事情托付他。
Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;
他行大事不可测度,行奇事不可胜数:
Al Tiu, kiu faras grandaĵojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindaĵojn, kiujn neniu povas kalkuli;
降雨在地上,赐水于田里;
Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn,
将卑微的安置在高处,将哀痛的举到稳妥之地;
Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj leviĝu savite.
破坏狡猾人的计谋,使他们所谋的不得成就。
Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon.
他叫有智慧的中了自己的诡计,使狡诈人的计谋速速灭亡。
Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; Kaj la decido de maliculoj fariĝas senvalora.
他们白昼遇见黑暗,午间摸索如在夜间。
En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.
 神拯救穷乏人脱离他们口中的刀和强暴人的手。
Li savas kontraŭ glavo, Kontraŭ la buŝo kaj mano de potenculo Li savas malriĉulon.
这样,贫寒的人有指望,罪孽之辈必塞口无言。
Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian buŝon.
 神所惩治的人是有福的!所以你不可轻看全能者的管教。
Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malŝatu;
因为他打破,又缠裹;他击伤,用手医治。
Ĉar Li vundas, sed ankaŭ bandaĝas; Li batas, sed Liaj manoj ankaŭ resanigas.
你六次遭难,他必救你;就是七次,灾祸也无法害你。
En ses malfeliĉoj Li vin savos; En la sepa ne tuŝos vin la malbono.
在饥荒中,他必救你脱离死亡;在争战中,他必救你脱离刀剑的权力。
En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo.
你必被隐藏,不受口舌之害;灾殃临到,你也不惧怕。
Kontraŭ la vipo de lango vi estos kaŝita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam ĝi venos.
你遇见灾害饥馑,就必嬉笑;地上的野兽,你也不惧怕。
Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;
因为你必与田间的石头立约;田里的野兽也必与你和好。
Ĉar kun la ŝtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.
你必知道你帐棚平安,要查看你的羊圈,一无所失;
Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian loĝejon, kaj nenio mankos.
也必知道你的后裔将来发达,你的子孙像地上的青草。
Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero.
你必寿高年迈才归坟墓,好像禾捆到时收藏。
En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.
这理,我们已经考察,本是如此。你须要听,要知道是与自己有益。
Vidu, ni tion esploris, kaj tiel ĝi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.