- Home
- Read
- Esperanto
- Job.30
Job 30
Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi,
Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj ŝafaroj;
Kies forto de la manoj estis senbezona por mi,
Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon;
Kiuj pro malriĉeco kaj malsato solece kuris
En la dezerton mizeran kaj senvivan;
Kiuj elŝiras atriplon apud la arbetaĵoj,
Kaj kies pano estas la radiko de genisto.
El meze de la homoj oni elpelas ilin;
Oni krias sur ilin, kiel sur ŝteliston;
En terfendoj ĉe la valoj ili loĝas,
En truoj de la tero kaj de rokoj;
Inter la arbetaĵoj ili krias,
Sub la kardoj ili kolektiĝas;
Kiel infanoj de sentaŭguloj kaj sennomuloj,
Ili estas elpelitaj el la lando.
Kaj nun mi fariĝis objekto de ilia mokokanto,
Mi fariĝis por ili objekto de babilado.
Ili abomenas min, malproksimiĝas de mi,
Ne timas kraĉi sur mian vizaĝon.
Li malligis mian ŝnuron kaj turmentas min,
Kaj ili forĵetis antaŭ mi la bridon.
Dekstre buboj stariĝis, kaj puŝas miajn piedojn;
Ili ebenigis kontraŭ mi siajn pereigajn vojojn;
Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min,
Ne bezonante helpanton;
Ili venas kiel tra larĝa breĉo,
Ĵetas sin tumulte.
Teruroj turnis sin kontraŭ min,
Forpelis mian majeston kiel vento;
Kiel nubo foriris mia feliĉo.
Kaj nun elverŝiĝas mia animo;
Kaptis min tagoj de mizero.
En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi,
Kaj miaj mordetantoj ne dormas.
Kun granda malfacileco demetiĝas mia vesto;
Premas min la rando de mia ĉemizo.
Oni komparas min kun koto;
Mi similiĝis al polvo kaj cindro.
Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi;
Mi staras, ke Vi atentu min.
Vi fariĝis kruelulo por mi;
Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.
Vi levis min en la venton,
Lasis min kaj neniigis min en la ventego.
Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto,
En la kunvenejon de ĉio vivanta.
Sed ĉu oni povas ne deziri eltiri manon,
Kaj krii en sia malfeliĉo?
Ĉu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfeliĉan tempon?
Ĉu mia animo ne afliktiĝis pri malriĉulo?
Mi atendis bonon, sed venis malbono;
Mi esperis lumon, sed venis mallumo.
Miaj internaĵoj bolas kaj ne ĉesas;
Atakis min tempo de mizero.
Mi estas nigra, sed ne de la suno;
Mi leviĝas en la komunumo kaj krias.
Mi fariĝis frato al la ŝakaloj
Kaj kamarado al la strutoj.
Mia haŭto nigriĝis sur mi,
Kaj miaj ostoj sekiĝis de varmego.
Mia harpo fariĝis plendilo,
Kaj mia fluto fariĝis voĉo de plorantoj.