Luke 3

En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarĥo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarĥo de la regiono Iturea kaj Traĥonitis, kaj Lisanio tetrarĥo de Abilene,
dum la ĉefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zeĥarja, en la dezerto.
Kaj li venis en la tutan regionon ĉirkaŭ Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj,
kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja: Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.
Ĉiu valo leviĝos, Kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos, Kaj la malebenaĵo fariĝos ebenaĵo, Kaj la malglataj vojoj glatiĝos;
Kaj ĉiu karno vidos la savon de Dio.
Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?
Donu do fruktojn taŭgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham.
Kaj la hakilo jam kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron.
Kaj la homamasoj lin demandis, dirante: Kion do ni faru?
Kaj responde li diris al ili: Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵon, tiu faru tiel same.
Venis ankaŭ impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li: Majstro, kion ni faru?
Kaj li diris al ili: Ne postulu pli multe, ol estas ordonite.
Kaj ankaŭ soldatoj lin demandis, dirante: Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili: Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.
Kaj kiam la popolo atendis, kaj ĉiuj diskutis en siaj koroj pri Johano, ĉu eble li estas la Kristo,
Johano respondis al ĉiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian draŝejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.
Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo.
Sed Herodo, la tetrarĥo, riproĉite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri ĉiuj malbonaĵoj, kiujn Herodo faris,
aldonis al ĉio ankaŭ ĉi tion, ke li enŝlosis Johanon en malliberejo.
Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaŭ estis baptita, kaj dum li preĝis, la ĉielo malfermiĝis,
kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.
Kaj Jesuo mem, komencante, havis ĉirkaŭ tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli,
de Mattat, de Levi, de Melĥi, de Janaj, de Jozef,
de Matatias, de Amos, de Naĥum, de Esli, de Nagaj,
de Maat, de Matatias, de Semein, de Jozef, de Joda,
de Joĥanan, de Resa, de Zerubabel, de Ŝealtiel, de Neri,
de Melĥi, de Adi, de Kosam, de Elmodam, de Er,
de Jesu, de Eliezer, de Jorim, de Mattat, de Levi,
de Simeon, de Jehuda, de Jozef, de Jonam, de Eljakim,
de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David,
de Jiŝaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Naĥŝon,
de Aminadab, de Ram, de Ĥecron, de Perec, de Jehuda,
de Jakob, de Isaak, de Abraham, de Teraĥ, de Naĥor,
de Serug, de Reu, de Peleg, de Eber, de Ŝelaĥ,
de Kenan, de Arpaĥŝad, de Ŝem, de Noa, de Lemeĥ,
de Metuŝelaĥ, de Ĥanoĥ, de Jared, de Mahalalel, de Kenan,
de Enoŝ, de Set, de Adam, de Dio.