Proverbs 12

Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo.
Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita.
Ne fortikiĝos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos.
Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico.
La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas.
La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte.
Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo; Sed perversulo estos hontigita.
Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano.
Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.
Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo.
Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.
Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.
Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon.
Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon.
Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon.
Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas.
Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento.
Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo.
Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.
Saĝa homo kaŝas scion; Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon.
La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon.
Zorgo en la koro de homo ĝin premas; Sed amika vorto ĝin ĝojigas.
Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.
Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon; Sed homo diligenta havas riĉecon.
Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.